Domo de Ottendorfer aŭtuneca

En nia blogo ni jam informis vin pri la aranĝo Vikimanio, okazonta en Svitavy 26.-30.10.2011

vidu http://www.ipernity.com/blog/181031/341959

kaj retejon http://vikimanio.esperanto.cz

Ni ĝojas informi vin aktuale, ke ĵus estis por ĝi atribuita parta subvencio de la urbo kaj de la regiono Pardubice

precipe por programaj elspezoj, tial ni povis malaltigi prezojn por partoprenantoj:

programkotizo (10-30 eŭroj depende de la aliĝdato kaj lando) estis tute nuligita,

kaj estas ofertata rabato 10% por ĉiuj menditaj servoj (loĝado, manĝado, ekskurso)

- tiel nuna plena "restadpakaĵo" kostas nur ĉ. 80 eŭrojn.

Ankoraŭ restas liberaj lokoj en la loĝkapacito, tial ni elkore invitas vin kaj viajn konatulojn!

La oferto validas por aliĝiloj kaj antaŭpago venonta ĝis la 15-a de oktobro!

La aranĝo temos ne nur pri Vikipedio kaj vikimediaj projektoj, sed ankaŭ pri

ligo inter Esperanto kaj interreto kaj komputiloj ĝenerale.

Ĝi taŭgas kaj por simplaj amatoroj, kaj por profesiuloj!

Kiel skribite, vi havos tiam okazon trarigardi ankaŭ nian Esperanto-muzeon,

kie eĉ okazos parto de la faka programo!



Antaŭĝojas vin Pavla Dvořáková (ĉeforganizanto)

Marek Blahuš (profesia informatikisto kaj kunordiganto de faka programo)

Chuck Smith (fondinto de Esperanta Vikipedio)

kaj Miroslav Malovec (fondinto de la ĉeĥa Vikipedio)