imagesCAMZOZ4M Ke la vasta mondo estas efektive nur unusola loko kaj ĉiuj siaj loĝantoj nur membroj de unu granda familio, tion ja sentas la esperantistoj de longe. Ni klopodas por plibonigi la internacian komunikadon kaj komprenemon inter la homoj.
La intereto ebligas ne nur al esperantistoj esprimiĝi kaj esti ligitaj preter landlimoj. Ĝia videopaĝaro Youtube estas publika scenejo plaĉe uzataj de artistoj, kiuj ne nur celas al aparte lokala aŭdienco, sed al la tuta mondo. Iliaj videoj povas esti rigardataj de milionoj da spektantoj. Unu el tiuj artistoj estas la 27 jaraĝa araba Alaa Wardi, kies kompleksajn musikvideojn en la araba, angla, hinda, franca aŭ eĉ en memkreata mallingvo jam spektis pli ol 36 milionoj homoj.
Kiel unuhoma bando li ege sukcesas per siaj plejparte a- kapelaj kantoj, originalaj aŭ adaptitaj, kiujn li mem tre kreeme produktas.
Kaleideskope li mem aperas sur ekrano multvizaĝe, base, tenore, aŭ soprane kantante, aŭ uzante diversajn korpopartojn kiel instrumentojn. Same kiel la multaj bildoj li scipove miksas la diversajn memfaritajn sonojn kaj voĉojn. Estiĝas tiel belega kaj foje ekzita poliforma muzika strukturo, altnivela arto, positiva kaj humura.
En la video “Risala Ela...” ni surprize rigardas samtempe tion, kio efektive okazas unu post alia. Aperas 12 kapa bando en ĉambro, ĉiu membro kun sia propra instrumento aŭ aparta voĉparto- sed en realo nur li mem agadas. Por tiu virtuala spacotempa miraklo kompreneble komputila tekniko estas bezonata. Tamen plej gravas la homa talento.
Wardi ne nur kreas plene plezurajn melodiojn kaj vigligajn ritmojn orient- kaj okzidentstilajn, sed ankaŭ elektas politikajn temojn. Ekz. en la kanto “No Women, no Drive”, kiu estas adaptita de fama kanto de Bob Marley, li inteligente kaj satire traktas la maleblecon de la arabaj virinoj mem aŭtomobili. Liaj kantoj estas universalaj kaj nuntempaj.
Wardi devizas, “Alaa Wardi estas mia nomo, fari muzikon estas mia profesio, alporti filiĉon estas mia deziro”. Kaj tion li vere plenumas,
Tia mondcivitano kiel la talenta Alaa Wardi estas bona ekzemplo de la unueco de mondo.

Retserĉu kaj ĝoju !.