Estimataj samideanoj !



Antaŭ du jaroj la usona esperantisto Ken Caviness havis la ideon, krei Aŭdiobiblion en Esperanto. Jam estis audio-versioj en diversaj lingvoj, sed ne en Esperanto. Li tiam petis min kaj kelkajn aliajn esperantistojn ĉu ni pretus subteni tiun projekton. Kaj nun post preskaŭ dujara laboro la tuta Biblia teksto estas aŭdebla.

Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas problemoj teknikaj, sed kelkaj esperantistoj jam atestis ke ili tre bone povas ricevi samtempe kaj la skribitan tekston kaj la legitan tekston per iliaj ekipaĵoj.

Do, karaj, testu mem, ĉu vi povas ricevi tiun aŭdiolibron en Esperanto.

La ĝisnuna adreso estas

http://hw.cs.southern.edu/eb/

Kiam oni klakas al la adreso, devas aperi la enhavopaĝo de la Esperanto-Biblio. Serĉu la deziratan libron kaj alklaku la libronomon. Tiam malfermiĝas la elektita libro kaj je la maldekstra flanko de la paĝo devas aperi simboloj (ekzemple nigraj sagoj) por aŭdi la tekston post alklakado.

Bonvolu informi min, se via testo ne estas sukcesplena. Mi mem nur malmulte komprenas pri teknikaj aferoj kaj mi gvidos vian informon al la inicianto de la projekto. Estus bone, se vi iomete priskribus viajn ekipaĵon uzatan. Tio certe helpos al la plibonigo de la esperanta Aŭdiobiblio.