Lіnuѕ Gаnmаn's articles

  • „Esperanto? Ĉu tio daŭre ekzistas?“

    - 8 years ago
    Longe antaŭ ol mi tute komprenis kiel funkcias la televida komunikilo kun siaj eblecoj por redaktado, alilingvigo, tondado kaj ĉiuj tiaj aferoj, mi vidis mallongan elsendaĵeron kiu fiksiĝis en mia memoro kaj kiu ludis por mia persona disvolviĝo pli grandan rolon ol mi iam povus imagi. Mi havis, diru ni, kvin jarojn kaj la elsendaĵero daŭris supozeble ne pli ol tridek sekundojn. En ĝi montriĝis intervjuo kun iu viro. Pri kio estas egale, mi tamen tion ne memoras. Li parolis lingvon, kiun mi nenie…

  • Kion mi faru kun mia vivo?

    - June 15, 2010 - 5 comments
    Antaŭ kvin jaroj, kiam mi transloĝiĝis el la arbarmeza sveda urbo Ostersundo en la urbon Stokholmo, kiu havas vojojn kondukantajn al ĉiuj anguloj de la mondo, mi faris tion pro la konvinko, ke mi neniam vivos en parrilato, sed multe vojaĝos kaj flugos inter diversaj amikaroj kaj okazaj okupoj. Mi vere havis konstantan laboron, sed mi pensis ke tio ne gravas por mia bonfarto, almenaŭ tiel longe kiel mi nur loĝas en Stokholmo kaj povas multe ĉirkaŭvojaĝi. Loĝinte nur dudek sep tagojn en Stokho…