Mi konservas vin…
La senhoman straton,
malplenajn placojn,
miajn pensojn.
Miajn malfermitajn vundojn,
noktojn, la vitejojn...
dezirojn, turmentojn.

Mi amas vin…
La molan liton,
la venteton elflue
el viaj internaĵoj.
Viajn odorojn, karesojn,
rozajn plezurojn.
La noktojn kaj matenojn.

Kaj serĉas en via ĝangalo
la fonton, la floron, la ĝardenon.
Sorbas vin, kaj jen rozo burĝonas:
la aromo, la karmezino…
Mergas en vian ampleksan puton,
la anim’ sindone: festeno!

Kun certeco vian kontentiĝon,
viajn kriojn, viajn ridojn
mi liveras, kio estas via.
Reiras la iaman vojon,
vekas en vi la dormantajn angulojn,
viajn fontojn el pura mielo,
kaj kunsentas la amoremon.

Kaj kiam la nokto,
laca de viaj deliroj,
plonĝos en dormofundon
via animo langvore vekiĝos
por ebriigi mian animon
reen en la havenon de viaj brakoj.

Mi revenas al via ĝangalo,
al la fonto kaj floro kaj ĝardeno,
kaj perceptas vin, viglokulan,
vangoruĝan: karmezin’!
Dronigas min en vian ampleksan puton:
Vi estas vivo kaj vivas en mi.