Esperanto-klubo "La Ponto" Písek (Suda Bohemio, Ĉeĥio) lanĉis en junio 2013 sian kanalon en la plej granda amatora videoretejo Youtube.
Ĝi alŝutas al ĝi mallongajn registraĵojn precipe el interesaj kulturaj (precipe muzikaj kaj dancaj) aranĝoj, okazinta en la urbo kaj la regiono, kun dulingva (ĉeĥa kaj esperanta) priskribo. Aldonatas (-otas) ankaŭ esperantigitaj filmetoj pri Suda Bohemio k.a.

La celoj estas:
1) informi prioritate ne ne nur PRI en EN Esperanto, sed pri kulturo PERE de Esperanto
1) peri al esperantistoj eksterlande kulturan vivon en Ĉeĥio kaj prezenti diverĝenrajn ne nur ĉeĥajn, sed ankaŭ eksterlandanjn artistojn, prezentiĝintajn en Suda Bohemio
2) per nomo de la kanalo kaj esperantlingva komentario neentrude renkontigi vizitantojn de la kanalo kun Esperanto kaj prezenti Esperanton ankaŭ kiel interkulturan perilon
(ne nur komunikilon por fermita grupo de tiuj, kiuj la lingvon regas)
3) ampleksigante iom post iom la kolekton kaj informante la enurbajn instituciojn kaj unuopoluojn pri la registraĵoj, fortigi konscion de samurbanoj pri ekzisto de Esperanto en Písek, montri konkretan klopodon pri diskonigo de la kultura viov en la regiono kaj ev. trovi eĉ. novajn potencialajn membrojn por la klubo kun kulturaj interesoj

El la ĝis nun registritaj videoj ni invitas vin ekz. al:

PREZENTO DE ENSEMBLOJ DUM LA 19-A INTERNACIA
FOLKLORA FESTIVALO EN PÍSEK

Ensemblo Prácheňský soubor el Strakonice (balail-dancludo)
www.youtube.com/watch?v=b0SYuQAlau4

Sudmoravia ensemblo Břeclavánek
www.youtube.com/watch?v=MKtpI1v22YA

Ensemblo Písečan el Písek
www.youtube.com/watch

Ensemblo IEVINA el Smiltene (Latvio)
www.youtube.com/watch?v=7AJM3JJ8Mqo

Plue al:

Kantri-ensemblo Louisiana el Písek
www.youtube.com/watch?v=h9OHDrPkfdA

Islanda folk-roka grupo Árstidír
www.youtube.com/watch?v=NXNvylrjPL0

Ĉampioneco de Ĉeĥio pri rajdado en dama selo (Písek. julio 2013)
- sinkronigita rajdado de duopoj en historiaj kostumoj
www.youtube.com/watch?v=OMOAAFye-Ts

Mezepokaj dancoj dum la urba solenaĵo en Písek (junio 2013)
www.youtube.com/watch?v=_rsZLcOFiAQ

Ĵonglistoj kaj mezepoka muziko dum la urba solenaĵo en Písek (junio 2013)
www.youtube.com/watch

La reĝa urbo Písek (profesia 7minuta filmo esperantlingve dublita)
www.youtube.com/watch

Renesanca kastelo Jindřichův Hradec (unuminuta filmeto esperante dublita)
www.youtube.com/watch


Adreso de la kanalo (kun pliaj registraĵoj) estas
www.youtube.com/channel/UCpd6-EhZeK8KJgnnD1CBPjg

Ni esperas, ke vi trovos inter la registraĵoj ion plaĉan por vi!

Pli multnombraj vizitoj el diversaj landoj (tion oni povas pruvi per rezultoj de Google Analytics) povas servi kiel argumento por viveco kaj uzateco de Esperanto kaj ĝia utileco por diskonigo de kulturo eksterlande (grava informo por la artistoj mem).

Ni informas pri tiu ĉi projekteto ankaŭ por inspiri vin ev. pri simila aktiveco!

Pavla Dvořáková, prizorgantino de tiu ĉi muzea paĝo kaj gvidantino de la projekteto