Estraro de Publika Transportado en Varsovio decidis malfermi konkurson por nomo, kiu estos uzata por la sistemo de publikaj bicikloj. Inter la proponoj estas ankaŭ nomo en esperanto: Veturilo!

Oni povas elekti el 6 eblecoj, de tio estos elektita tiu nomo, kiu ricevos plej multe da voĉoj!



Por voĉdoni bonvolu iri al la paĝo de Estraro de Publika Transportado. Tie, en suba dekstra angulo vi trovos la voĉdonon (”sonda”). Inter la elekteblecoj estas ankaŭ “veturilo”. Necesas markiĝin kaj klaki “Głosuj”, kio signifas “voĉdonu”.

Ĉu dum ontaj vizitoj en Varsovio eblos fari Esperanto-ekskurson perveturilo ? Ni vidos!

Voĉdoni eblas ĝis la 25-a de majo, ĝis la deka horo matene.

fonto: artikolo de Miroslav Hruška en