jadranka miric Published on August 27th, 2010
by jadranka miric

jadranka miric's blog

Browse posts
Du semajnoj de eŭropa heredaĵo
Posted on September 9th, 2010
2 comments (latest 17 months ago)
Tradiciaj Foiroj
Posted on September 7th, 2010
2 comments (latest 17 months ago)
La 4an de Septembro
Posted on September 4th, 2010
4 comments (latest 17 months ago)
DIana Karataŝ
Posted on August 30th, 2010
4 comments (latest 17 months ago)
Prahistoriaj kolonioj en la orienta parto de Serbio
4 comments (latest 17 months ago)
Felix Romuliano
Posted on August 21st, 2010
4 comments (latest 17 months ago)
MUZIKA FESTIVALO de TRUMPETISTOJ EN GUČA-GUCXA
Posted on August 17th, 2010
Tago de Junularo
Posted on August 13rd, 2010
2 comments (latest 18 months ago)
OPTIMISTO
Posted on August 6th, 2010

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 318 times

Prahistoriaj kolonioj en la orienta parto de Serbio

Friday August 27th, 2010 at 12:04AM

Lepenski Vir

Prahistoria kolonio Lepenski Vir troviĝas ĉirkaŭ 15 km laŭ riversupro ĉe Donji Milanovac,en hodiaŭa municipo de la urbo Majdanpek.Surbaze de disvolviĝantaj homa kultura nivelo ,oni konstatis ke la kolonio de Lepenski Vir havas 3 stratumojn ek kiuj la unua kaj la dua estas tre interesaj ,ĉar ili prezentas novanaperon en prahistorio de sudorienta Eŭropo.

Oni malkovris loke 148 domfundamentojn. Ili estis trapezformaj ,en kiuj estis malkovritaj multnombraj ŝtonskulpturoj kaj ilaro. Oni devis transportigi la tuton je pli alta nivelo de la riverbordo pro konstruado de hidrosistemo Đerdap1.

Rudna Glava

Prahistoria minfosejo troviĝanta sur la restaĵoj de malplenigitaj kanaloj de mineadrato de magnetito kaj halkopirito Ĝi estis iama ege eluzita minejo ,precipe dum neolito ,en la unua duono de la 4-a miljaro de malnova erao.Ĝi havas grandan valoron por eltrovaĵo:serio de plej oldaj minea ilaro elfarita el ŝtono kaj oksoj. La minfosejo estis ekspluatita en la 4-a jarcento de nova erao,en antika periodo ,kaj fine la moderna ekspluatado okazis dum la 1-a jarcento kaj duono.

Trajana tabulo

Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 3km laŭ riversupro de la vilaĝo Tekija,ĉe Donja Klisura krutvalo super la vojo kie ĝi estis elcizita en ŝtonon.Ĝi apartenas al la fino de la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento.

Kiel ĝi aspektas? Supre de la tabulo troviĝas antaŭtegmenteto ornamita per rozetoj kaj per aglo kies flugiloj estis etendiĝantaj. El iamaj 6 vicoj da surskriboj restis nur 4. Oni povas konkludi ke Imperatoro Trajan konstruadis ponton trans Danubon. Okaze de konstruado de hidroelektrano Đerdap1 ĝi estis eltranĉita vertikale kaj transportita al pli alta riverborda nivelo. La tabulo aspektis ansate.

Trajana ponto

Kostol Pontes troviĝas ĉe la vilaĝo Kostol,5km malsupre laŭrivero Danubo.La ponton konstruis trajana masonisto Apolodor el Damasko en la 103 a ĝis la 105 a jarcento de la noverao. La longeco de la ponto estis 1.133metroj kun alirebla riverborda parto farita el masonistaj kolonoj kaj arkoj. La konstruaĵo estis farita el ligno.Kostol Pontes estas 120 foje 112 metrojn.Ĝi estis farita laŭ la klasikaj skizoj de romiaj soldatkampadejoj kaj parte de la romiaj defendsistemoj nomataj Limes. La ponto postvivis ĝis la 4.-a jarcento,kaj de la 10 -a ĝis la 15 -a jarcento en ĝia ĉirkaŭaĵo disvolviĝis la mezepoka kolonio.

Ankaŭ valora eltrovejo estas Diana ĉe Karataš apud la urbo Kladovo.

4 Comments / add your comment?

jadranka miric
jadranka miric says:
Kara Bojana ,vi ĉiam kuraĝigas min . Mi verkis la artikolon kaj poste perdis ĝin ,kaj mi obstine faris novan ,sed ĉ ifoje sen fotaĵo . Dankegon al vi elkore! KISO!
17 months ago
Bojana
Bojanapro replies:
Ni kelkaj agas kiel teamo. Bonvenon je nia teamo (Dimitrije aŭ Diso, Sulko, Milica Lopicic kaj vi kaj mi). -:))
17 months ago
jadranka miric
jadranka miric says:
Dankon ,mi akceptas la proponon! Mi ne ŝatas solecon !Kaj tre plaĉas al mi aparteni al teamo!
17 months ago
jadranka miric edited this comment 17 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...