Petőfi: Vanigita plano Tradukita de J Fuchs ĉ, 1910

Vojaĝinte al la hejmo

Mi pripensis ĉiam:

Kiel mi salutos karan

Patrineton mian ?



Kion belan diros al ŝi,

Se mi hejmen venos,

Kiam brakoj min lulintaj

Varme ĉirkaŭprenos.



Mi elpensis mil ideojn

Diri al patrino,

Dum la horoj malrapide

pasis al la fino.



Fine, kiam mi ŝin vidis

En la patra domo:

Mi ŝin kisis - senparole,

Kiel muta homo.



Petőfi: Vaniĝinta plano Tradukita de Kálmán Kalocsay ĉ. 1925,

Dum tuta vojo al la hejm'

Mi planis en medit' .

kiel saluti panjon en

momento de l' revid' .



Kion plej belan diri do

por la unua foj' ,

se l' brakojn, kiu lulis min,

stendos ŝi kun ĝoj' ?



Tra mia kapo kuris jam

da belaj pensoj mil,

dum stari ŝajnis tempo, sed

rapidis veturil' .



Enpaŝis mi, alflugis kaj

brakojn etendis ŝi:

surlipe, kiel arbe frukt' ,

senvorte pendis mi.



Petőfi: Intenco iĝinta fumo Tradukita de D-ro Miklos Fehér

Dum tuta hejmenveturad'

Okupis penso min

Pri alparolaj vortoj post

Temp' longa al patrin' .



Plej bele kiel sonu la

Unua kara dir' ,

Se ŝi etendos brakojn, min

lulintajn en lulil' ?



Belegaj pensoj en la mens'

Inundis, kiel mar'

Sed kvazaŭ haltus eĉ la temp'

Sur la kuranta ĉar' .



Aperis mi en la ĉambret' ...

Alflugis ŝi kun ard' ....

Kaj mute ... tenis lipin lip' ...

Samkiel frukton arb' .