About this blog

  • 130 posts
  • 10 571 visits
May 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

May 19th, 2012

IKUE-KONGRESO 2012


65a Kongreso Ikue
65a Kongreso Ikue


KONGRESURBO

(en la suda parto de Hungario), kiu estis eŭropa urbo de kulturo en 2010).


KONGRESA TEMO:

"MI KREDAS JE UNU DIO"


LA KONGRESEJO:


Cisterciana gimnazio kaj kolegio (en la centro de la urbo proksime al la katedralo).



http://www.ikue.org/kong2012/index.htm
Published at 09:30PM ( 0 comments / 43 visits )
This post is public

May 19th, 2012

ĈIELENIRO DE JESUO-jaro B

EVANGELIO-jaro B
EVANGELIO-jaro B


En tiu tempo Jesuo aperis al la dek unu disĉiploj kaj diris al ili:
„Iru tra la tuta mondo kaj prediku la evangelion al ĉiuj homoj.
Kiu kredos kaj estos baptita, saviĝos;
 sed kiu ne kredos, estos kondamnata.
La kredantoj faros miraklojn;
alvokante mian nomon, ili elpelos demonojn,
 parolos per novaj lingvoj, prenos per siaj manoj serpentojn,
kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin.
Sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos."
Post tiuj vortoj la Sinjoro Jesuo estis suprenlevita en la ĉielon,
 kaj Dio donis al Li la povon apud si.
Tiam la disĉiploj foriris predikante ĉie la evangelian mesaĝon.
Kaj la Sinjoro agadis kun ili
 kaj konfirmadis iliajn vortojn per mirindaj signoj

------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

ĈIELENIRO- Filippo de Antonio Filippelli
ĈIELENIRO- Filippo de Antonio…

Filippo de Antonio Filippelli

Preĝejo Sankta Maria- Marcialla-kvartalo de Barberino Val d'Elsa (provinco de Firenze)

ITALIO-Preĝejo Sankta Maria Marcialla(FI)
ITALIO-Preĝejo Sankta Maria Ma…

Published at 08:46PM ( 0 comments / 4 visits )
This post is public

May 13rd, 2012

6.a PASKA DIMANĈO- jaro B



En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj:
„Kiel la Patro amis Min, tiel ankaŭ Mi amis vin.
Vivu en mia amo.
Se vi observos miajn ordonojn, vi vivos daŭre en mia amo;
same Mi ankaŭ observis la ordonojn de mia Patro,
 kaj Mi vivas konstante en lia amo.
Tion Mi diris al vi,
por ke mia ĝojo estu ankaŭ en vi kaj via ĝojo estu plena.
Jen mia ordono:
ke vi amu unu la alian samkiel Mi amis vin.
Ne ekzistas amo pli granda ol ĉi tiu: doni sian vivon por la amikoj.
Vi estas miaj amikoj, se vi plenumos tion, kion Mi ordonas al vi.
Mi ne nomas vin servistoj,
 ĉar la servisto ne scias, kion la Sinjoro faras.
Mi nomis vin amikoj,
 ĉar Mi sciigis al vi ĉion, kion Mi aŭdis de mia Patro.
Ne vi elektis Min, sed Mi elektis vin,
 por ke vi donu frukton, multan kaj daŭran frukton.
Tiam la Patro donos al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.
Jen mia ordono: amu unu la alian!"
Published at 02:23PM ( 0 comments / 36 visits )
This post is public

May 5th, 2012

5a PASKA DIMANĈO-jaro B

EVANGELIO-jaro B
EVANGELIO-jaro B



En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj:
„Mi estas la vera vito, kaj mia Patro estas la kultivisto.
Ĉiun ne fruktodonan branĉon Li fortranĉas kaj forĵetas;
kaj tiujn, kiuj donas frukton, Li purigas el ĉio,
 kio malhelpas abundajn fruktojn.
Jam vi estas purigitaj pro la vorto, kiun Mi anoncis al vi.
Estu kunigitaj kun Mi, kaj Mi estos kunigita kun vi.
Kiel la branĉo ne povas per si mem doni frukton,
 se ĝi ne estas kunigita kun la vito,
tiel ankaŭ vi ne povas doni frukton, se vi ne estas kunigitaj kun Mi.
Mi estas la vito; vi estas la branĉoj.
Kiu estas kunigita kun Mi, tiu donas multe da frukto;
 ĉar sen Mi vi nenion povas fari.
Se iu ne estas kunigita kun Mi,
 tiu estos forĵetata, kiel la branĉoj, kiuj sekiĝas,
 kaj kiujn oni kolektas por fajro.
Se vi restas en Mi kaj miaj vortoj enradikiĝas en vi,
 petu kion ajn vi volos, kaj tio estos donata al vi.
Brilas la gloro de mia Patro,
 kiam vi donas multe da frukto, fariĝinte miaj disĉiploj."

