Dankon pro transdono al viaj geamikoj, kiuj ne havas la interreton aŭ ne legas siajn mesaĝojn :+))

Karaj,

Jen pli detalaj informoj pri la festivalo-konkurso :

La konkurso IKoFo okazos dum junulara tago en Port Ste Foy, sabate posttagmeze en la 15a de majo, apud la rivero.

Ĝis nun kandidatiĝis esperantistoj el Brazilo, Slovakujo, Israelo, Kanado, Francujo, Svedujo. Pluraj el la filmoj rilatas kun muziko, sed ne nur. Temas ankaŭ pri varbado, informo, literaturo, bestoj.

Kompreneble, ni ŝatus havi kiel eble plej multajn ĵurianojn. Okazigi tiun festivaleton dum junulara tago, estas trafa okazo por montri ke Esperanto ekzistas per konkreta montrado de kreaĵoj, kiujn la homoj povas retrovi poste sur la interreto.

"Esperanto en Pays Foyen" havos ŝirmitan salonon, kun projakciilo.

- Tagmeze : komuna pikniko
- Je la 2a : ni spektos jam kelkajn filmojn por la konkurso.
- Ekde la 3a : 2 kursetoj por komencantoj (po 30mn), kun kelkaj mezlernejaj klubanoj : ili klarigos al la publiko bazajn regulojn de la lingvo, per rekta metodo. - En la posttagmezo, spektado de konkursaj filmetoj. Paŭzo kun kukoj. Disaŭdigado de esperantista muziko. Paroligaj ludoj en Esperanto.
- Je la 5a, diskuto pri la filmoj, kaj voĉdonado.
- Je la 5a 30, fina decido pri la premiitaj filmoj, anonco pri la rezultoj.
- Je la 6a, premiado de la infanoj partoprenintaj en tiu junulara tago, Eo en Pays Foyen tiucele donacas KD de "La Pafklik" en Esperanto.
- Je la 6a 15, parolado de la urbestro kaj aperitivo, manĝo kun la volontuloj de la asocioj. La esperantistoj kiuj deziras resti kun ni, bv. alporti sian piknikon.
- Vespere : senpaga koncerto (roka, hiphopa, ktp).

Eblas tranokti en St Avit-St Nazaire ĉe ni (bv. anonciĝi sufiĉe frue).
Por pliaj informoj, bv. rekte respondi al ĉi tiu mesaĝo, ĉar viaj demandoj eble interesos aliajn homojn.
Aŭ telefonu al 05 57 46 28 91.

Informoj kun fotoj de la premioj, ankaŭ sur :
http://www.ipernity.com/home/146938?rev=31
http://fr-fr.facebook.com/people/Ikofo-Internacia-Konkurso/100001064582122

Estu ĉiuj bonvenaj !

Kun elkoraj salutoj de
Elsa, Sabine, Marcelle, Laura, Thierry, Jaso, kaj la infanoj de la mezlerneja klubo (Marie, Aurore, Klara, ktp).

Amike
Mari-elen',