LA REDAKCIO DE KATOLIKA SENTO BONDEZIRAS AL ĈIUJ FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA


Finfine! – (mi ekpensis lin vidinte
preterpasi trenatan de soldatoj
kun klina kapo kaj ligitaj manoj).
Do, oni kaptis lin, la ĉikanulon,
kiu ĉirkaŭen iris predikante
kiel profeto el la praaj tempoj!
Jen la Nazaretano tiom granda!

Kaj mi memoris la triumfan tagon
kiam eniris li Jerusalemon
meze de homamaso deliranta
kvazaŭ li vere estus nia Reĝo.
Tial lasinte en ŝafej’ la ŝafojn
mi sekvis la amason al juĝejo.

Estis tie: Kajafas kun la Pastroj
kune kun la Skribistoj kaj Leĝistoj
ĉiuj ja indaj homoj, homoj kleraj,
kaj mi pensis, ke oni lin aŭskultus,
kaj eble iom ete lin insultus
por lin resendi kiel lignaĵiston
en la malnovan patran metiejon.

Sed oni lin kondukis al Pilato
kiel la malamikon de Romio
kaj lin mi vidis vipita per skurĝo
kaj poste oni kronis lin per dornoj
kiel li estus bandit’ aŭ krimulo,
dume kriis amaso furioza
kiu lin volis surkrucen levita.

Tial mi sentis min ene taŭzita
mi ne komprenis tion okazintan,
mi ne komprenis tian furiozon
tian persiston kontraŭ povra ulo
nur kulpigita pri senkulpaj revoj
pri nova mondo, mondo malestanta.

Mi sentis nodon ŝlosi mian gorĝon
vidante lin lamrampi al la monto
sub la pezo surŝultre de la ligno
sen ekparoli, nenion dirante:
li malrapide surgrimpis Golgoton.

Li vere, ja, eldiris strangajn vortojn
irinte al la Templo por prediki;
tamen li ne meritis tian finon
nek anstataŭi lin per Barabaso
per tiu, kiu ja estis bandito.

Alnajlite sur tiu alta kruco
en la mezo de tagaj kondamnitoj
nuran eligis li krion, teruran,
sub la patrinaj okuloj ŝtonitaj.

Ĉirkaŭe poste malheliĝis ĉio
tremis la tero kiel konsternita.

Mi ankaŭ tremis pro teruro pena
kaj malrapide, eĉ ne min turninte
revenis mi al zorgoj ĉe l’ ŝafaro
dume la luno pala supreniris.

de G.Andreotti (2002-2003)
esperantigis G.Daminelli