Foto de Joe Catron: Dakoto alira dukto- protesto en Novjorko
www.flickr.com/photos/joegaza/28243607073

Dum preskaŭ la tuta mondo rigardas al la usona elekta kampanjo, la plej multaj homoj verŝajne ne aŭdis ion pri tio, ke tie en la plej sukcesa imperiista lando de la globo indiĝenaj indianoj gvidadas alian kampanjon. Estas afero, kiu koncernas nin ĉiujn. Laŭ profetaĵoj de Hopi- kaj Lakoto-indianoj miljara profetaĵo nun efektiviĝas. Temas pri la oka de naŭ profetaĵoj, en kiu granda nigra serpento provas transiri riveron, kaj sep triboj renkontiĝu por batali la monstron, ĉar se ili malsukcesas, la fino de la mondo estu antaŭdirata.

Kia serpento? Tiu nigra serpento montriĝas en efektiva Dakota Access Pipline, dukto, kiun trafluos ĉiutage 500 000 tunoj da kruda oleo, kaj kiu kostos 3.8 bilionoj da dolaroj. Tiu giganta projekto etendiĝas de la oleaj kampoj en Norda Dakoto al suda Ilinojso kaj trairos sakralan grundon de la indianoj. La menciita rivero de la profetaĵo koncernas la riverojn Misurio kaj Misisipio- akvaj rezervejoj por miloj da homoj, kiuj estos subfosataj pro tiu projekto.
Kompreneble la tuta projekto ege pripensigas la tribajn membrojn kaj ĉiuj homoj, por kiu Patrinon Teron gravegas.
Montriĝas, ke la planado de la dukto de la Usona Armea Inĝenieroj (U.S. Army Corps of Engineers) estis farita ne sufiĉe funde kaj ne inkluzivis la indianojn mem. Tion kompreneble ne akceptis la tribestroj, aparte de la Starinta Stono Indiana Reservacio (Standing Rock Indian Reservation).
Komenciĝis en printempo ĉi-jare nacia kaj internacia protesto. Junaj tribanoj organizis kuradon de Norda Dakoto al Vaŝingtono kaj kolektis dume 100 000 subskribojn por peticio al prezidento Obama.

La unuan fojon en la usona historio ekde 150 jaroj 60 usonaj indianaj triboj renkontiĝis pro la severa afero. La 10-an de septembro unuiĝinta ceremonio okazis en la Sacret Stone Camp.

La polico malakceptas la neperfortan reziston de la indianoj kaj agas per kruela forto. Peze armitaj kiel en milita batalo la policianoj jam pruvis dissolvi diversajn protestajn tendarojn. Membroj de iu sekurecaj firmaoj atakis la protestantojn per batiloj, pipra ŝprucigo kaj kaŭĉuko kugloj. Atakemaj hundoj estis uzitaj kaj multaj homoj estis vunditaj. Centoj da homoj arestitaj. Oni aparte atakis kaj jurnalistoj kaj medikaj helpantoj por ke la vero ne disvastiĝu kaj la protestantoj ne estu prizorgataj.

Estos longdaŭra klopodo rezisti la grandan Nigran Serpenton. Tamen jam miloj da suportemaj homoj venis kaj tutmonde la situacio konatiĝas ankaŭ en la virtualaj medioj. Ĉiu povas subteni la kuraĝajn homojn surloke aŭ protesti per peticionojn kaj telefone.