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Lorenzo Lotto- Kristo vito
Lorenzo Lotto- Kristo vito

ITALIO-KAPELO SUARDI- TRESCORE BALNEARIO(BG)
ITALIO-KAPELO SUARDI- TRESCORE…

Published at 03:34PM ( 0 comments / 35 visits )
This post is public

April 28th, 2012

4a PASKA DIMANĈO-jaro B

EVANGELIO-jaro B
EVANGELIO-jaro B



En tiu tempo Jesuo diris:
„Mi estas la bona paŝtisto.
La bona paŝtisto estas preta doni sian vivon por la ŝafoj.
 Sed tiu, kiu ne estas paŝtisto,
sed nur dungito por la gardo, kies propraĵo la ŝafoj ne estas,
kiam li vidas la lupon venanta, forlasas la ŝafojn kaj fuĝas.
Tiel la lupo ilin kaptas kaj dispelas.
Ĉi tio okazas, ĉar li estas nur dungito, ne paŝtisto;
 tial li ne zorgas pri la ŝafoj.
Mi estas la bona paŝtisto:
Mi konas miajn ŝafojn, kaj ili konas Min,
 kiel la Patro konas Min, kaj Mi konas la Patron.
Kaj Mi donas mian vivon por la ŝafoj.
Kaj ankaŭ aliajn ŝafojn Mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu ŝafejo.
Ankaŭ de tiuj Mi devas fariĝi paŝtisto.
Ili aŭskultos mian voĉon, kaj estiĝos unu grego kun unu paŝtisto.
Pro tio la Patro Min amas:
 ĉar Mi demetas mian vivon, kaj poste Mi reprenos ĝin.
Neniu forprenas ĝin de Mi, sed Mi demetas ĝin memvole.
Mi havas la povon ĝin demeti, kaj mi havas la povon ĝin repreni.
Ĉi tiun ordonon Mi ricevis de mia Patro."

Published at 10:32PM ( 0 comments / 47 visits )
This post is public

April 21st, 2012

3a PASKA DIMANĈO-jaro B

EVANGELIO-jaro B
EVANGELIO-jaro B



En tiu tempo la disĉiploj el Emaus rakontis tion,
 kio okazis al ili sur la vojo,
 kaj kiel ili rekonis Jesuon dum la dispecigo de la pano.
La disĉiploj estis interparolantaj pri tio,
 kiam Jesuo mem aperis meze de ili, kaj diris: „Paco estu al vi!"
Kun konsterno kaj timo ili unue pensis, ke ili vidas fantomon.
Sed Jesuo diris al ili:
„Kial vi havas tiom da duboj en via koro?
Rigardu miajn manojn kaj miajn piedojn! Vere estas Mi!
Tuŝu Min kaj certiĝu: fantomo ne havas karnon kaj ostojn, kiel Mi."
Kaj tion dirante Jesuo montris al ili siajn manojn kaj piedojn.
Ili tamen ne povis ankoraŭ kredi pro miro kaj ĝojo.
Tiam Jesuo demandis ilin:
 „Ĉu vi havas ion por manĝi?"
Ili donis al Li iom da rostita fiŝo.
Jesuo prenis kaj manĝis ĝin antaŭ ili.
Poste Li diris al ili:
„Jen estas miaj vortoj,
 kiujn mi parolis al vi, kiam Mi ankoraŭ estis ĉe vi.
Mi ripetis, ke devas plenumiĝi ĉio,
 kio estas skribita pri Mi en la leĝo de Moseo,
 en la libro de la profetoj kaj en la psalmoj."
Jesuo helpis ilin kompreni la signifon de la Skriboj, kaj Li diris al ili:
„Estas skribite, ke la Mesio devos morti,
 sed la trian tagon Li devos leviĝi el la mortintoj.
Laŭ lia ordono nun devas esti predikata al ĉiuj popoloj
 invito al konvertiĝo por ricevi pardonon de pekoj.
Vi estos atestantoj pri tio, komencante de Jerusalemo."




Published at 09:01PM ( 0 comments / 58 visits )
This post is public

April 17th, 2012

MULTAJN BONDEZIROJN



Hodiaŭ(la 16-an de aprilo) la papo Benedikto la 16-a festas la 85-an naskiĝtagon.

La 19-an de aprilo estas la 7-a datreveno de lia elekto kiel papo.

Hieraŭ dum la Anĝeluso, li petis ke oni preĝu por li, aparte okaze de la sepa jaro de lia papado.

Ankaŭ vi povos sendi al la Papo bondezirojn!

