Lilli Giloteaux, 6 jara en 1930 en Berlino kun esperantistoj

Esperanto en mia vivo

verkita de Lilli Giloteaux, oktobro 2011

Esperanto ludis gravan rolon en mia vivo. Mi dankas mian naskiĝon al la konatiĝo de miaj gepatroj en Esperanto-kurso. Dum mia infaneco ili ofte parolis esperantlingve al mi.

Estante 3-jara, mi jam konis multajn vortojn de la ĉiutaga vivo. Kiam mi scipovis legi, mia patro donis al mi ilustritan libreton el la serio "Universala Esperantistigilo" de Dr Benson. La tuta familio parolis unu tagon en la semajno nur Esperanton.

Mi memoras, ke miaj gepatroj kunprenis min al provleciono de Andreo Cseh en Berlino en 1935. Ĉeestis grandega nombro da personoj.

Kiam Hitler malpermesis Esperanto-asociojn, ni ĉesis paroli la lingvon. Post la milito, miaj gepatroj ree okupiĝis pri Esperanto kaj aliĝis al Esperanto-klubo en Berlino. Kiam mi aŭdis, ke Esperanto-junulartendaro okazos en Garmisch-Partenkirchen (okcidenta Germanio), somero 1948 mi ŝatis partopreni. Necesis iom perfektiĝi en mia lingvoscio. Miaj gepatroj povis instrui min, sed mi kaj mia fratino Margret preferis ĉeesti kurson gvidita de E. Dahlman. Ĉar ni loĝis en tiama GDR, mi devis peti pasporton por okcidenta Germanio. Mi estis feliĉa ricevi ĝin kaj pasigis belajn tagojn en la tendaro. Mi konsciis, ke estas plezuro diskuti kun alilandaj gejunuloj en Esperanto. Mi ĝojis ankaŭ pri la abunda manĝo, ĉar ĉe ni nutraĵoj estis ankoraŭ per kuponoj. Kun emocio mi revidis iaman kolegon, kiu vizitis min dum du horoj en la tendaro.

En Berlino estis nun (ek de 1948?) Esperanto-junulargrupo. Miaj fratinoj kaj mi regule ĝin partoprenis, kaj pasigis tie tre agrablajn horojn. En 1949 mi denove ŝatis ĉeesti la germanan Junularkongreson. (Goettingen, okcidenta Germanio). Pro la Blokado trajnoj ne funkciis de orienta Germanio al okcidenta. Sed ĉar mi intertempe trovis laboron en Berlino ĉe la francaj okupantoj, mia ĉefo ebligis al mi flugi per franca aviadilo. Estis mia unua flugo, tre impresa sperto. Post la Esperanto-renkontiĝo, mi pasigis 2 belajn tagojn ĉe Udo (esperantisto) antaŭ ol reflugi al Berlino.

En 1949 partoprenis la junulargrupon unue Pierre, kaj vintre Lucien, ambaŭ dum ilia deviga soldatiĝo en Berlino. Lucien kaj mi revidis nin dum la UK en Parizo (1950). Estis feliĉaj, tamen lacigaj tagoj. Oni diris, ke mi dormis dum vespera prelego de Lapenna.

En la sekvontaj jaroj Lucien kaj mi ĉeestis la junularkongresojn en Nederlando, Danio kaj Aŭstrio. En majo 1954 ni geedziĝis. Do, ankaŭ en tiu decido Esperanto ludis gravan rolon. Ĝis tiam Lucien kaj mi interparolis nur en Esperanto. Sed nun, loĝante en Francio, mi devis perfektiĝi en la franca lingvo. Per la loka Esperanto-klubo ni konatiĝis kun interesaj homoj, kiujn ni, sen Esperanto verŝajne ne kontaktus. Lucien instruis Esperanton en Roubaix kaj Tourcoing dum pluraj jaroj. Tamen, verajn amikajn rilatojn ni ne havis kun la klubanoj aŭ lernantoj. Nur multe pli poste ni amikiĝis kun du Esperanto-paroj (ge-Alberto, Belgio kaj ge-Weber, Nederlando). La reciprokajn vizitojn ni tre ŝatis. Post multaj jaroj - bedaŭrinde- ni perdis kontakton.

Preskaŭ ĉiujare Lucien kaj mi veturis, krom al familianoj, al Esperanto-kongresoj, staĝoj aŭ ferisemajnoj. Ni estis konvinkitaj ke Esperanto povas solvi la lingvoproblemon kaj ni ŝatis vidi aliajn landojn kaj kompreni, kiel la enloĝantoj vivas. Estis ankaŭ plezuro revidi konatojn.

