Ofte oni povas aŭdi, ke tiom kaj tiom multe da minoritataj lingvoj estas minacataj aŭ jam baldaŭ malaperos. Sed pli malofte oni aŭdas pri iniciativoj por la transvivo de tiaj lingvoj. Unu el ili estas la lerneja instruado de la lingvo lakota por la infanoj de Lakota Sioux- tribo, en la rezervejo Standing Rock (staranta ŝtono), en la limregiono inter la usonaj ŝtatoj de suda kaj norda Dakoto.

Lakota estas unu el multcentoj da indiĝenaj lingvoj de Ameriko kiuj suferas la saman sorton kiel multaj aliaj tradiciaj lingvoj.

La usona registaro provis antaŭ pli ol cent jaroj tre forte subpremi la indianan kulturon, inter alie ankaŭ per la enkonduko de internulejo por la indianaj triboj . Ofte eĉ tre junaj infanoj estis devigataj vivi tie, fore de la familio por “ fariĝi” blankuloj. La propra lingvo, la tradiciaj kaj religiaj kutimoj estis malpermesataj. Korpa kaj anima punoj estis kutimaj. Infanoj estis uzataj eĉ por medicinaj eksperimentoj, knabinoj estis steriligataj. Miloj da lernantoj pagis tiun ĉi transformadon per la morto.

La politika agado koloniisma ŝajne sukcesis. Por la plej multaj indiĝenaj homoj en norda Ameriko nun la angla estas la dominanta lingvo kaj ofte la juna generacio ne kapablas paroli siajn triblingvojn.

En la rezervejo Standing Rock nur ankoraŭ malmultaj homoj flue parolas la lakotan. Ĉar la vivoekspekto tie nur estas proxime 50 jaroj, ne multe da tempo restas ĝis neniu plu regos la lakotan.

Kun la refortigo de la indiana konscio kaj kelkaj gravaj ŝanĝoj en la usona politiko en la pasintaj jardekoj ankaŭ vekiĝis sopiro al la preskaŭ perdita lingvo heridita. Per helpo de la Universitato de Suda Dakoto kaj Sitting Bull Kolegio (norda Dakoto) komenciĝis kursoj por lernado kaj instruado de la lakota. Tiu ĉi programo estas tute senpaga por indiĝenaj studentoj. La sola kondiĉo por partoprenantoj estas, ke ili post finiĝo de la kurso instruu la saman kvanton da horoj, kiun ili estis instruataj.

Unu el la unuaj diplomitoj estas Thipiziwin Young, kiu malfermas ĉiseptembre infanklason por tutmerga instruado, Lakȟól’iyapi Wahóȟpi (Lakota lingvo-nesto) en Fort Yates , norda Dakoto.

Jam trijaraj infanoj komencas lerni. Ili pasigas tage 6 ĝis 8 horojn tie. Per tio, Thipiziwin Young esperas, ke denove la lakota estos parolata kiel unua lingvo. Do ankaŭ tradiciaj ceromonioj estus celebrataj en la lakota. Por ŝi la gravaj problemoj kiel junulsuicido, alkohola kaj droga dependeco estas ligataj al la perdo de tradiciaj radikoj kaj kompreneble ankaŭ de la propra lingvo, per kiu oni povas spirite kaj kulture konektiĝi . Young pensas, ke post ĉirkaŭ dek jaroj estos sufiĉaj novaj lakota- parolantoj por la transvivo de la lingvo. Ŝia iniciativo estas unu el multaj. Per helpo de interreto diversaj triboj nun provas similajn agadojn. Sur la interretpaĝaro de “Our Mother Tongues” (Nia patrinaj langoj) oni povas trovi informojn kaj helpon por la subteno de tradiciaj lingvoj.

Wa-chon-toeg-nah-kah . Lakota vorto por: sindono



(Dormanta lingvo estas termino de lakota lingvoaktivisto)