Simple vi povas sendi bondezirojn ( per esperanto kaj per via gepatra lingvo):

a) Per ordinara poŝto al la adreso

Sua Santità
Papo Benedetto XVI.
Palazzo Apostolico
00120 Città del Vaticano
Stato della Città del Vaticano


b) Rete
auguri.benedettoxvi (@) vatican.va
Published at 02:20PM ( 0 comments / 47 visits )
This post is public

April 16th, 2012

BibliajTagoj 2012 enTrento

BibliajTagoj 2012 enTrento


InteresajTagoj en la urbo deTrenta Koncilio (1545-1563)

Rovereto: en ortodoksa preĝejo
Rovereto: en ortodoksa preĝejo

Inter la 7a ĝis 11a de Marto okazis la nunjaraj Bibliaj Tagoj en Trento
laŭ la invito de lokaj Esperantistoj en la Sanktejo Madonna delle Laste.
Alvenis 23 partoprenantoj el la 5 landoj Ĉeĥujo, Germanujo, Kroatujo, Italujo kaj Slovakujo.
La programo enhavis kaj bibliajn studojn, kaj preskaŭ ĉiutage kantojn surbaze de nia ADORU,
kaj ekskursojn al la urbo Trento mem kaj ties ĉirkaŭaĵo ĝis eĉ al la Lago de Garda en ŭrbo Riva.
Trento: Sanktejo de la Madono de"le Laste"
Trento: Sanktejo de la Madono…
Trento: Katedralo
Trento: Katedralo
Trento:  enirejo de la Dioceza Muzeo
Trento: enirejo de la Dioceza…
Trento:  fontano de Netuno
Trento: fontano de Netuno

La spiritan gvidadon faris patro Willibald Kunigk OSB el la monaĥejo Nütschau apud Hamburgo, kiu en tiu ĉi jaro traktis precipe la okan ĉapitron de la Letero al la Romanoj de Apostolo Paŭlo. La kantekzercojn gvidis Stefan Lepping, orgenisto el urbo Werl/Germanujo.
Trento- Pastro Willibald Kunigk
Trento- Pastro Willibald Kunig…

La alvojaĝintoj estis bone traktataj en la monaĥejo mem, oni dormis bone, manĝis bone kaj ĝuis la proprajn ĉambrojn kaj la aliajn ofertojn de la domo kiel kapelo, seminariejo aŭ la parksimilaj ĝardenoj ĉirkaŭ la konstruaĵoj.

Krom la bibliaj studoj la urbo Trento estis de komuna intereso pro tio, ĉar en la jaro1545 komenciĝis tie la Koncilio de Trento aŭ Trenta Koncilio, kiu estis la triantaŭlasta ekumena koncilio de la katolika eklezio, malfermita de la tiama papo Paŭlo la 3a. Per tiu Koncilio estis difinita la reformo de la eklezio (katolika reformacio) kaj precizigitaj la kredreguloj kontraŭ la doktrino de kalvinismo kaj luteranismo (Protestanta Reformacio). Bedaŭrinde la koncilio ne sukcesis restarigi eklezian unuecon kun la reformacio. Tamen, Trento tute ne nur estas simbolo por disiĝo aŭ disbrakiĝo. Post la dua Vatikana koncilio Papo Paŭlo la VIa diris al la diocezo de Trento, ke speciale ĝi nun malfermu sin kaj klopodu por unueco inter la eklezioj. En Trento estiĝis renoma ekumena Centro Bernardo Clesio. La Centro montras rimarkindajn rilatojn al diversaj eklezioj protestantaj kaj ortodoksaj tutmonde. Sekve estiĝis en la Diocezo de Trento en la pasintaj jardekoj ankaŭ kristanaj komunumoj de aliaj konfesioj ol la katolika. Du el ili la grupo vizitis vendrede kaj sabate, unu evangelianan kaj unu ortodoksan. Okazis kun ties estroj diservo resp. edifa preĝado, por iomete sperti ilian manieron celebri la mesaĝon de la Biblio.

Ekskursante tra Trento ni vizitis la ĉarman urbokernon, la koncilian katedralon, la diocezan muzeon kaj vespere ni preĝis komune la Vespron en la preĝejo de Sankta Lorenco.

Unu tagon poste ni atingis antaŭtagmeze la Ekumenan Centron kaj aŭdis la historion de la Ekumena Centro fare de s-ro Martinelli, la afergvidanto kaj ni konatiĝis kun la episkopa anstataŭanto tie.
Trento: Ekumena Centro
Trento: Ekumena Centro

Posttagmeze sekvis busekskurso unue al urbo Arco, kie ni havis plenan evangelian diservon kun la loka germana pastro. Ties predikon majstre tradukis preskaŭ simultane Stefan Lepping. Poste okazis pluveturo al urbeto Riva ĉe la Garda Lago.

Arco:  preĝejo de Sankta Triunuo
Arco: preĝejo de Sankta Triun…
Arco: lutera preĝejo de Sankta Triunuo
Arco: lutera preĝejo de Sankta…

La alian tagon ni buse veturis al la najbara urbo Rovereto, kie troviĝas impona Sonorilo por la Paco, kun aleo de flagoj de ĉiuj nacioj de la mondo, kaj najbara kleriga Centro, kiu montris draste la terurajn sekvojn de militado niatempe kaj la bezonon de interpaciĝo.
Poste ni renkontis la popon de ortodoksa preĝejo en Rovereto. Li benis nin per kantita beno kun du kantistinoj, kiuj asistis lin en ortodoksaj himnoj en la lingvoj rusa (praslava), rumana kaj itala. Ni ĉiuj estis aldone benitaj per sankta oleo, tenante kandelojn en niaj manoj. Ni montris nian dankon pere de ortodoksa himno el ADORU, kiun ni Esperante kantis komune kun popo kaj kantistinoj. Do montriĝis, kiom bona nia ADORU estas – vere ekumene uzebla.

