Esperantic Studies Foundation, usona neprofitcela organizo, financas i.a. unu el la plej gravajn Esperanto-projektojn, la Esperanto-instrua retejo Lernu!. Kiam mi malkovras ke movadoj pro esperantaj tiel imponaj venas el Usono, mi sentas mikson inter miro kaj respekto. Respekto, ĉar temas pri nobla ago despli se oni konsideras, ke usonanoj —ĉar anglalingvaruloj— ne estus precize la ĉefaj profitantoj de internaciskala disvastigo de Esperanto kiel interlingvo.

Lernu estas evoluigita far teamo de profesiuloj. Tio signifas
  • ke ili ricevas salajron (mi nescias ĉu sufiĉe granda por ilin vivteni)
  • evoluigo far pluraj profesiistoj ebligas kvalitan servon.

Plejparto de la servoj por kaj el „Esperantujo” suferas pri amatoreco kaj „unuopul-evoluigismo”. Kutime la kreanto estas komputikisto kiu celas kontribui la komunumon hobie, ne celante fari negocon. Rezulte, la servo estas malkvalita ĉar bonkvalitaj produktoj postulas dediĉi sufiĉe da tempon por ilin polurigi. Kiam ne-esperantulo hazarde renkontas unu el tiu servoj, liaj suspektoj pri Esperanto kiel ŝatokupo de pitoreska komunumeto kredeble konfirmiĝas.

Plia nebalasta afero estas, ke Esperanto restas kiel nenecesa lingvo. Tia aserto bezonas klarigon. El socilingvistika vidpunkto, por ke lingvo pluekzistu, lingva komunumo devas senti —kaj sperti— ke sia lingvo estas necesa. Necesa por komunikiĝi, por labori, por vivi ene de specifa socio. Tamen, ĉar Esperantuloj ne konsistigas ordinaran lingvan komunumon, ĉar ilia interlingvo ne estas nepra lingvo sed apuda, tiu kondiĉo ne povas facile plenumiĝi. Escepto estus, ekzemple, la Centra Oficejo de UEA en Roterdam, kie supozeble ĉiuj laboristoj nepre devas scipovi Esperanton por akiri kaj konservi sian laborpostenon.

Tiel, impulsi la kreadon de Esperanto-bazitaj entreprenoj prezentas teorie plurajn avantaĝojn. Unue, tiu permesas al homoj vivteni sin, kiu sendube estas bonegaĵo. Due, tiel Esperanto montriĝas kiel „utila” lingvo —monon ĉiuj respektas— kaj do aldoniĝas plua argumento por lerni ĝin kaj allogi novajn lernantojn. Trie, la lingvo fariĝas iom necesa (en kelkaj laboraj sferoj) do nia komunumo plifortiĝas kaj estabiliĝas certigante ĝian pluvivon (almenaŭ mallong-periode).

Historie, civilizoj interkonatiĝas kaj establigas pacon pere de komercaj rilatoj. Nestrange, la fama lingvo „Sabir” ankaŭ konata kiel „lingua franca” estis uzata precize kiel komerca lingvo far la Mediteraneaj komercistoj. Nuntempe, Usono estas unu el la plej entreprenemaj socioj, do kredeble ni ĉiuj povas lerni ion pri ili.

Tiel staras la demando, ĉu eblas entrepreni —evoluigi komercajn rilatojn per Esperanto— kongrue kun niaj kredoj etikaj pri socia justeco kaj alimondismon?

Rimarko: La supra bildo reprezentas S-ron Monopolo —Milburn Pennybags—. Kompreneble, temas pri amuzaĵo: kiam mi aludas al mono, mi ne celas laŭdi monavidecon aŭ financan spekuladon —kiuj, precize, estas nun tragike detruanta Eŭropunion. Tiuj praktikoj montriĝas kontraŭhomaraj kaj do persekutendaj.