Karaj,

jen la rezultoj de nia konkurseto.
Estis tre malfacile elekti, por ni, ĉiuj kune kontribuis al komuna kreemo.
Ĉiuj filmoj postulis tempon, laboron, ideojn, kompetentojn, kaj kreemon.

Ni kiel ĵurianoj, devas ankaŭ trejniĝi, lerni kiel plej efike organizi tian renkontiĝon. Ĝi venontjare estu pli videbla, pli frue en la sezono por ke ĉiuj havu tempon prezenti sian filmon.
Ni ankaŭ devas trovi solvon, por ke la interretanoj povu rekte spekti la filmojn kaj doni sian opinion.
Kelkaj el la kandidatoj ne povis ĝustatempe proponi grandformatan filmon. Ni invitas ilin kandidatiĝi por la venonta jaro. Premioj kaj diplomoj estos senditaj ekde kiam ili estos finpreparitaj.

Gratulojn al ĉiuj, kaj koran dankon pro kontribuo al riĉa kaj interesa elektebleco !

PREMIO DE LA PUBLIKO

Kiel varbi Esperanton (Rogener Pavinski) - Humuro, movado
En Bona Espero (Ĵomart, Nataŝa, Karina) - muzikfilmo
Sagŭio (Emilio Cid) - Dokumentario
Kaj Tiel Plu (Kaj Tiel Plu kaj Vinilkosmo) - Muzikfilmo, intervjuo
Podkasto por vi (Simmon Keith) - Reklamo, bildfilmo, muzikfilmo
Mejzi Ŝpruc (Jakob Nordfolk) - Dublado
Jacques Ivart (Vinilkosmo) - Muzikfilmo, intervjuo
Tatua papili' (Inicialo DC kaj Roger Borges) - Muzikfilmo
Jose Antonio Vergara (Claude Labetaa) - Intervjuo
Esperanto estas (1 ĉap)… (Peter Balaz) - Dokumentario, movado
Supernova (Rogener Pavinski) - Muzikfilmo
La Pafklik (La Pafklik kaj Vinilkosmo) - Muzikfilmo
Sentiments (Damien Frebourg) - Dokumentario
Portreto de Zamenhof (Vagnero) Dokumentario
Vizito de Szolnok (Claude Labetaa) - Dokumentario
Vizito de Paola en Kemper (Loïc Roussain) - Dokumentario
Mikaelo Ĝispling (Gian Piero Savio) - Dokumentario
Ekologia turismo (Robin Beto en kongreso, Vito Markov) - Humuro


APARTAJ MENCIOJ LAŬ KRITERIOJ :

IDEO - Kiel varbi Esperanton, Sagŭio,
SCENARIO - Esperanto estas, Kiel varbi Esperanton, Sagùio
DIALOGOJ - Kiel varbi, Sagŭio, Sentiments
LINGVO - Gian Piero Savio, Peter Balaz, Claude Labetaa, Robin Beto, Damien Frebourg,
MUNTADO - Vinilkosmo, Peter Balaz, Esperanto estas, kiel varbi, Damien Frebourg, Vizito de Szolnok, Gian Piero Savio,
AKTORADO - Kiel varbi Esperanton, Esperanto estas,
SONBENDO - Vinilkosmo, Roger Borges, Ĵomart k. Nataŝa,
FILMADO, BILDOJ - Simmon Keith, Vinilkosmo, Roger Borges, Peter Balaz, Claude Labetaa, Damien Frebourg,


KATEGORIOJ :

DOKUMENTARIO - Emilio Cid, Peter Balaz, Claude Labetaa, Gian Piero Savio, Loïc Roussain, portreto
DUBLADO - Jakob Nordfolk
MUZIKFILMO - Vinilkosmo, Roger Borges, Ĵomart kaj Nataŝa, Rogener Pavinsky
REKLAMO - Simmon Keith, Vinilkosmo
BILDFILMO - Simmon Keith
INTERVJUO - Vinilkosmo, Gian Piero Savio, Claude Labetaa,
HUMURO - Kiel varbi, Ekologia turismo
MOVADO - Esperanto estas, Kiel varbi, Claude Labetaa (intervjuo de A. Vergara)

Sugestojn, rimarkojn ni kore bonvenigas kaj respondos laŭeble !
Elkore salutas la ĵurio de IKoFo