Rovereto
Rovereto
Rovereto
Rovereto
Rovereto: renkontiĝo kun ortodoksa pastro
Rovereto: renkontiĝo kun ortod…
Rovereto: en ortodoksa preĝejo
Rovereto: en ortodoksa preĝejo

Bedaŭrinde estis, ke nur malmultaj evangelianoj partoprenis. Ili preterlasis interesajn tagojn en vere ekumena etoso. Mi volas instigi ĉiujn, partopreni en la venontaj Bibliaj Tagoj, kiuj post Münster kaj Werl ĉiam meritis kunan vivadon en ekumena gefrateco.
(Karl Heinz Schaeffer)
---------------------------------------------------------------------------------------------------


GIORNI BIBLICI 2012 A TRENTO


Giornate interessanti nella città del Concilio di Trento 1545 – 1563.


Dal 7 e all'11 marzo, nel Santuario Madonna delle Laste di Trento si sono svolte le “Giornate Bibliche”, su invito degli esperantisti locali. Vi hanno partecipato 23 rappresentanti di cinque nazioni:, Repubblica Ceca, Germania, Croazia, Italia e Slovacchia. Il programma includeva studi biblici, canti presi dal nostro Adoru, gite sia nella stessa città di Trento, sia al suo circondario, fino al lago di Garda, nella città di Riva.
Padre Willibald Kunigk OBS del Convento di Nütschau presso Amburgo ha fatto da guida spirituale, che, quest’anno, ha trattato principalmente l’ottavo capitolo della Lettera ai Romani dell’Apostolo Paolo. Ha guidato i canti Stefan Lepping, organista della città di Werl / Germania.
I partecipanti sono stati trattati bene nel monastero stesso; si è dormito e mangiato bene, abbiamo usufruito di camere singole e degli altri servizi della casa come la Cappella, il salone delle confereze o i giardini che formavano quasi un parco intorno agli edifici.
La città di Trento, oltre che per gli studi biblici, ci era di comune interesse per il fatto che nell’anno 1545 vi ebbe inizio il Concilio di Trento o Concilio Tridentino, che fu il terzultimo concilio ecumenico della Chiesa Cattolica, convocato dall’allora papa Paolo III. Con quel Concilio fu posta in essere la riforma della chiesa (Controriforma Cattolica) e precisato lo schema di principi in opposizione alla dottrina del calvinismo e del luteranesimo (Riforma Protestante).
Purtroppo il concilio non riuscì a ristabilire l’unità della Chiesa con questa riforma. Tuttavia Trento non è affatto un mero simbolo di separazione o di smembramento. Dopo il Concilio Vaticano II, Papa Paolo VI propose proprio alla Diocesi di Trento di aprirsi e impegnarsi per l’unità fra le Chiese. A Trento è nato il rinomato Centro ecumenico “Bernardo Clesio”. Il Centro intrattiene importanti rapporti con le diverse chiese protestanti e ortodosse di tutto il mondo. Per questo, negli scorsi decenni, sorsero nella diocesi di Trento anche comunità cristiane di confessioni diverse da quella cattolica. Il gruppo ne ha visitate due, venerdì e sabato, una evangelica e l’altra ortodossa. I loro celebranti ci hanno resi partecipi rispettivamente di un momento liturgio, e di un momento di preghiera per farci sperimentare un poco il loro modo di presentare il messaggio biblico.
Girovagando per Trento abbiamo visitato il piacevole cuore della città, la Cattedrale del Concilio, il museo diocesano e, a sera, abbiamo recitato insieme il Vespro nella chiesa di S. Lorenzo.
Nella mattinata del giorno dopo abbiamo raggiunto il Centro Ecumenico e ascoltato la storia del centro stesso da parte del suo curatore sig. Martinelli, e abbiamo fatto la conoscenza del vicario episcopale del luogo. Nel pomeriggio, abbiamo fatto una gita in pullman, dapprima alla città di Arco dove si è svolto un completo servizio divino evangelico con il sacerdote tedesco del luogo, il cui sermone è stato tradotto tradotto magistralmente, pressoché in simultanea, da Stefan Lepping. Poi il viaggio è proseguito verso la cittadina di Riva del Garda.
Il giorno seguente, in pullman, abbiamo raggiunto la vicina città di Rovereto, dove si trova l’imponente Campana dei Caduti (o della Pace), collocata al termine di un viale cinto dalle bandiere di tutte le nazioni del mondo, e il vicino Centro espositivo, che ci ha efficacemente presentato le terribili conseguenze delle guerre contemporanee e l’esigenza di una reciproca riappacificazione.
Poi abbiamo incontrato il pope della chiesa ortodossa in Rovereto. Egli ci ha benedetto con un canto di benedizione da lui eseguito con due cantanti, che lo assistevano negli inni ortodossi in lingua russa (pra-slava), rumena e italiana. Noi tutti, poi, siamo stati segnati con l’olio sacro, tenendo tra le nostre mani una candela. Abbiamo mostrato la nostra riconoscenza con un inno ortodosso preso da Adoru, cantato in esperanto, insieme al pope e alle sue cantanti. Si è così dimostrata la validità il nostro Adoru, veramente adatto ad un impiego ecumenico.
Purtroppo hanno partecipato pochi evangelici. Essi si sono persi delle giornate interessanti in una’atmosfera veramente ecumenica. Io voglio esortare tutti a partecipare alle future giornate bibliche che, dopo Münster e Werl hanno sempre offerto un modo di vivere insieme in ecumenica fratellanza.
Published at 01:34PM ( 0 comments / 69 visits )
This post is public

