Marco estis 26 jara. Li naskiĝis en Italio. Lia patrino estas japana, la patro estas eŭropano, sed ne naskiĝis en Italio. Marco edukiĝis ĉefe en la itala lingvo, sed ankaŭ parte france. Li komencis lerni Esperanton kiam li loĝis en Adelajdo, Aŭstralio. Fine de 2010 li vizitis Sidnejon kaj mi pasigis tutan tagon kun li. Li ŝajnis tre inteligenta, amikema, feliĉa junulo kiu interesiĝas pri multo kaj multe vojaĝis. Mi intervjuis lin pri Esperanto en la angla lingvo kaj tiu intervjuo troviĝas sur Youtube.
http://www.youtube.com/watch?v=6gW6T-06ID4
Do kio okazis? Li iel depremiĝis. Mi ne scias ĉiujn detalojn, oni nur diris al mi, ke li havis problemojn kun la patro kiu ege volis ke li fariĝu kuracisto, sed Marco tion ne volis kaj ŝajne la patro ankaŭ volis trudi al sia filo siajn religiajn kredojn. Nu mi ne scias kio precize kaŭzis lian depremiĝon, sed kompreneble mi demandas min ĉu io estintus farebla por eviti tion.
Li intencis partopreni en la Universala Kongreso en Kopenhago kaj roli tie kiel helpanto por parte blinda esperantisto, sed bedaŭrinde li mortis iom antaŭ la kongreso. Nur ĉi monate mi eksciis pri tio rigardante lian Facebook paĝon. Lia Esperanto instruisto en Adelajdo sciis pri tio jam delonge, sed la patro de Marco petis lin ne disvastigi la novaĵon. Mi pensas ke estas grave ne silenti pri memmortigoj kaj provi lerni kiel eviti ilin.

Komplika problemo. Memmortigo havas multajn kaŭzojn. Ni ja bezonas lerni kiel eviti ke konato elektu sinnuligi.
Sed kiel. Mi ne scias kiel.
eo.wikipedia.org/wiki/Sinmortigo
Ĉu oni devas bedaŭri aŭ respekti decidon kiun plenkreskulo faris
Nicole has replied to JakvoStelo has replied to NicoleNicole has replied to jadranka miricSign-in to post a comment.