Ekde nun ĝis vendredo vespere je noktomezo, ĉiu retano rajtas diri, kiun filmeton li/ŝi preferis sur la interreto.
Menciindas, ke alvenis filmoj, kiuj ne videblas sur la reto. Tial estus maljuste, voĉdonigi rete pri la kandidatoj. Estos do "speciala premio de la publiko", kun malsama listo de filmoj.

Por tio, sufiĉas asendi privatan mesaĝon, kun ligilo al la filmo, tiel ke ankaŭ nekonataj filmoj estos montritaj. Bonvolu respekti justecon, NE menciu filmon sur la afiŝejo de IKoFo !

Ĉiutage ni nombros, kiomfoje estis menciita ĉiu filmo. Sabate ni anoncos la rezulton.

Ek, nomu vian preferatan filmon !