April 14th, 2012

2a PASKA DIMANĈO-jaro B

EVANGELIO-jaro B
EVANGELIO-jaro B




Kiam vesperis en tiu unua tago de la semajno,
la disĉiploj estis kune en la vespermanĝejo,
kun pordoj fermitaj pro timo antaŭ la Judoj.
Subite Jesuo venis, ekstaris meze de ili kaj salutis ilin:
„Paco estu kun vi!"
Poste Li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon.
La disĉiploj ĝojis, vidante la Sinjoron.
Denove Jesuo diris al ili: „Pacon al vi!
Kiel la Patro sendis Min, tiel ankaŭ Mi sendas vin."
Kaj, dirinte tion, Li elspiris sur ilin, kaj diris:
„Ricevu la Sanktan Spiriton:
kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estos pardonitaj;
kies vi ne pardonos, al tiuj ili ne estos pardonitaj."
Tomaso, nomata Didimo, unu el la dek du disĉiploj,
ne estis kun ili, kiam Jesuo venis.
La aliaj disĉiploj tiam diris al li: „Ni vidis la Sinjoron!"
Sed li deklaris:
„Se mi ne vidos en liaj manoj la truojn de la najloj,
se mi ne metos mian fingron tien,
kaj se mi ne tuŝos per la mano la vundon de lia brusto,
mi ne kredos."
Post ok tagoj la disĉiploj denove estis tie, kaj ankaŭ Tomaso kun ili.
La pordoj estis fermitaj.
Jesuo aperis, haltis en la mezo kaj salutis: „Paco estu kun vi!"
Poste Li diris al Tomaso:
„Etendu ĉi tien vian fingron kaj rigardu miajn manojn;
etendu vian manon kaj tuŝu mian vunditan bruston.
Estu ne plu nekredema, sed kredanta!"
Tomaso respondis al Li: „Mia Sinjoro kaj mia Dio!"
Jesuo diris al li:
„Vi kredas, ĉar vi Min vidis:
feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis kaj tamen kredas!"
Jesuo faris multajn aliajn miraklajn signojn antaŭ siaj disĉiploj,
kiuj ne estis skribitaj;
sed ĉi tiuj estis skribitaj, por ke vi kredu,
ke Jesuo estas la Mesio kaj la Filo de Dio.
Se vi kredas je Li, pere de Li vi havos vivon.

Published at 08:41PM ( 0 comments / 25 visits )
This post is public

April 7th, 2012

FELIĈAN PASKON 2012

LA REDAKCIO DE KATOLIKA SENTO BONDEZIRAS AL ĈIUJ FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA

Pinturicchio-RESUREKTO
Pinturicchio-RESUREKTO


Pinturicchio ( 1452 – 1513)
RESUREKTO
Palazzi Pontifici, Vaticano

Published at 01:31PM ( 0 comments / 64 visits )
This post is public

April 7th, 2012

PASKA DIMANĈO 2012

EVANGELIO-jaro B
EVANGELIO-jaro B



La unuan tagon de la semajno frumatene,
Maria Magdalena iris al la tombo de Jesuo
dum estis ankoraŭ mallume,
kaj vidis la ŝtonon forigita de la enirejo de la tombo.
Ŝi do kuris al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis,
kaj diris al ili:
„Oni forprenis de la tombo la Sinjoron,
kaj ni ne scias kien oni Lin metis."
Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo.
Ambaŭ kuris kune,
sed la alia disĉiplo kuris antaŭe, pli rapide ol Petro,
kaj unua alvenis al la tombo.
Kliniĝinte, li enrigardis,
li vidis la tolaĵojn kuŝantaj, tamen li ne eniris.
Kiam Simon Petro, sekvante lin, alvenis, li eniris en la tombon;
kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantaj
kaj la mortotukon, kiu estis sur lia kapo,
ne kuŝanta kun la tolaĵoj, sed kunvolvita en aparta loko.
Tiam eniris ankaŭ la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo:
li vidis, kaj ekkredis.
Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis tion, kion diras la Skriboj,
tio estas ke Jesuo devos releviĝi el la mortintoj.


