Karaj samideanoj

Mi provis eniri por diskonigi Esperanto en BRICS- (Brazilo, Rusio, Indio, Chinio kaj Sudafriko) pintkonferenco. Tie la prezidantoj de tiuj landoj, krom la chefministro de Barato/Hindujo, partoprenis. Mi sukcese nur disdonis flugfoliojn periferie al delegitoj, policanoj kaj preterpasantoj.

Mi havis varbmaterialojn kiel "The cultural value of Esperanto by William Auld, copyright 1972 channing Bete Company, Inc." kaj kompreneble surmetis mian belegan Esperanto T-chemizon kun granda stelo disponigita al ni de EASA (Esperanto Asocio de Suda Afriko).

Antau la kongreso mi jam varbis fishegon, kies nomo estas ESPERANT, francparolanta, al kiu mi donacis T-chemizon de Esperanto.

de: Elisee Byelongo