La ekzempla familio loĝas en Oxfordo, Britio. La urbo pro ĝia universitata lerteco havas grandan internacian loĝantaron. Multlingveco ne estas nekutima afero tie. La familio konsistas el kvar membroj. La patrino devenas de Francio, parolas krom sia gepatra franca ankaŭ germane kaj angle. La patro estas germa
no kaj parolas germane, angle kaj en Esperanto (kio ne gravas tiurilate). Inter si, ili parolas angle, sed kelkfoje germane.

Kun sia filo, la unua infano, la patrino nur parolas france, kaj la patro nur germane. Kiam ŝi revenis tri monataojn post la naskiĝo al la universitato, la patro prizorgis la knabon plejparte. Tiu kontakto estis tre intensa, ĉar estis preskaŭ ĉiam komunikado nur inter ili ambaŭ.

Kiam la knabo estis 3- jara, li komencis viziti kelkaj horoj antaŭtagmeze la infanĝardenon., kie regas la angla. Tamen tiu lingvo ne estis tute fremda por li, ĉar li jam aŭdis ĝin hejme kaj rekte spertis ĝin
ekster hejme, ekzemple en infanetgrupoj. La germana estis lia plej forta lingvo, tamen jam baldaŭ ambaŭ gepatraj lingvoj estiĝis samrangaj kaj preskaŭ neniam ili estis miksitaj. Nun la knabo, preskaŭ ses- jara, estas en la lernejo kaj la plej bona leganto de sia klaso. Li legas kaj verkas rakontetojn hejme trilingve.

Ĉar la angla estas la lingvo de liaj amikoj, ĝi nun estiĝas lia plej forta lingvo. Sed li preskaŭ neniam alparolas siajn gepatrojn angle, kaj liaj lingvaj eraroj en ĉiuj lingvoj estas la kutimaj kiel ĉe infanoj kun nur unu lingvo. La lingvoakirado ne bezonis pli longe ol ĉe aliaj infanoj.

La fratineto de la knabo nun estas du- jara, kaj la lingvoakirado malsamas iom de lia, ĉar la infanoj parolas ofte
inter si en miksitaj lingvoj; kelkfoje en la angla, germana aŭ franca. Ŝi ankaŭ estas tre babilema. Bonŝance ŝi povis profiti unu tutan jaron la proksimon de sia patrino post la naskiĝo. Ŝia franca estas jam tre forta evoluita. Eble ankoraŭ unu faktoro kontribuis al la pozitiva lingvokapablo de ambaŭ infanoj, nome la pli ol du jara mamnutrado.

Ĉar ankaŭ multaj familioj loĝas en Oxfordo, en kiuj nur du lingvoj estas parolataj, oni povas facile kompari tiun situacion kun la unua. Infanoj, kiuj kreskas kun du lingvoj ĉiam spertas unu lingvon kiel dominantan, kiam unu el la gepatroj parolas en la lokala lingvo. En tiu kazo la infano povas kompreni ambaŭ lingvojn, sed respondas kutime plejparte en la dominanta. La plena evoluo de la "malforta" lingvo bezonas pli multe da tempo kaj ankaŭ ofte mankas senakcenta elparolo. Ne malofte la gepatroj fine rezignas la ideon de dulingveco.


Kiel plu? Ĉu la trilingvaj infanoj efektive povas daŭrigi tiun bonan lingvoevoluon en Britio?