Published at 01:28PM ( 0 comments / 22 visits )
This post is public

March 31st, 2012

PALMO-DIMANĈO -jaro B

EVANGELIO-jaro B
EVANGELIO-jaro B




PALMO-DIMANĈO (1. Apr. 2012)
El la evangelio laŭ Marko 15, 1-39
L. Frumatene la ĉefpastroj kunvenis kun la altranguloj, la skribistoj, kun la tuta sinedrio, por decidi pri Jesuo. Fine ili ordonis ŝnurligi kaj forkonduki Lin, por transdoni Lin al Pilato. Pilato demandis Lin:
A. „Ĉu vi estas la reĝo de la Judoj?“
L. Jesuo respondis:
K. „Vi tion diras.“
L. Ĉar la ĉefpastroj multe Lin akuzis, Pilato denove Lin demandis:
A. „Kial Vi respondas nenion? Vidu, pri kiom da aferoj oni Vin akuzas.“
L. Sed Jesuo nenion plu respondis, tiel ke Pilato multe miris.
Ĉe la Paskofesto Pilato kutimis liberigi unu el la malliberuloj, kiun la amaso petis. Estis tiam en karcero iu, nomata Barabas, kiu mortigis iun dum ribelo. La homamaso suprenvenis al la palaco de la guberniestro kaj komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili. Tiam Pilato demandis:
A. „Ĉu vi volas, ke mi liberigu al vi Jesuon, la reĝon de la Judoj?“
L. Li parolis tiel, ĉar li sciis, ke nur pro envio la ĉefpastroj transdonis Lin. Sed ĉi tiuj instigis la homamason, por peti, ke li liberigu Barabason. Pilato denove demandis:
A. „Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj?“
L. Ili ekkriis:
A. „Krucumu Lin!“
L. Pilato demandis:
A. „Kial? Kian malbonon Li faris?“
L. Sed ili des pli kriaĉis:
A. „Krucumu Lin!“
L. Pilato ne volis malplaĉi al la amaso; pro tio li liberigis Barabason, sed Jesuon li skurĝigis kaj transdonis Lin al la soldatoj por ke Li estu krucumita.
La soldatoj forkondukis Jesuon en la korton de la guberniestra palaco kaj kunvokis la tutan taĉmenton. Ili vestis Lin per ruĝa tuniko, plektis dornan kronon kaj surmetis ĝin sur la kapon de Jesuo. Tiam ili komencis saluti Lin:
A. „Saluton, reĝo de la Judoj!“
L. Per bastono ili frapadis lian kapon, ili kraĉis sur Lin, kaj ekgenuis, ŝajnigante adori Lin. Post ĉi tiuj insultoj ili deprenis la ruĝan veston kaj surmetis al Li liajn proprajn vestojn. Poste ili elkondukis Lin eksteren por krucumi Lin.
Survoje ili devigis iun preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon el Kireno, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu la krucon de Jesuo. Jesuo estis kondukita al loko nomata Golgota, tio estas „Loko de Kranio.“ Tie oni volis doni al Jesuo vinon kun mirho enmiksita; sed Li ne akceptis ĝin. Poste ili krucumis Lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn por scii, kion ĉiu el ili ricevu. Estis la naŭa horo, kiam ili krucumis Lin. Sur la ŝildo, kie oni skribas la motivon de la kondamno, estis ĉi tiuj vortoj: „La Reĝo de la Judoj.“ Kun Jesuo ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de Li. Tiel plenumiĝis, kio estis skribita: „Li estis alkalkulita al krimuloj“. La preterpasantoj insultis Lin, balancante la kapon, kaj dirante:
A. „Ha, ha! Vi, kiu volis detrui la templon kaj rekonstrui ĝin dum tri tagoj, savu Vin mem; deiru de la kruco.“
L. Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj mokadis kun la altranguloj, dirante:
A. „Aliajn Li savis; sin mem Li ne povas savi. La Mesio, la reĝo de Izraelo, deiru nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu.“
L. Ankaŭ tiuj, kiuj estis krucumitaj kun Li, insultis Lin.
Kiam venis tagmezo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la tria posttagmeza horo. Je la tria horo Jesuo kriis per laŭta voĉo:
K. „Eloi, Eloi, lema sabaĥtani?“
L. Tio estas:
K. „Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis Min?“
L. Iuj el la ĉeestantoj, aŭdinte tion, diris:
A. „Jen Li vokas Elijan.“
L. Iu kuris, plenigis spongon per vinagro, metis ĝin sur kanon kaj donis al li trinki, dirante:
A. „Ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni Lin.“ Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis la spiriton.
L. Tiam la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre. Kaj la roma oficiro, kiu staris antaŭ Li, vidante kiamaniere Li ellasis la spiriton, diris:
A. „Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio!“

Romanino
Romanino

PILATO

ROMANINO(1484 - 1566 )


Preĝejo"Sankta Maria della Neve" -Pisogne (BS)
Preĝejo"Sankta Maria della Nev…
Preĝejo "Sankta Maria della Neve" -Pisogne(BS)
Published at 10:45PM ( 0 comments / 53 visits )
This post is public

