La serba monero estis menciita unuafoje ,en la dokumentoj el la tempo de reĝo Stefan Prvovenĉani-la una kronita,komence de la 13a jarcento.Dum ĝia historio ĝi ŝanĝis ĝian valoron.
Tiel ,plej valora monero estis fine de la 19-a jarcento.Tiamaj 10 serbaj dinaroj valoris tiel ke oni povis aĉeti 4parojn da bovoj kaj hodiaŭa valoro de la sama kvanto estas aĉetado de 250 gramojn da viando.
Ĉiu monero estis simbolo ne nur de sia tempo sed ankaŭ de la societo,t.e.sociologia aspekto.
1.
La bankbileto de 1000 dinaroj el 1955 kun la presita vizaĝo de zeniĉano ,muldisto Arif Heraliĉ ,.Li estis simbolo de socialismo.
2.
La bankbileto de 10.000 el 1963 ,sur kies monero troviĝis la bildeto de la enirejo de UN en NovJorko.
Ĝi estis populara kiel``crvendaĉ`` aŭ ``konj``.La atestantoj diras ke per tiu bankbileto ,tiutempe ,oni povis aĉeti 3`` longplejke``-ojn en Londono.

3.
La bankbileto el 5000 dinaroj el 1985,estis unika. Sur la bankbileto troviĝis la vizaĝo de Tito/Josip Broz/.Ĝi estis eldonita 5 jarojn post la morto de Tito. Tial oni populare
alnomis ĝin``mrtvakom``/``mortinto``.Ĝi estis la unua bankbileto kun akvosigno.
4.
La bankbileto de 20 000 el 1987 havs presitan vizaĝon de Alija Sirotanoviĉ.Li estis heroo de socialisma laboro kiu en Julio faris la mondan sukceson en la kampo de elfosado de karbo..,ĝistiam la unuan lokon tenis Aleksej Stahanov el Ruslando.

5.La bankbileto de 100 00 dinaroj el 1989 kun la vizaĝo de fraŭlino estis populara inter popolo .Ĝin oni alnomis ``ĉrvena``flanke de rumanoj kiuj alportis varojn el sia lando en jugoslavio por vendi ilin sur ,tiutempe allogaj ``buvljakoj``/bazaroj sub malfermita ĉielo ene au aparte de ofica marketo ./

6. La bankobileto de 1 nova dinaro valoris kiel 1 germana marko .Ĝin eldonis la serbiana guvernero de la Popola Banko Dragoslav Avramoviĉ.Ĝi estis konata kiel sukcesa ĉar per ĝi oni ĉesis ŝveligitan inflacion .

7.La bankbileto de 500 000.000.000 kiu vizaĝo de la konata serba poeto kaj verkisto Jovan Jovanoviĉ Zmaj ,estis eldonita 1993.Ĝi estis malglora simbolo de la ŝveliginta inflacio dum 90. aj jaroj.Ĝi valoris 20 germanaj markoj!.

8.La bankbileto de 1.ooo dinaroj kun vizaĝo de Đorđe -Ĝorĝe Vajfert estis la plej populara kaj uzita bankbileto el aktuala serio de la serbaj moneroj .En popolo ĝi estis nomita ``hiljadarka``

Elprenita raportaĵo el la serba gazeto ``BLIC``- 2013 Beogrado
Esperantigita de JMiriĉ