Anstataŭ preĝo La plej sankta semajno-Printempa ekvinokso-prolecna ravnodnevica
Ni ne estis demanditaj
elekti lokon kaj tempon
kie kaj kiam ni estu naskitaj .
Ni ne havis eblecon
de burĝono kreski ,bonodori
kaj distre postvivi .
Ni ne estis demanditaj
ĉu ni deziras militojn,
kaj sangajn svatojn.
Ni ne estis demanditaj
dekie ni alvenis,
kial ni ŝatas Rok,
kaj pop-muzikon,
pentri verdajn valojn,
kaj en okuloj
la sunbrilon havi.
Ĉiutage onidiras
-La tutmondo estas via!-
La vero estas tia-
ni deziris multe da amo,
esperon kaj la mondan savon.
Anstataŭ milito kaj malamo!
Tial mi petas vin
ekbrulu kandelon
por ni por nia fin`! Nova Pregxejo

Verkinte ĉi tiun poemon 1998,mi gxin dediĉis al generacio da junuloj kiuj anstataŭ pace soldate servi al patrujo, fariĝis militistoj .Ankaŭ ĝi estis dediĉita al ĉiuj beboj, infanaro, al ĉiuj handikapuloj, al ĉiuj gepatroj, geavoj,geonkloj, al ĉiuj viktimoj de ĉiuj militoj okazintaj en la eksa Jugoslavio, nia iama komuna lando,patrujo.