March 25th, 2012

5a DIMANĈO DE KARESMO-jaro B

EVANGELIO-jaro B
EVANGELIO-jaro B



En tiu tempo, inter tiuj, kiuj iris al Jerusalemo celebri la feston,
 troviĝis iuj Grekoj.
Ili iris al Filipo, kiu estis el la galilea Betsaido, kaj petis lin:
„Sinjoro, ni volas vidi Jesuon."
Filipo informis Andreon; Andreo kaj Filipo sciigis pri tio Jesuon.
Sed Jesuo respondis al ili:
„Venis la horo, en kiu la Filo de la homo devas esti glorata.
Mi certigas al vi:
se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas,
 ĝi restas senfrukta;
sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.
Kiu amas sian vivon, ĝin perdos.
Kiu estas preta perdi sian vivon en ĉi tiu mondo,
 ĝin konservos ĝiseterne.
Se iu volas servi al Mi, li sekvu Min;
kie Mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto.
Kaj, kiu servas al Mi, tiun la Patro honoros.
Mia animo estas nun tre premata.
 Ĉu Mi diru al la Patro: Savu Min el ĉi tiu horo?
Ne, ĉar por tio Mi venis en ĉi tiun horon!
Patro, gloru vian nomon!"
Tiam voĉo venis el la ĉielo: „Mi jam gloris, kaj denove gloros ĝin."
Kelkaj el la apudstaranta homamaso aŭdinte tion, diris ke tondris;
aliaj diris: „Anĝelo parolis al Li."
Jesuo deklaris: „Ne por Mi venis tiu voĉo, sed por vi.
Nun okazas la juĝo de la mondo;
 kaj la diablo, estro de ĉi tiu mondo, baldaŭ estos elpelata.
Kaj kiam Mi estos levita super la tero, Mi altiros ĉiujn homojn."
Tion Li diris, per aludo montrante, kiamaniere Li mortos.

La videoevangelio estas ĉi tie
Published at 03:36PM ( 0 comments / 57 visits )
This post is public

March 23rd, 2012

Nova Estraro IKUE


Bonan laboron al la nova estraro IKUE



M. Svacek, Sarandrea Carlo, Svaldi Pier Luigi,

Belosevic Marija, Lepping Stefan, Daminelli Giovanni


La prezidanto


Giovanni Daminelli
Giovanni Daminelli


Giovanni Daminelli













Published at 06:10PM ( 2 comments / 70 visits )
This post is public

March 18th, 2012

4a DIMANĈO DE KARESMO-jaro B

EVANGELIO-jaro B
EVANGELIO-jaro B




En tiu tempo Jesuo diris al Nikodemo:
„Kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto,
 tiel devas la Filo de la homo esti levata,
por ke ĉiu, kiu kredas je Li, havu eternan vivon.
Dio tiel amis la mondon, ke Li fordonis sian unikan Filon,
 por ke ĉiu, kiu kredas je Li, ne pereu,
 sed havu eternan vivon.
Dio sendis sian Filon en la mondon, ne por kondamni la mondon,
 sed por ke la mondo per Li saviĝu.
Kiu kredas je Li, ne estos juĝata;
 sed la nekredanto jam estas juĝita,
 ĉar li ne kredas en la nomo de la ununaskita Filo de Dio.
Kaj jen estas la juĝo:
ke la lumo venis en la mondon,
 sed la homoj preferis mallumon al la lumo,
 ĉar ili malbone agadas.
Ĉiu, kiu faras malbonon, evitas la lumon,
 kaj ne alproksimiĝas al la lumo,
por ke ne malkovriĝu liaj agoj.
Sed tiu, kiu obeas al la vero, venas al la lumo,
 kaj la lumo montras al ĉiuj,
 ke en liaj agoj li obeis al Dio."


La videoevangelio estas ĉi tie

Published at 04:11PM ( 0 comments / 41 visits )
This post is public

March 10th, 2012

3a DIMANĈO DE KARESMO-jaro B

EVANGELIO-jaro B
EVANGELIO-jaro B


Estis proksima la Pasko de la Judoj
 kaj Jesuo supreniris al Jerusalemo.
En la sanktejo Li renkontis vendistojn de bovoj, ŝafoj kaj kolomboj,
 ankaŭ monŝanĝistojn, kiuj sidis tie.
Tiam Li, farinte vipon el ŝnuroj, forpelis ĉiujn el la sanktejo,
 ankaŭ la bovojn kaj ŝafojn,
kaj disĵetis la monerojn de la ŝanĝistoj, kaj renversis iliajn tablojn.
Al la vendistoj de la kolomboj li diris: „Forprenu tion de ĉi tie,
kaj ne faru el la domo de mia Patro domo de komerco."
Tiam liaj disĉiploj rememoris, ke estas skribite:
„Fervoro pri via domo min konsumas."
Responde al tio la Judoj diris al Li:
„Kiel Vi pravigos Vin, ke Vi faras tion?"
Jesuo respondis dirante al ili:
„Detruu ĉi tiun templon kaj Mi restarigos ĝin en tri tagoj."
Diris nun la Judoj:
„Kvardek ses jarojn postulis la konstruo de ĉi tiu templo,
 kaj ĉu Vi restarigos ĝin en tri tagoj?"
Sed Li parolis pri la templo de sia korpo.
Post lia leviĝo el la mortintoj,
 liaj disĉiploj rememoris, ke Li antaŭanoncis tion,
 kaj ili kredis al la Skribo kaj al la vorto, kiun diris Jesuo.
Jesuo loĝis en Jerusalemo dum la paskaj festoj.
Multaj, vidante la miraklojn, kiujn Li faris, kredis je Li.
Jesuo ne konfidis sin al ili; ĉar Li bone konis ĉiujn
 kaj Li ne bezonis, ke iu atestu al Li pri la homo;
ĉar Li mem sciis, kio estas en la homo.

