Estas bonege pro ilia agado kaj mi deziros, ke Esperanto povas igi la lingvon en la lernejoj en brazilo.

Mi kopis la artikolon en ĉi tie ĉar iuj landoj ne povas uzi la blogon de blogspot.com
=========================
La 10-an de Marto aro daesperantistoj de Rio-de-Ĵanejro okazigis senprecedencan reklamon al Esperanto. La grupo aranĝis, ke aviadilo kunportanta grandan propagandan rubandon – longan je 20 metroj kaj larĝan je 1,60 metroj – flugu super la marbordo de la urboj Rio kaj Niterói.

Laŭ la kreintoj de la projekto Esperanto por la Publiko , Evandro Caboclo kaj Walter Fontes, la reklamo kostus 2800 realoj (ĉirkaŭ 1090 eŭroj). Tamen la direktoro de la kompanio Propagandaer donis grandan rabaton, ĉar temis pri la Internacia Lingvo , afero por kiu li estas simpatia.

Eble pli ol unu miliono da personoj vidis la grandan Esperanto-rubandon. Tiam estis varma suna tago, kaj miloj da loĝantoj de Rio, Niterói kaj najbaraj urboj iris al lokaj plaĝoj por promeni aŭ sin bani, laŭ la brazila kutimo.

La esperantistoj kolektiĝis en Copacabana kunportante rubandojn kaj flagojn. Tie ili disdonis propagandfoliojn al la piedirantoj, fotografis kaj filmis la eventon.


http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/#!/2013/03/aviadila-propagando-de-esperanto-super.html