Hieraŭ mi iris kinejen por spekti la lastatempe faman dokumentan filmon Searching for Sugar man. La filmo pritraktas la pitoreskan kaj preskaŭ nekredeblan historion de usona muzikisto Sixto Rodríguez (ankaŭ konata kiel Jesús Rodríguez). Loĝanta en urbo Detrojto, Rodriguez eldonis la jardekon 1970 du diskojn ĉe la sondisk-eldonejo Sussex Records, estrita de Clarence Avant (kiu poste prezidis la mondfaman Motown Records). Malgraŭ la grandaj esperoj de la produktistoj, kiuj firme vidis lin kiel la anstataŭiganto de Bob Dylan kaj malgraŭ la bonaj recenzoj far la kritikularo, Rodriguez tute fiaskis: nur ses sondiskoj entute vendiĝis en Usono. Rodriguez do estis senglore forgesita kaj daŭre laboris en la plej subaj tavoloj de la konstru-industrio.

Tamen, paralele kaj tute nesciate de li, liaj diskoj alvenis en Sud-Afrikon —tiam sub la nazia reĝimo apartheid— kie li estis fariĝonta amasidolon inter ĉiuj luktantoj kontraŭ la segregaciisma registaro kaj liaj kantoj verajn revoluciajn himnojn. Eĉ se multaj el liaj sondiskoj diskoniĝis per pirataj kopioj, 500.000 laŭleĝaj (1) kopioj estis venditaj.

Post la fino de la apartismo kaj la malfermiĝo de la novbakita respubliko, du sudafrikaj Rodriguez-ŝatantoj penas por iom pli scii pri la vivo de la mistera muzikisto kiu onidire iam memortiĝis en la scenejon. Nenie tamen troviĝas informoj pri li. Sekvante la spurojn ili malkovras, ke li daŭre vivas, loĝas en Detrojto kaj havas tri filinojn. Ili finfine vizitas la jam 70-jara idolo kiu loĝas en humila loĝdometon tute nesciante lian sukcesegon Sud-Afrikan.

La ĉarma personeco de la maljunulo enpoŝigas la publikon ekde la unua momento. Rodriguez, fremda al famo kaj riĉeco, estis trapasinta malfacilan vivon, laborante en ekstremaj kondiĉoj, penante por bonvarti siajn filinojn.

Tiu ĉi nekredebla —sed tamen reala— historio enhavas ĉiujn ingrediencoj de potencan filman scenaron. Rodríguez, la preskaŭ senhejmulo kiu per sia muziko priskribas kaj denoncas la situacio de la urba proletaro; la voĉo de la senvoĉuloj, kiu malgraŭ la agnoskitan talenton estas ignorita de la granda homamaso. Tamen, Jesús —Jesuo— Rodríguez, kiu ne estas profeto sialande, ricevas agnoskon en fora lando. Fine, post kalvaria vivo, eltenita per stoika rezignacio antaŭ la misfortuno —„li volonte plenumis tian laboron, kia neniun emis fari”, rakontas unu el siajn filinojn— alvenas la redempcion, la Gloro muzika. La historio estas tiel perfekta, ke malfacilas kredi ĉu ĝi realas.

Rodríguez nun turneas ĉirkaŭ la mondo, ludante antaŭ amasa publiko de preskaŭ adorantoj. Ĵurnalisto en (dekstrema) hispana gazeto pripensas la kialon de tia sukceso: „Homoj preferas ĉiam la mavenkulon”, konkludas verdiktece (2). Eble li iel pravas: psikologo eble opinus ke ni identiĝas kun la bonkorulo. Tre eble, kara leganto, vi estas —kiel mi— malvenkulo kiuj sopiras ricevi amon kaj agnoskon.

Tamen tie ne kuŝas la tuta afero, mi suspektas. La potenco de la novbakita mito Rodríguez estas tiu de la Virta Malvenkulo. Kaj estas precize pro liaj virtoj —liaj kristanaj virtoj, mi estas tentata diri— ke la Sorto —ĉu Dio?— finfine rekompencas lin. Ĉar, kiel ni ĉiuj scias, la bonaj agoj nepre estas rekompencataj (se ne dumvive, sendube en la Lasta Juĝo).

Kredeble, ĉiuj amase sukcesintaj fenomenoj —firmaoj, varoj, sociaj movadoj— iel enhavas elementojn apartenantajn al tio, kion Jung nomis nekonscian kolektivon kiuj siaflanke treeble troviĝas en la religiaj metarakontoj. Fakte, ĉu tiaj elementoj ne troviĝas ankaŭ en la historio kaj interna ideo de Esperanto mem?


Notoj

1 La Sud-Afrikaj sondisk-eldonejoj certigas en la dokumentfilmo, ke ili pagis la muzikrajtojn al Sussex Records. Tamen, Clarence Avant, 30 jaroj poste, certigas siavice ne havi eĉ ideon pri la Sud-Afrika sukceso de Rodriguez. Kaj, kompreneble, la muzikisto mem, tute fremda al ĉiuj tiaj movadoj, ricevis neniun gajnon…

2 La konkludo, informas la ĵurnalisto, estas citaĵo el libro de la kantisto Julio Iglesias…