La videoevangelio estas ĉi tie

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
La forpelo de la komercistoj el la templo
La forpelo de la komercistoj e…

Guercino (1591-1666) kaj Bartolomeo Gennari (1594 – 1661)
Published at 08:03PM ( 0 comments / 42 visits )
This post is public

March 3rd, 2012

AMUZE- KS 6/2011


KATOLIKA SENTO 6/2011
KATOLIKA SENTO 6/2011

amuze6-2011
amuze6-2011

---(el www.gioba.it) - sendis Tiziana Fossati)

En la transmondo
La papo, baptista pastoro kaj rabeno mortas samtempe pro aviadila akcidento kaj atingas kune la Paradizon.
Sed ili mortis tro frue, tial en paradizo ankoraŭ ne estas taŭgaj lokoj por ili.
Do Sankta Petro telefonas al Lucifero, por peti lin, ĉu li povas gastigi la triopon kelktage, dum en paradizo oni pretigas taŭgajn lokojn.
Lucifero, kiu estas bona diablo, konsentas kaj aranĝas lokon por ili en la Infero.
Post kelkaj horoj la diablo telefonas al sankta Petro:
- Pardonu, ĉu vi ne povas repreni la tri ulojn, kiun vi sendis al mi?
La pastro blanke vestita ne faras alion ol pardoni ĉiujn, la baptista pastoro jam savis
la duonon de la damnitoj kaj la rabeno jam sukcesis kolekti monon por aĉeti klimatizilon.
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Eskapo
- Kiel forfuĝis tiu krimulo? Ĉu mi ne ordonis ŝlosi kaj gardi ĉiujn elirejojn?
- Jes, sed li eskapis el la enirejo.
***
Peto
- Pardonu, oni povas havi tarif-rabaton, kiam oni telefonas sen paroli?
- Kion vi volas diri!?
- Mi devas telefoni al mia edzino.

Published at 11:52PM ( 0 comments / 77 visits )
This post is public

March 3rd, 2012

Nia eta Parnaso- KS 6/2011

NIA ETA PARNASO-rubriko de KS
NIA ETA PARNASO-rubriko de KS
KATOLIKA SENTO 6/2011
KATOLIKA SENTO 6/2011

Nia eta Parnaso

Rubrica dedicata alla Poesia/ Rubriko dediĉita al Poezio
Anna Amorelli Gennaro (esperantigis Norma Cescotti)

ALMOZULO

Li estis tie

ĉiumatene

amaso da ĉifonoj

ĉe la portik-angulo.

Elfalis

de mia mano la ofero

sur la ĉifonan radon.

Eliris tiam

el la sombra kapuĉo

iu nazo,

du marĉaj okuloj,

du senvivaj lagetoj

kaj, kontraŭ min

li lante turnis la vizaĝon:

tio estis lia dankemo.

Tiam li malkaŝis

la faltitan vizaĝon

la vangon gravurita

per pioĉet-batadoj.

Ne la jaroj,

la malsato, la mizero,

eble la alkoholo

estis forkavintaj.

Li estis tie,

vintron post la alia,

ĉe la kutima angulo,

ĉiumatene,

frosto, neĝo, vento,

li estis ĉiam tie:

amaso de ĉifonoj.

Sed iun tagon

l’ angulo estis senhoma.

MENDICANTE

Era lì

ogni mattina,

mucchio di cenci

all’angolo dei portici.

Cadeva

dalla mia mano l’obolo

sul lembo del suo cencio.

Usciva allora

dal lurido cappuccio

un naso,

due occhi acquitrinosi,

due stagni senza vita,

e, verso me

girava lentamente il viso:

era il suo grazie.

Scopriva allora

il volto raggrinzito

la guancia incisa

a colpi di piccozza.

Non gli anni,

la fame, la miseria

forse l’alcool

avevano scavato.

Era lì,

inverno dopo l’altro,

all’angolo usuale,

ogni mattina,

freddo, neve, vento

era sempre lì:

mucchio di cenci.

Ma un giorno

l’angolo fu vuoto.

Published at 11:11PM ( 0 comments / 28 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3 4 5 6 7 8   next →   

( 130 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Katolika Sento

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...