Nicole Published on January 19th, 2012
by Nicole

Nicole's blog

Browse posts
Mia vojaĝo al Francio, Svisio kaj Belgio en junio 2011
Posted on February 5th, 2012
3 comments (latest 3 months ago)
Testudo kun fluto
Posted on February 1st, 2012
Juna esperantisto memmortigis sin
Posted on January 26th, 2012
11 comments (latest 3 months ago)
Kio estas aspergera sindromo?
Posted on January 25th, 2012
5 comments (latest 3 months ago)
Ĉu uzi akuzativon kun propraj nomoj kiuj ne finiĝas per "o"?
18 comments (latest 4 weeks ago)
Somerferieto ĉe la Centra Marbordo, Aŭstralio
Posted on January 19th, 2012
4 comments (latest 3 months ago)
Finvenkismo aŭ plivastismo?
Posted on January 9th, 2012
1 comment (latest 4 months ago)
Respekto, justeco, amo, espero La kvar kandeloj
Posted on December 26th, 2011
1 comment (latest 4 months ago)
La angla lingvo pli kaj pli similos al Esperanto?
Posted on December 19th, 2011
3 comments (latest 4 months ago)

Member tags

Mikelo59* Mikelo59*
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs) Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 422 times

Ĉu uzi akuzativon kun propraj nomoj kiuj ne finiĝas per "o"?

Thursday January 19th, 2012 at 10:35PM
Mi tradukis infanrakonton pri elefantino kiu nomiĝas Roza.

Ĉu ni diru:

Mi vidis Roza aŭ mi vidis Rozan?

Laŭ PMEG ambaŭ formoj eblas. Tie estas skribite Mi konas Anna kaj Mi konas Annan. Ŝajne iuj esperantistoj havas fortajn sentojn pri kiu formo elekti. Unu persono eĉ skribis al mi ke teksto kun frazo Mi amas Roza, ne estas verkita en Esperanto. Mi aŭdis, ke Trevor Steele, akademiano ne uzas akuzativon kun propraj nomoj kiuj ne finiĝas per "o".

Mia persona konkludo estas ke ambaŭ formoj estas tute akcepteblaj kaj ke oni do ne kritiku la personojn kiuj preferas uzi la akuzativon kaj ankaŭ ne tiujn kiuj preferas ne uzi ĝin.

Persone mi trovas iom strange uzi akuzativon kun propra nomo kiu venas de alia lingvo kaj ne finiĝas per o, sed oni ja ofte esperantigas inajn nomojn kun la finaĵo "a" do ja estas ia logiko ke oni aldonu "n" al propraj nomoj kiuj finiĝas per "a". Kion vi pensas pri tiu problemo?
translate into English

18 Comments / add your comment?

Cindy McKee
Cindy McKeepro says:
"...ne estas verkita en Esperanto"!!?? shy Ug, kelkaj homoj sad

Foje, mi skribas Mi amas Roza-n, foje Mi amas Roza. Mi neniam skribus Roza mi amas. Tiaokaze, akuzativigo estus nepra, por klarigi la objekton. Sed frazo kiu estas en formo S-V-O, la kutima formo....neniu bezono, ĉu?
(tio ne igas la lingvon Ido)
3 months ago
Mikelo59*
Mikelo59*pro says:
Kara Nicole, ankaŭ mi renkontas la saman problemon! Mi provas nuntempe traduki romanon de la nordfranca verkisto Maxence Van der Meersch, do kun francaj propraj nomoj, kiujn mi esperantigis. Sed ankaŭ ŝajnas al mi strange aldoni ON al la nomo de la hundo (Tom ...) Eĉ "Tom-on" ne plaĉas al mi. Mi uzas nur "Tom". Mi rimarkis, ke ankaŭ Trevor Steele aldonas N nur kiam la nomo finiĝas per O.
Mi tamen uzas akuzativon post O, ekz., Silvanon aŭ Cezaron. Kelfoje mi tradukas per prepozicio por eviti tiajn akuzativojn (sed tio ne ĉiam eblas).
Same kiel vi, mi eltrovis klarigojn en PMEG ( Punkto n°35.2)
Do mi opinias, ke vi tute pravas. Kiel skribis Cindy, ne ekzistas problemo kiam la frazo estas en la kutima formo S +V+O.
NB : Mi tradukas la francan inan nomon "Germaine" : "Ĵermena" ... (sen uzi akuzativon - sed tamen hezitas...). "Ĵermen" ne plaĉas al mi (kaj aspektas ankaŭ jam ... akuzativa, ĉu ne?!). Kion vi mem pensas?
3 months ago
Nicole
Nicole replies:
Kiun romanon vi tradukas? Antaŭ longa tempo mi legis kelkajn romanojn de Maxence Van der Meersch, sed posedas nur unu La maison dans la dune.

