| August 2010 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | 31 | ||||||
Lepenski Vir
Prahistoria kolonio Lepenski Vir troviĝas ĉirkaŭ 15 km laŭ riversupro ĉe Donji Milanovac,en hodiaŭa municipo de la urbo Majdanpek.Surbaze de disvolviĝantaj homa kultura nivelo ,oni konstatis ke la kolonio de Lepenski Vir havas 3 stratumojn ek kiuj la unua kaj la dua estas tre interesaj ,ĉar ili prezentas novanaperon en prahistorio de sudorienta Eŭropo.
Oni malkovris loke 148 domfundamentojn. Ili estis trapezformaj ,en kiuj estis malkovritaj multnombraj ŝtonskulpturoj kaj ilaro. Oni devis transportigi la tuton je pli alta nivelo de la riverbordo pro konstruado de hidrosistemo Đerdap1.
Rudna Glava
Prahistoria minfosejo troviĝanta sur la restaĵoj de malplenigitaj kanaloj de mineadrato de magnetito kaj halkopirito Ĝi estis iama ege eluzita minejo ,precipe dum neolito ,en la unua duono de la 4-a miljaro de malnova erao.Ĝi havas grandan valoron por eltrovaĵo:serio de plej oldaj minea ilaro elfarita el ŝtono kaj oksoj. La minfosejo estis ekspluatita en la 4-a jarcento de nova erao,en antika periodo ,kaj fine la moderna ekspluatado okazis dum la 1-a jarcento kaj duono.
Trajana tabulo
Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 3km laŭ riversupro de la vilaĝo Tekija,ĉe Donja Klisura krutvalo super la vojo kie ĝi estis elcizita en ŝtonon.Ĝi apartenas al la fino de la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento.
Kiel ĝi aspektas? Supre de la tabulo troviĝas antaŭtegmenteto ornamita per rozetoj kaj per aglo kies flugiloj estis etendiĝantaj. El iamaj 6 vicoj da surskriboj restis nur 4. Oni povas konkludi ke Imperatoro Trajan konstruadis ponton trans Danubon. Okaze de konstruado de hidroelektrano Đerdap1 ĝi estis eltranĉita vertikale kaj transportita al pli alta riverborda nivelo. La tabulo aspektis ansate.
Trajana ponto
Kostol Pontes troviĝas ĉe la vilaĝo Kostol,5km malsupre laŭrivero Danubo.La ponton konstruis trajana masonisto Apolodor el Damasko en la 103 a ĝis la 105 a jarcento de la noverao. La longeco de la ponto estis 1.133metroj kun alirebla riverborda parto farita el masonistaj kolonoj kaj arkoj. La konstruaĵo estis farita el ligno.Kostol Pontes estas 120 foje 112 metrojn.Ĝi estis farita laŭ la klasikaj skizoj de romiaj soldatkampadejoj kaj parte de la romiaj defendsistemoj nomataj Limes. La ponto postvivis ĝis la 4.-a jarcento,kaj de la 10 -a ĝis la 15 -a jarcento en ĝia ĉirkaŭaĵo disvolviĝis la mezepoka kolonio.
Ankaŭ valora eltrovejo estas Diana ĉe Karataš apud la urbo Kladovo.
Send a message
Search for a member