Antaŭ kelkaj jaroj germana ŝlagro estis tre populara. Iu amanto kantis: “Mi iras de la norda poluso al la suda poluso piede pro unu kiso de vi...”. Li certe havis gravegan motivon por sia decido.

Alia “frenezulo” sentis sin ankaŭ ege instigita al nekutima agado.
La 9- an de marto 2013 la 27 jaraĝa anglo Jamie McDonald komencis sian kuradon tra Kanado, de marbordo al marbordo. Post 275 tagoj li finfine atingis sian celon, la Pacifikon.
Sed kiaj tagoj !
Unue li kuris kun 30 kg dorsako, sed post kiam li vundis sin, li decidis, puŝi infanĉaron kun sia pakaĵo. Tamen la distanco de 5000 mejloj iĝis defio, teda kaj malfacila afero. Ofte li luktis kontraŭ malagrablaj veterkondiĉoj, en la montaro kelkfoje kontraŭ temperaturoj sub 40 gradoj.

Kial oni turmentus sin tiamaniere?

Jamie McDonald pasigis en sia infanaj jaroj multan tempon en malsanulejoj pro rara spina malsano kaj malforta imunsistemo. Nun, resanigita kaj eĉ en bona atleta stato, li volis ion redoni al la hospitaloj. Do pro la medicina helpo kaj bona prizorgado kiun li mem ricevis, li sentis sin motivita kolekti donacojn sur sia vojo. Dum lia paŭzoj li kuraĝparoladis en hospitaloj kaj lernejoj pri sia agado. En ĉiuj vivosituacioj oni povu akiri pozitivan sintenon, laŭ li. Se oni estas sufiĉe motivita oni povus eĉ kurante konkeri tutan kontinenton.

Post kiam li kompletigis la distancon de plu ol 200 maratonoj, li povis prezenti, elĉerpita kaj ĝoja, la sumon de pli ol 100 000 britaj pundoj por kanadaj kaj anglaj malsanulejoj.