Werner Bormann, doktoro pri ekonomiko kaj unu el la plej gravaj gvidantoj de UEA dum la lastaj jardekoj, forpasis la 16-an de majo en sia hejmurbo Hamburgo. Li naskiĝis en Berlino la 27-an de oktobro 1931. Bormann lernis Esperanton post la dua mondmilito. Li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio 1967-1977 kaj reprezentis ĝin en la Komitato de UEA 1967-1995. Li gvidis la Lokan Kongresan Komitaton de la 59-a UK en Hamburgo en 1974. De 1971 ĝis 1980 li estis estrarano de UEA; 1974-1977 kiel vicprezidanto kaj 1977-1980 kiel ĝenerala sekretario. De 1992 ĝis 1995 li membris en la Financa Komisiono de UEA. En 1993 Werner Bormann fariĝis Honora Membro de UEA.

Bormann estis membro de la Akademio de Esperanto 1976-2007 kaj en la periodo 1995-1998 ĝia prezidanto. Li estis ankaŭ orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino. Dum longa tempo li gvidis Germanan Esperanto-Instituton kaj instruis Esperanton en la Universitato de Hamburgo. De 2000 ĝis 2005 li estis prezidanto de FAME-fondaĵo. Dum jardekoj li aktivis ankaŭ en Hamburga Esperanto-Societo, kiu elektis lin sia honora membro en 2004.

Bormann estis aktiva preleganto kaj aŭtoro. Inter liaj verkoj pri lingvaj, lingvopolitikaj kaj movadaj temoj elstaras la prelegaro Bona ŝanco (1971) kaj Die Hamburger Interlinguistik-Vorlesung ("La Hamburga interlingvistika prelego", 1995). Kun Helmar Frank li publikigis Por plurlingveco de Eŭropo (1994). Kiel ekonomikisto li verkis i.a. Mondkomerco kaj lingvo (1993). Registraĵoj de liaj prelegoj en Hamburga Esperanto-Societo, Mia Esperanto-vivo kaj Zamenhof – pola humanisto, aperis kompaktdiske en 2004.

Por Werner Bormann Esperanto estis ankaŭ familia afero. Lia patro Artur Bormann estis konata interlingvisto kaj ankaŭ Honora Membro de UEA. Lia edzino Elsbeth Bormann, kiu mortis en 1996, estis elstara movadano, i.a. kiel prezidanto de Germana Esperanto-Asocio; ankaŭ iliaj du gefiloj fariĝis esperantistoj kaj aktivis en la junulara movado.