jadranka miric Published on September 9th, 2010
by jadranka miric

jadranka miric's blog

Browse posts
Serba urbokanto kaj popolkanto
Posted on September 15th, 2010
Fw: YouTube - Тамо далэко 2
Posted on September 13rd, 2010
Fw: НегоÑ,ин
Posted on September 13rd, 2010
Muzikaj tagoj de Stevan Mokranjac
Posted on September 13rd, 2010
2 comments (latest 20 months ago)
Du semajnoj de eŭropa heredaĵo
2 comments (latest 20 months ago)
Tradiciaj Foiroj
Posted on September 7th, 2010
2 comments (latest 20 months ago)
La 4an de Septembro
Posted on September 4th, 2010
4 comments (latest 20 months ago)
DIana Karataŝ
Posted on August 30th, 2010
4 comments (latest 20 months ago)
Prahistoriaj kolonioj en la orienta parto de Serbio
Posted on August 27th, 2010
4 comments (latest 20 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 308 times

Du semajnoj de eŭropa heredaĵo

Thursday September 9th, 2010 at 05:37PM

Kadre de du semajnoj de eŭropa heredaĵo en la orienta parto de Serbio , mi jam informis vin pri la fama Felix Romuliano troviĝanta nur 10 km de Zaječar urbo , en la ĉirkaŭaĵo de Gamzigrad banloko .Dimanĉon oni proklamos la finitan semajnon dediĉita al Felix Romuliano per solena manifestacio okazonta en zaječara teatro "Zoran Radmilović". Tio signifas ke la dua semajno de eŭropa heredaĵo okazonta en Negotin urbo (la ĉefa urbo de samnona Negotina regiono) ekos.

Ankaŭ mi jam prezentis kio estas nia komuna heredaĵo apartenanta laŭnature al negotina regiono:laŭlonge de Danubo troviĝas la fortikaĵon Diana, kaj ĉe Kladovo la plej olda kolonio el neolito. Krome en Negotino okazos tradicie, la 45an muzikfestivalo t.e. prezentado kaj konkurado de muzikaj ĥorusoj el la tuta Serbio.La semajno nomiĝas " Muzički Mokranjčevi dani" "Muzikaj tagoj de Mokranjac".Al ili estos dediĉita la tuta semajno. Tre alloga muzika festivalo! Mi bonvenigas vin al Negotino urbo!

Sabaton vespere niaj urbanoj festos ĉe Popova Plažo Popova plaĝo plej ŝatata loko por festi sub malfermita ĉielo . Oni festos 117 jarojn de ekesto de zajeĉara bierfabriko! Multaj venos je la sesa vespere kaj ĝuos en riĉa kultura programo .Venos ankaŭ popularaj folkinterpretistoj kaj aliaj ŝatataj muzikistoj. La organizantoj promesas frenezan kaj amuzan nokton. Ĝuste en la mezonokto la vizitontojn gajigos piroteknikaĵo.! Ankaŭ, tie estos la venkintoj el Guĉa , la plej bona Trumpetista orkestro de Dejan Petrović. Biero estos ofertata promociie de zaječarbierfabriko kaj rostitajn bovojn oni gustumos laŭplaĉe. Aliajn farendaĵojn estos vendataj kiel kutime , oni aĉetu laŭ pagebleco!

Ankoraŭ unu interesa , eble alloga renkontiĝo de Kolekciantoj okazonta la 11an de Septembro. En 2001 okazis la unua renkontiĝo de serbiaj kolekciantoj en la etnodomo de la organizanta grupeto. En la korto de la domo de s'ro Boban Valoviĉ troviĝas malnova fontano-memoraĵo ( iam starigita kaj dediĉita al ribelantoj ) ankaŭ "kupolo " de iama hotelo"Zadruga"estis savita flanke de la kolekcianto .Li muntis ĝin kaj nun, kune kun la malnova fontano ,ili estas troviĝantaj en la korto de sia etnodomo( kiu ankaŭ iam estis fama, ĉar ĝi fakte, estis tranoktejo de la serba fama ŝtatisto kaj politikisto Nikola Pašić).En la korto ankaŭ troviĝas ĉeriza kanono,ĉevala ĉaro "Čeza"(kariolo durada) kaj multo de kampara ilaro.Estas interesa rakonto pri la olda horloĝo trovinta en Germanio , kantanta nunan serban ŝtatan himnon "Bože pravde". Je la sabata renkontiĝo de kolekciantoj oni povas ŝanĝi aŭ aĉetila valorajn aĵojn laŭ plaĉo kaj intereso!


Pasintjare ,dumgajaj Tagoj de Mikranjac famiĝis etna grupo el Negotin. Ili kantas en Vlaha lingvo "Nadojna" se vi interesiĝas klaku je htt www.youtube.com/watch

translate into English

2 Comments / add your comment?

Bojana
Bojanapro says:
Neniam mi vizitis Zajeĉar. Bedaŭrinde. Aparte mi bedaŭras ĉar mi ne planas viziti ĝin dum "Mokranjĉevi dani"(La tagoj de Mokranjac).
20 months ago
jadranka miric
jadranka miric says:
Ne estu malgaja ,mi intencas pli detale informi vin kiam la muzikfestivalo komencu,verŝajne de 11 a de Septembro .
20 months ago
jadranka miric edited this comment 20 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...