Trevor Steele skribis al mi:

Por eviti konfuzon, sed ne aldoni -N al propraj nomoj, mi kutime
uzas, ekz. "mi amas la knabinon Roza".

Se vi mencias personon nur unu aŭ du foje tio ja estas solvo, sed se tiu persono estas ege ofte priparolata, tiam mi pensas ke ja necesas fari decidon.
3 months ago
Mikelo59*
Mikelo59*pro replies:
Ĝuste tiun romanon mi tradukas nuntempe : "La Domo en la Duno" ! Pli ol cent paĝoj estas jam tradukitaj sed mia laboro ankoraŭ bezonos korektojn kaj plibonigojn, kompreneble!
Tiun verkiston mi multe ŝatas (preskaŭ ĉiujn liajn romanojn mi legis aŭ eĉ relegis).

Bonvolu plej amike saluti Trevor Steele miaflanke, se vi refoje kontaktos lin! Antaŭdankon!
3 months ago
Nicole
Nicole replies:
Ĉu vi havas kopirajtan permeson por povi eldoni vian tradukon?
3 months ago
Mikelo59*
Mikelo59*pro replies:
Ne, bedaŭrinde, sed temas nur pri ekzerco por mi! Mia unua celo estas plibonigi mian scipovon en Esperanto. Nur al kelkaj personoj mi proponos tiun tradukon, sed (tiumomente) ne celas eldonon.
Tamen, se vi scias, kiel fari por akiri kopirajtan permeson, mi antaŭdankas vin pro viaj klarigoj, kara Nicole!
3 months ago
V I Z I   László*
V I Z I László* replies:
Plej bone elekti malnovajn literaturaĵojn por publikigi. Sed mi pensas, ke neniu plendus, se vi publikigus interrete la esperantlingvan tradukon. El merkata vidpunkto tio estas bagatela afero, dum la filmoj de Bud Spencer abunde troviĝas en Youtube.

Kun tiaj leĝoj pri kopirajto, kiel la hodiaŭaj, jam en la antikvo estus formortinta ĉia literaturo.
3 months ago
Tjeri
Tjeri replies:
Des pli, ke Maxence Van Der Meersch mortis en 1951, kaj do la verko estos baldaŭ rajtolibera en 2021.
3 months ago
Jianping Zhao
Jianping Zhao says:
Por Esperantigitaj nomoj (viraj finiĝintaj per -o kaj virinaj per -a), mi preferas uzi ilin kiel normalajn E-vortojn, do la akuzativo -n nepre estu uzata se necese.
3 months ago
V I Z I   László*
V I Z I László* replies:
Mi havas tute saman opinion. Se la fniĝo ne estas -a aŭ -o, oni povas uzi kategorian substantivon antaŭ la propra nomo, aŭ anstataŭ ĝi:

Mi amis la hundon Tom. Mikaelo timis la hundon. Ktp.
3 months ago
Tjeri
Tjeri says:
Ĉu iu elektas Germaine-on, aŭ Ĵermenan aŭ Germenon aŭ ion alian estas afero pri gusto, sed en esperanto la akuzativo estas deviga... malgraŭ Trevor Steele kaj aliuloj.
3 months ago
Mikelo59*
Mikelo59*pro replies:
Dankon pro via klarigo, kara Tjeri.
3 months ago
Michael Esperanto Jones
Michael Esperanto Jonespro says:
Alia solvo estas uzi, kiel iuj proponas, la prepozicion “na” por indiki, ke tio kio tuj sekvas ĝin estas en la akuzativa kazo. Tiukaze, vi povas eĉ eviti tordon de la vorto “Esperanto”, ekzemple, “Mi lernis na Esperanto antaŭ multe da jaroj.”