El la longa listo de Esperanto-renkontiĝoj, mi mencios nur parton. Dum la franca kongreso en Arras (1955) mi dancis kun I. Lapenna. En la UK en Mainz (1958), ni konatiĝis kun J.Uspienski de la pola Radio. Postan jaron, dum la UK en Varsovio, J.U. gvidis nin tra la rekonstruita urbocentro. Dum la reveturado mi havis okazon babili kun R.Schwartz kaj edzino. En 1959 ni gastigis en nia hejmo japanon (E.Ito) kaj anglon (Osborne). Kun ambaŭ ni pasigis tre interesajn tagojn.

En somero 1960 naskiĝis nia filino. Kun ŝi ni parolis germane kaj france, sed Nicole ofte aŭdis Esperanton. En 1963 vizitis nin ge-Fighiera kaj itala kaj ĉeĥa esperantistoj. Ĉar mi gajnis en konkurso de "Kulturaj Kajeroj”, senpagan restadon en la kastelo Gresillon, Lucien, Nicole kaj mi ĉeestis tie kursojn en 1966, 1967 kaj 1969 (Babin) . Ni tre ŝatis la amikan atmosferon. En la parko estis motivoj por pentri: belaj arboj kaj lageto, en kiu ni ankaŭ naĝis. Interalie, mi desegnis la kovrilpaĝon por la libreto "Naskiĝo de Esperanto-domo”. En februaro 1970 ni ĝuis la viziton de japanino. Kimie U. klarigis al Nicole la kalkuladon per Sorobano. Post la SAT-Kongreso en Aŭgsburgo (1970) nia familio feriis en Aŭstrio. En la sekvantaj jaroj ni ofte elektis tiun belan landon kiel ferilokon, plurfoje survoje al Esperanto-renkontiĝoj. Tre belajn memorojn mi konservas pri la postkongresa vojaĝo tra suda Anglio. (Exeter, Stonehenge) post la UK en Londono (1971). Partoprenis ankaŭ miaj gepatroj.

En 1974 Lucien gajnis rondvojaĝon tra Pollando, en konkurso de la Pola Radio. En la sama jaro ni konatiĝis kun la kursejo en Helsingor. Tie ni pasigis tre interesajn tagojn. Nicole kaj miaj gepatroj ankaŭ partoprenis. Pri la kongreso en Hastings apud la maro, mi konservas ĉarmajn memorojn (1977). Post la franca kongreso en Lille (1979) mia familio kun mia patrino vizitis la UK en Lucerne. Mi kaj Nicole tie ĝuis agrablan naĝadon en la lago kaj la venontan tagon ni admiris la imponan neĝokovritan pejzaĝon el la Titlis-montsupro (3020m). Dum la franca kongreso en Parizo (1980) ni ofte babilis kaj ridis kun Roger Bernard. En 1981 Nicole kaj mi veturis al Milano por aŭskulti prelegojn de Claude Piron. Tre plaĉis al ni promeno sur la tegmento de la fama katedralo.

Dank’ al invito de Jon, kun kiu ni konatiĝis dum naturamika Esperanto-semajno en Aŭstrio (1983), Lucien kaj mi flugis al Islando en 1985. Ni estis gastoj ĉe Jon en Akurari, ĉe Halgrimur apud Rejkjaviko kaj ni partoprenis kun aliaj esperantistoj ege interesan busvojaĝon tra la mezo de la insulo.

Mi ĉiam multe korespondis en Esperanto. Mi konservas poŝtkarton de sveda knabino, kun kiu mi interŝanĝis leterojn en 1935. Multe pli poste (en 1983 ) kaŭze de anonco en Heroldo, mi trovis multajn leteramikojn en tre diversaj landoj. Kun kelkaj mi korespondis pli ol 20 jarojn. Sed persone mi konatiĝis nur kun Riek, danino, Muriel, anglino kaj Leen, nederlandano. Kun Leen, ni ofte reciproke vizitis nin, kunlaboris kaj tre bone amikiĝis. Kun aliaj Esperanto-famuloj mi okaze interŝanĝis leterojn: W.Auld, Rosetti, Michel Duc Goninaz. Borsboom, Aldo de G., Goodheir, R.de Jung, ktp.
Dum la jaroj 80-85 mi ŝatis legi kaj verki Esperanto-poemojn. Mi eldonis "Kalejdoskope" ( 43 poemoj kun propraj desegnoj).

En la Chaux-de-Fonds, Lucien, Nicole kaj mi ofte ĉeestis kunvenojn kaj kurssemajnojn, ĉu kune, ĉu ne kune, en 79, 80, 81, 82, 84, 89, 90, Tie ni aŭskultis interesajn prelegojn en intima etoso. (Piron, Silfer, Perla, Gacond, Borsboom kaj aliaj). En tiu bela montara regiono ni ŝatis ankaŭ ekskursi.

