Bitcoin euro





Ĝuste kiam la financa krizo en 2008 atingis sian plejalton, aperis iom misterie la fenomeno Bitmono (angle Bitcoin) en la financa mondo. Kiel lumo je la horizonto ĝi priskribas tute novan financan sistemon per kiu uzantoj povas interagi rekte sen neceso de interaj perantoj (ekz bankoj, paypal, visa...). Temas pri malcentralizita, demokratiigita financa agado per kripta mono. La proponita ideo publikiĝis sub pseŭdonimo Satoshi Nakamoto en tiel nomata blanka papero. Bitmono- protokolo estis liberigita kiel malfermkoda programaro unu jaron poste.

Sonas ja iom konata, ĉu ne? Same kiel ĉe la apero de la unua libro de Doktoro Esperanto, tuj multajn homojn allogis tiu ideo pri universala komunikilo financa. Paŝo post paŝo disvastiĝis la Bitmono- projekto. Tamen tia afero ne estis tute nova. Kiam la universala lingvo lernis marŝi, jam la svislanda esperantisto kaj matematikisto Rene de Saussure proponis en 1907 universalan valuton, kiun uzu esperantistoj tutmonde. Finfine en kelkaj svislandaj kaj britaj bankoj oni akceptis specmilo- ĉekojn ĝis la komenco de la unua mondmilito. Sur ili vizie legeblis Unu mondo, unu lingvo, unu mono.
De 1954 ĝis 1993 Universala Ligo provis revigligi la antaŭan monunuan projekton per tielnomataj Steloj- monero uzataj en esperantistaj rondoj. Ankaŭ tiu provo ne vere sukcesis grandskale, same ne forgesante la nuntempaj koloraj Steloj el plasto.

Ambaŭ konceptoj, la lingva kaj la financa baziĝas sur sama politika malkontento en iu aparta tempo, kiuj celis al funda ŝanĝiĝo kaj plibonigo de sociaj aferoj.
Bitmono montriĝas kiel alternativo al la nuna financa sistemo kun la domina dolaro. Kiel kutime, kiel pionira projekto, ĝi estis komence mokita kaj poste pro multaj fiagadoj ene de la bitkomunumo kondamnita. Ĝi ofte estis konsiderata kiel jam morta. Tamen post jaroj de lima ekzisto, Bitmono ŝajne nun survojas la socian ĉeffluon. En 2015 sia valoro pliiĝis je 100 elcentoj kaj la plej grandaj financaj institucioj investis en ĝi pli ol miliardo da dolaroj samjare.

Pli kaj pli oni komprenas la logikon de la sin mem stabiliganta sistemo de Bitmono. Financaj transakcioj estas kontrolitaj per reto de nodoj kaj registritaj en publika distribuita sistemo nomata bloko-ĉeno. Ĝi ankaŭ enhavas enkonstruitan riskokontrolejon (angle Clearinghouse), kiu helpe de matematikaj pruvoj malhelpas financan fiagadon.
La problemoj de bankoj ja estas, ke transakcioj ofte estas tro kompleksaj kaj nebulaj. En 2008 je la financa Wall Street- katastrofo, institucioj perdis trakon pri kiu posedas kion, kaj per tio ili kreis malfidon kaj stagno de bankaj interŝanĝiĝo. Jen taŭga aplikoj eĉ por tradiciaj bankoj. Jam aperas multfacetaj aplikoj, teknikaj kaj industriaj tutmonde, kiel ekz. Ethereum.

Koncerne Bitmonon, pensebla estas financa sistemo sur du niveloj: tutmonda normo kun komuna regado kaj regionaj valutoj kun ŝanĝokvotoj, kiuj ne plu estas dominita de la merkato.
Simila al universala lingvo tri kondiĉoj bezonas por grandskala uzado. Unue, sufiĉe multaj uzantoj; due, ebleco facile havigi ĝustajn rimedojn, do bitmonon. Fine, nepra interkonsento pri alternativo al la arkaika (banka) sistemo.

Bitmono estas la plej ekscita invento post la Interreto kaj nun la plej suksesa kripta valuto, rezulto de dekjaraj teknologiaj esploroj faritaj de fakuloj de la tuta mondo. Tamen, kielmaniere rolos Bitmono en la 21-a jarcento ankoraŭ ne estas tute antaŭvidebla. Eble ne kiel universala mono, sed ĝia interna novteknologia strukturo certe ŝanĝos nian tutan socion.