Ĉi-foje la urba aranĝo (same kiel lastjare) ne estos ligita kun inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio en nia muzeo (tiu okazos nur la 26-an de septembro 2015 kaj nomiĝos "KUN ESPERANTO ĈIRKAŬ LA MONDO"). Tamen ankaŭ la 19-an de junio 2015 atendas vin interesa kaj bunta programo, al kiu ni elkore invitas vin!

Bildkarto kun esperantotemaj poŝtmarkoj * Posttagmeze eblos senpage trarigardi en Esperanto-Muzeo la nunan ekspozicion Esperanto kaj kolektado kun objektoj el pli ol 40 landoj de la mondo kaj renkontiĝi kaj babili kun membroj de la loka Esperanto-klubo


* je la 17-a horo okazos en Esperanto-Muzeo diskutprogramo kun Jan Richtr, Ekspozicianto Jan Richtr vizitis la ekspozicion kun siaj lernantoj pasia kolektanto, amiko de Esperanto kaj la plej granda ekspozicianto en nia nuna ekspozicio (taŭgas kaj por spertaj kolektantoj, kaj por interesiĝantoj-komencantoj, serĉantaj praktikajn kaj utilajn konsilojn)

* krome eblas trarigardi vidindaĵojn de la urbocentro kaj partopreni programon preparatan de la Urba Muzeo kaj Galerio, ĉi-foje laŭteme dediĉitan al AVIADO (je 16:30, 18.30 kaj 20:30 komentata trarigardo de la ekspozicio pri historio de aviado, trarigardo de modelo de la aviadilo Blériot de la u nua ĉeĥa aviadisto Jan Kašpar kaj ebleco fotiĝi apud ĝi en historia kostumo)


* ekde la 20-a kaj 22-a horoj atendas vin netipa trarigardo de la tuta Ottendorfer-Domo, en kies teretaĝo troviĝas nia muzeo

* ekde la 21-a horo vi povos antaŭĝoji koncerton de la folkroka muzikgrupo Kalibol en la ĝardeno de la Urba Muzeo kaj Galerio

Kankanon en nia muzeo dum la lastjara muzea nokto vi povads spekti ĈI-TIE

PARTOPRENO EN LA TUTA PROGRAMO ESTAS SENPAGA!

Kontakto: svitavy@esperanto.cz

***********************

Ebleco prizorgi romantikan tranokton en la muzea turo (300,-CZK/popersone kaj nokte en 1 unulita kaj 1 dulita ĉambro, 200,- CZK/popersone kaj nokte por 5membra grupo: 2ĉambra apartamento kun 2lita kaj 3lita ĉambroj).
Komuna necesejo/duŝejo, haveblas akvoboligilo, mikroonda varmigilo kaj vazaro por memstara pretigo de manĝoj. Eblas interkonsenti ankaŭ pli luksan loĝadon en pensiono aŭ hotelo.

Precipe eksterlandaj gastoj povas dum la semajnfino fari ekskursojn ekz. al la proksimaj urbetojLitomyšl(kun kastelo sur UNESCO-listo) aŭ
Polička (peraŭte, aŭ per publika buso aŭ trajno). Ĉiĉeronado laŭ interkonsento kun la loka Esperanto-klubo.

Svitavysituas sur la ĉefa trajnlinio inter Prago kaj Brno(-Vieno).
Situo de Svitavy surmape
Eksterlandanojn ni povas konsili pri taŭga trafikebleco.

Ni ĝojatendas vian viziton - se ne nun en junio, do 25.-27.9.2015 dum inaŭguro de la nova ekspozicio (pli detalaj informoj sekvos). Ni bonvenigos vin ankaŭ tutjare, kadre de via vojaĝo al aŭ tra Ĉeĥio (kaze de ĝustatempe antaŭa anonciĝo)!

Kontakto: svitavy (ĉe) esperanto.cz