Ludoviko estas detektivo kiu loĝas en Belejo.

Sinjorino Donaldo ĵus telefonis al li por plendi, ke iu ŝtelis ŝian Esperanto-T-ĉemizon. Ludoviko vizitas Sinjorinon Donaldon. Kiam vi lastfoje vidis vian T-ĉemizon, demandas Ludoviko. Ĉi-matene mi lavis ĝin kaj metis ĝin en la ĝardenon por ke ĝi sekiĝu. Kiam ĉi-posttagmeze mi volis repreni ĝin, ĝi ne plu estis tie.

Ludoviko decidas viziti la najbarojn por demandi ĉu ili vidis iun eniri la ĝardenon de Sinjorino Donaldo. Dekstre loĝas viro kiu nomiĝas Frederiko. Saluton, Frederiko, ĉu vi vidis hodiaŭ iun eniri la ĝardenon de Sinjorino Donaldo? Jes, mi vidis la leterportiston eniri la ĝardenon. Mi pensis, ke eble li lasis fali leteron kaj ke la vento blovis ĝin en la ĝardenon, sed mi ne precize vidis.
Ludoviko skribas en notlibro. Frederiko vidis la leterportiston.

Poste Ludoviko vizitas la maldekstran najbaron. Lia hundo bojas, kiam li alvenas. Tiu najbaro nomiĝas Andreo. Ĉu vi vidis iun eniri la ĝardenon? Jes, la filon de Frederiko, mi vidis. Li ludis kun pilko kaj la pilko falis en la ĝardenon de Sinjorino Donaldo.
Ludoviko skribas en notlibro, la filo de Frederiko vidis Andreo.

Nun estas jam malfrue. Ludoviko revenas hejmen, vespermanĝas, sendas retmesaĝon al kelkaj amikoj kaj enlitiĝas.

La postan tagon li ree rigardas sian notlibron. Do kiuj estas la suspektitoj? Eble la leterportisto kaj Andreo. Ho ve, kio okazis? Mi nun ne memoras, ĉu Andreo vidis la filon de Frederiko aŭ ĉu la filo de Frederiko vidis Andreon? Mi forgesis meti la akuzativon kaj nun mi ne plu memoras kiu vidis kiun. Ĉu Andreo devas esti konsiderata kiel suspektito aŭ la filo de Frederiko? Ĉar mi ne plu memoras mi konsideros ĉiujn tri suspektitoj.

Kiel decidi nun kiu estas la ŝtelisto? Supozeble mi devos reiri al la domo de Sinjorino Donaldo kaj atendi ĝis kiam la leterportisto alvenas por povi pridemandi lin. Li tion faras kaj post iom da tempo li vidas la hundon de Andreo. Ŝajne li ludas per tuko, sed ĉu vere estas tuko? Mi povas vidi verdan stelon. Ĝi ne estas tuko, ĝi estas la T-ĉemizo de sinjorino Donaldo.

Nek Andreo, nek la leterportisto, nek la filo de Frederiko kulpas. La hundo prenis la ĉemizon por ludi per ĝi!