En junio 1986 Nicole edziniĝis kun --- angla Esperantisto. Ili unue loĝis en Anglio sed en 1988 transloĝiĝis al Aŭstralio (17 000 km fore). Post la franca kongreso en Rouen, Lucien kaj mi partoprenis la UK en Roterdamo (1988). Dum la SAT-kongreso en Louvain-la-Neuve (1991) okazis multaj akcidentetoj, kaŭzitaj pro la multnombraj ŝtupoj ĉie en la urbo.
Ni emis vidi la kursejon en Barlaston. En 1994 ni tie sekvis kurson (Berveling). Pro fervojista striko, ni devis resti kromajn tagojn tie. Mi uzis la eblecon partopreni en popoldancado de alia grupo. Tre interesis min viziti loĝboaton sur la apuda kanalo.

En 1995 kaj 1999 ni sekvis kursojn en Bouresse. Mi ŝatis la familian etoson kaj ĉarmon de la pentrindaj dometoj. Mi faris plurajn akvarelojn tie. (instruis: Gubbins, Lagrange, Susanne, Silfer, Michel Duc Goninaz). Ni ŝipveturis al Anglio en 1996 por ĉeesti semajnfinon en Ayesfort, kaj poste private pasigis belajn tagojn ĉe Helga kaj John Rapley. Dum januaro 1997, estante ĉe Nicole en Sydney, ni flugis al Adelajdo kaj partoprenis 2-semajnan Esperanto-somerlernejon. Samokaze ni konatiĝis kun tiu urbo. Ankaŭ Nicole kaj nia nepo venis tien. Dominic komencis lerni Esperanton (4a generacio).

En Eŭropo, post la UK en Montpellier (1998), Lucien kaj mi 3-foje ĉeestis la semajnon en Sete. En tiu apudmara kursejo, eblas naĝi antaŭ kaj post la kursoj. Dum la franca kongreso en Strasburgo, mi plezure desegnis malnovajn domojn en la urbocentro. Tre gaja etoso regis en Bonn dum Printempa Seminario Internacia (2003). En 2004 ni revidis geamikojn dum la Esperanto-kunveno en Verdun, inter ili Pierre.

Ni malkovris multajn regionojn de Eŭropo kaj konatiĝis kun enloĝantoj dank’ al esperantistoj, kiuj amike invitis nin. En 1956 kaj 1973 ni pasigis belajn tagojn ĉe Riek kaj Viktor en Nederlando kaj Danio. Alian jaron ĉe la terkulturisto Paul kaj edzino en Danio, poste ĉe Petro en Belgio. Kun gesinjoroj Krombeen ni vidis interesajn partojn de Zelando. Mi memoras agrablajn tagojn ĉe esperantistoj en norda Germanio kaj Svislando. Multfoje gastigis min Leen kaj Rie en Nederlando kaj Henny en Antverpeno. En 2008 kaj 2009 ni pasigis tre, tre belajn tagojn apud maro kaj lago ĉe Henriette en Aŭstralio.

Ni mem ofte gastigis esperantistojn, kun kiuj ni babilis kaj montris al ili nian urboj. (japanoj, japaninoj, italo, finlandanoj, ĉeĥo, belgoj, germanoj, islandanoj, nederlandanoj, angloj, svisoj, aŭstraliano kaj novnovzelandanoj.)

Dum nia restado en Aŭstralio 2006, ni veturis al la regiono de Bega. Tie ni ĝuis Esperanto-somerkurson (Trevor Steele) en belega arbara feriejo. Kanguruoj kaj didelfoj saltis inter la lignaj dometoj (mi multe pentris tie). Pri la franca kongreso en Bourg-en-Bresse, 2007, mi memoras ĉarmajn urbopartojn, belegan monaĥejon kaj riĉan birdoparkon. La UK en Roterdamo (2008) kelkfoje emociigis min, pro revido de malnovaj gekonatoj. Ni aŭdis interesajn prelegojn kaj promenis apud malnovaj ĉarmaj havenetoj. En 2009 ni ĉeestis la francan kongreson en Troyes, beleta malnova urbo. Dum multaj jaroj ni ĉeestis la Esperanto-semajnfinojn en norda Francio. Ĝis 2009 ili okazis en Morbecque, en 2010 ni renkontiĝis en pli komforta feriejo en Stella Plage.

Tre multajn aliajn Esperanto-renkontiĝojn mi ne menciis por ke la artikoleto ne fariĝu tro longa.