Jen estas ligo al diskuto pri tiu propono ĉe la usona retejo:

esperanto-usa.org/eo/node/2171
3 months ago
Bob Felby
Bob Felby says:
Mi opinias, ke ni ne enkonduku novajn prepoziciojn en Esperanton. Ni jam havas kelkajn nenecesajn kiaj 'far' ktp. kaj nun ankaŭ 'na'. Mi konsilas ke ni ĉiuj uzu la lingvon kian Zamenhof kreis por ni !
3 months ago
V I Z I   László*
V I Z I László* replies:
Ankaŭ mi estas singarda kontraŭ reformoj, sed enkondukon de novaj vortoj Zamenhof ne malaprobis, eĉ subtenis. La prepozicio "far" tre malofte, sed kelkfoje povas montriĝi necesa, ekzemple en poemo, ĉar en Esperanto mallongaj versoj estas diable malfacile tradukeblaj. "Fare de" estas tro longa esprimo fakte en funkcio de prepozicio.
3 months ago
Michael Lennartz
Michael Lennartz says:
Mi tre malŝatas esperantigitajn personajn nomojn. Nomoj karakterizas lokon kaj tempon de la rakonto. Vi prenu iun ajn modernan romanon el via libroŝranko, kiu estas tradukita el la germana, angla, hispana aŭ alia lingvo al la franca. Kredeble vi ne trovos kriplan francajn formojn de personoj aŭ geografiaj nomoj, profesiaj tradukistoj prenas la originajn formojn de nomojn escepte de iuj konataj grandaj urboj. Ĉiu leganto atendas, ke hispano nomiĝas Pedro, franco nomiĝas Pierre, germano nomiĝas Peter. Tiel estas almenaŭ en la germana libromerkato.

Vi eble scias, ke mi tradukis la rakonton "La Planoj de Bruce Partington" el la angla al Esperanto (ISBN 978-3-8423-7317-4, havebla ĉe UEA kaj Amazon). Unu el la kaŭzoj, ke mi faris tion, estis la esperantigo de anglaj nomoj fare de William Auld en la traduko "La ĉashundo de la Baskerviloj". Ni ne parolu pri Holmso kaj Vatsono, sed pri "Alta Barovo" aŭ "Filikindo". Mi devis kontroli en la resp. germana kaj angla eldonoj por kompreni, ke "Alta Barovo" estas "High Barrow" (unua parto = traduko, dua parto = transskribo) kaj "Filikindo" estas "Fernworthy" (fern = filiko, worthy = inda). Vi ne trovas tiujn lokojn en mapo aŭ leksikono laŭ la esperantigita formo.

Vi havas la eblecon kompari tradukojn kun esperantigitaj kaj kun originalaj personaj nomoj, legante ambaŭ librojn.

Tio ne signfias, ke mi neniam uzas esperantigon. En certaj kazoj ("parolantaj nomoj" kaj homoj, kiuj havas nur (kaŝ-)nomon, kiu estas nek persona nek familia), mi jes tradukas tiun.
3 months ago
V I Z I   László*
V I Z I László* replies:
Multe da prudento estas en via komento, mi tamen proponus ne tro fervore defendi unu aŭ alian starpunkton. La afero de propraj nomoj ankaŭ en naciaj lingvoj estas ofte ŝanĝiĝanta afero, ne decidita definitive. Ekzemple ĉ. samtempe aperis en Hungario la romanoj de Jules Verne (ofte tradukita al "Verne Gyula") Sztrogof Mihály (tradukita nomo) kaj Hector Servadac (ne tradukita nomo).

Do ofte ambaŭ principoj vivas kune eĉ en la sama verko. La decido estas parto de la propreca stilo kaj etoso. Sed ĝenerale vi pravas.
3 months ago
Sarah Chedifer Bonneau
Sarah Chedifer Bonneau says:
tre interesa :) kaj mi ŝatus legi vian tradukadon, kiam estos finita :) mi ne konas ĉi tiun verkiston.
4 weeks ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...