Hodiaŭa tago estas dediĉita al Monda tago de LIBRO.
Tial mi elektis dekon da serbaj proverboj por vi ,elektitaj el la libreto eldonita en Beogrado 2011``La serbaj popolaj proverboj``.

Kio pravas ankaŭ al Dio plaĉas.
Ju pli da forto des pli da malbono.
Ju pli ofte oni diskutas des pli bone oni konsentos.
Malplenkapuloj per vento nutriĝas.
Flustro domon perdas.
Kies panon oni manĝas ties kanton oni kantu.
Kies forto ties justo.
Kies ŝafoj ties monto!
Frunto ,okuloj kaj rigardo ofte mensogas,la parolo pli ofte.
Gardu vin de sileta akvo kaj de hundo ne bojanta.
Oni ne povas manplate sunon kaŝi.
La plej karaj gastoj tri tagojn sufiĉas.
Ne estas saĝo en aĝo sed en la kapo.
Estas facile la frenezulon trompi.
Mensogo estas la patrino de trompo.
Estas pli bone esti vundita ol morta.
Riĉeco ŝanĝas homon ,malofte al ilia plibonigo.
Estas pli bone esti malgranda mastro ol servisto.
Batita homo tre bone scias kiom doloras kaj almozulo kiel almozi !