Ŝi vestis sin en ruĝa ĵerzo kaj nigra pantalono. Nudaj piedoj pendas de la fotelo.
"-Estas malvarme"-ŝi diris mallaŭte .Ĉu vi povas bruligi fajron en la kameno? Mi petas vin,Nikola....Bruligu la fajron !"-kaj aldone pli laŭte diris
:"Se vi deziras ,plenigu ĉi tiujn glasojn per vino.Mi volas trinki je lia .. nomo. Estas iom da biskvitoj en la ŝranko.Servu vin"-dirite ŝi revagadis en sian miraklan mondon.
Romanco,vojo de la helaj steloj.Vi kaj mi en la cirklo de tempo.Mia karulo ,ĉu vi rememoras:? Estis la deka horo vespere. Telefono sonoriĝas longe kaj persiste."Kiu povus esti tio ,en ĉi malfrua horo?"-ekpensis mi kaj laŭte diris:"Jes"
"-Se iu estas enamiĝinta en vi ,estus malfacile trovi vin !"
Jes, mi rekonis vian voĉon ,certe ,ĉar:
"Via voĉo
dolĉa karesado,
vokas jarcentojn
vekas malviglajn pasion,
anime dancas...".
Via voĉo profunde kaptis mian koron.Estas ĝi ĝuema,erotika,impresiga kaj via rideto ĝuste knabeca iel hontema sed distra.En viaj okuloj mi vidis noblecon,bonkorecon,vi bonulo,kara..Tiam vi,amiko mia, kiel la julia fajro ekbrulis mian koron, kaj en mia koro espero vekiĝis.Nenion vi diris promesante. Niaj okuloj diris ĉion. Ni estis plenaj de pasio kaj ridegoj . Aero estis tro varmega pro somerardaĵo kaj pro tio varmo gluiĝis je miaj okuloj.
Oni diras, ke enamiĝintaj estas blinduloj portantaj rozajn okulvitrojn kaj kvazaŭ elfoj vagadas tra stratoj,ŝvebinte per amflugiloj ,netuŝante la teron. Jes, tia estis nia unua kiso,ĉu ne?.... Mi kiel altano aŭ palafito nek sur la tero nek sur la ĉielo.Via amo, miaj versoj. Vi en ĉiuj miaj poemoj elkresis el doloro,el deziro ,kaj kiel fenikso el polvo elkreskis denove kaj portas novajn vestaĵojn gvidante min en la mondo de fabeloj.
"Vi estas poemo, kvieta ,senfina rivero.Via stelo mia animo,via mano sur mia korpeto.Vi estas neelĉerpebla fonto ,mia koro via amo.Vi estas ardaĵo sur miaj lipoj,la falko je miaj okuloj,kaj infano en miaj manoj. Vi estas tajdo kaj marrefluo de miaj altiĝaj pasioj, korala rifo de vivo teksita.Sed via animo kiel danĝera perla konko mian animon malsanigis .En miaj okuloj larmoj dormas,sur miaj lipoj via nomo restanta kiel ĉenero de destino nia!"
Oni diras:Li estas tro ambicia,bonega organizanto ,bonfaremulo,rapidpensanta ,ŝercema ,iomete kantema. Lia strangeco estas lia manko . .Oni diras ke....
.
"Saŝka "-mi skuadis ŝin kvazaŭ mi volus forŝiri ĉiuj
n nevideblajn fadenojn elpelantaj ŝin kaj puŝantaj ŝin en nekonato ,en ŝia mondo de fabeloj.
"Saŝka ,la pluvo haltis...Vi tre ŝatas promeni post la pluvo.....hezitante mi proponis.-Nu , surmetu viajn ŝuojn. -mi petis ŝin.
-"Bone ,Nikola.Ne ĉikanu min pro mia vagado ,vi scias mi parolas tiel kun li. . .Post kurta paŭzo ŝi diris:" Vi scias kiel estas kiam rememoroj alvenas. ...Tuj mi surmetu miajn ŝuojn . Jen ,rigardu min .Mi iras preni mian pluvmantelon el la ŝranko. -"diris ŝi gaje.
Mi turniĝis por preni la cigaredon surtable.Enpoŝiginte la cigaredskatolon mi ekaŭdis teruran eksplodbruon. ....Krakado kaj konata voĉo.
"Saŝka,-mi ekkriegis dum stulte rigardis la ruinon antaŭ mi.
Surstrate mi aŭdis emberasajn alarmajn voĉojn.
"-Ili trafis butikon kaj restoracion en nia strato. ....Ili trafis tiun flavan domon kun balkono plena de floroj" .....ili ...
Mi ankaŭ aŭdis infanaj ekkrioj . Mi ne scias kiom longe mi staris tie , nur kviete rigardis , nekapabla ion fari.
Tiam mian atenton altiris ia frapeto ĉe fenestro de la kuirejo. Blanka kolombino kun malsekaj flugiloj staris malantaŭ la vitro. Ĝiaj okuloj,ŝajnis al mi ,rigardis rekte al la miaj. Momente mia koro preskaŭ haltis....Ekstere ,aŭroro orumita brilis dum suno altiĝis malrapide.La Blanka kolombino ekflugis supren, alten ,alte al ĉielo.
Matene,ĉiuj radiostacioj anoncis:
Malamiko, la aviadiloj de Nato -aliacoj atakadis Beogradon.Tri personoj mortigitaj. Granda domaĝo,multaj detruitaj objktoj .Ankoraŭ foje "collateral -flanka domaĝo!"-Ĉiuj civiloj -viktimoj de NATO bombado.
La Blanka kolombino malaperis je horizonto.
FINO
Verkis Miric Jadranka ,en Zajeĉar,la 2an de Majo 1999