Post kiam en 1240 mongoloj sieĝis Kyjivon, monaĥoj, kiuj ne estis murditaj, fuĝis okcidenten. Pri apero de Zarvanycja unu legendo rakontas:
“Unu el Kyjivaj monaĥoj, mirakle eskapita de la malamikaj invadintoj, atingis la arbaron en la Galicia Podillja ĉe la rivero Strypa. Longa vagado kaj neeltenebla malsato tiel malfortigis lin, ke esperante je la helpo de Dipatrino la monaĥo ekdormis. En la sonĝo malfermiĝis antaŭ li paradiza loko: la valo, volvita je magia nebulo, ornamita per multkoloraj floroj kaj prilumita per mirakla lumo. En tiu lumo aperis Dipatrino akompanata de du anĝeloj, kiuj tenis en la manoj blankaj lilioj.
La monaĥo genuiĝis antaû Sankta Virgulino Maria. Ŝi ekridis kaj donis al li la manon kaj la randon de sia ŝaltuko. Vekiĝinte, la monaĥo vere ekvidis la grandan valon , ĉirkaŭitan de la densa arbaro. Subite en la rosa herbo ekbrilis la fonto de la pura akvo, kaj super ĝi la ĉielradie ekbrilis la ikono de Virgulino Maria kun malgranda Jesuo en la brakoj. La monaĥo rememoris la sonĝon kaj sin klinis antaû la Virgulino . La loko, kie lin kaptis la sonĝo (ukraine “kaptis” = “zarvav” ), li nomis Zarvanycja . Poste li konstruis kapeleton apud la foso kaj metis en ĝi la ikonon de la Virgulino .
Do, ekaŭdinte pri la miraklo, homoj komencis viziti la lokon. Tra la jaroj, en trankvila valo aperis la preĝejo la monaĥejo kaj la vilaĝo. Tiel sin komencis Zarvanycja” .