La tri reprezentantoj de la kataluna parlamento; de maldekstro al dekstro: Joan Herrera (ICV-EUiA), Jordi Turull (CiU) kaj Marta Rovira (ERC).

La 8an de aprilo 2014 reprezentantoj de la kataluna parlamento iris al Madrido por peti la konsenton de la hispana parlamento (Cortes) pri referendumo per kiu la kataluna popolo povu esprimi sian opinion pri la nuna kaj estonta rilato de sia lando kun Hispanio.

La tri reprezentantoj de la kataluna parlamento atente aŭskultas la alparolon de la hispana prezidanto.

Kiel konate, plimulto de la katalunoj sentas sin klare malkonfortaj pri la lastatempa evoluo de la hispana politiko kaj indigniĝas pri ties influo pri sia kolektiva statuso ene de Hispanio. Ne aspektus malkonvene do, provi taksi ĝian profundon kaj kiom ĝi disvastiĝis en la kataluna socio. Imitinte la ekzemplon de Britio, kie la skota parlamento estis rajtigita kunvoki similan referendumon, la katalunaj leĝdonantoj petis al la hispana parlamento subteni planon permesanta tian konsulton ene de la hispana leĝeco.

La tri katalunaj reprezentantoj eksponas antaŭ la hispanajn parlamentanojn la kialojn por permesi laŭleĝajn referendumon en Katalunio.

Ilia propono, subtenata de du trionoj de la kataluna parlamento, estis venkita per preskaŭ 90 el cent de la voĉoj. Tia rezultato, kune kun la starpkunktoj esprimitaj de la plejmultaj partioj dum la debato, konfirmas la apartiĝon ne nur inter la politikistoj sed ankaŭ inter la popoloj de Hispanio kaj Katalunio. En la politika scenejo, al la partioj kontrolantaj la hispanan parlamenton apartenas nur unu kvarono de la deputitoj en la kataluna parlamento. La enketoj taksas la surstratan subtenon por sendependecon sufiĉe super 50 el cent kaj eksplicitan malkonsenton sub 25 el cent. Laŭ la samaj enketoj, la propono de referendumo pri tia afero estas subtenata de 80 el cent de la katalunoj. Ekzistas nenia kialo por ignori tian publikopinion, ankoraŭ malpli por kaŝigi ĝin. Malfacilas kompreni la rigidan teniĝon adoptitan de la hispana povo, ĉefe ĉar oni proponis nenian alternativon.

Parlamentanoj de la registara partio (PP) aplaŭdas post alparolo de la hispana prezidanto, Mariano Rajoy.

Irinte al la hispana parlamento, la katalunoj donis al Hispanio freŝan eblecon rekonduki la procezon al racia vojo. Malmultaj homoj esperis de la debato sinceran agnoskon de la plendoj de la kataluna popolo aŭ seriozan provon trovi solvojn. Kelkaj, tamen, esperis ekaperon de fendeto ebliganta ekdialogon. Anstataŭe, la tutaj hispanaj politikaj fortoj ariĝis por bloki la katalunan reklamacion, tiel farinte reciproke akcepteblan solvon de la konflikto eĉ pli malfacila. Fakte, la sinteno bildigita per tia voĉdonado povas esti doninta al la katalunoj pliaj kialoj por separiĝi de Hispanio.

Fine, la debato kaj la voĉdonado eble estis nur formalaĵo, sed la katalunoj sentis sin devigataj porti sian proponon al la hispana parlamento por montri sian pretecon kunlabori kun Hispanio pri tiu temo, eĉ sciante, ke ĝi estas destinita al fiasko. Kaj tamen, kiel la plejparto de la internaciaj amaskomunikiloj ĝuste diris, tio tute ne estas la fino de la vojo por la kataluna projekto. La parlamento kaj la registaro de Katalunio povas nun elekti nur inter cedi al la ordonoj el Madrido aŭ aŭskulti la petojn de sia propra popolo. Ili, parlamento kaj registaro, sin devontigis jam longe antaŭ la 8a de aprilo doni al la katalunoj la rimedoj por esprimi sin leĝe, pace kaj orde. La devontigo daŭre validas kaj la popolo postulos respekton al la devontigo.

La jena artikolo, tradukita de Ramon Perera el la angla originalo, unue publikigis Col·lectiu Emma kaj legeblas ĉe collectiuemma.cat/1830