Lu Wunsch atentigis ke oni povas supozi tiun konkurson nura ŝerco, ĉar mi publikigis ĝin la unuan de aprilo. Ni tute ne atentis pri tiu detalo, sed efektive, la dato povis konfuzi homojn.

Ni nun donu kelkajn novaĵojn pri kiel evoluas la aferon :

Unue ni komencis elŝuti filmojn el la interreto, konsciante ke tio malebligos montri ilin sur larĝa ekrano. Intertempe alvenis filmetoj el pli bona kvalito, kaj ni dankas la sendintojn.

Nun necesas pli da filmoj : vi certe havas amason da materialo en viaj komputiloj !

Hieraŭ dum regiona kunveno, homoj tre simpatie decidis, ke ili ne nur ĉeestos la lastan etapon de la konkurso, sed ankaŭ partoprenos en la ĵurio.

Ĉiuokaze por nia klubeto, tiu konkurso iĝis belega aventuro kaj por infanoj, kaj por plenkreskuloj.

En venonta artikolo ni montros pri la premioj.