Tre ofte ni povas aûdi la murmuradon, per kiu oni, ne vizitante preĝejon, penas pravigi sian malaktivecon rilate al spirita vivo. Mia amiko adaptis tion al sinlavado kaj jen kiel tio aspektas:
Dek similaj kialoj, pro kiuj mi ne lavas mian vizaĝon:
1. Ĉar mi estis devigita lavi min en infaneco.
2. Tiuj, kiuj sin lavas, estas hipokrituloj, ja opinias,ke ili estas pli puraj ol aliaj.
3. Mi ne povas decidi, kiu sapo estas pli bona.
4. Iam mi lavis min, sed poste tio tedis al mi.
5. Mi lavas min nur dum grandaj festoj - Kristnasko kaj Pasko.
6. Neniu el miaj amikoj lavas sin.
7. Mi komencos lavi min kiam iĝos maljunaa kaj malpura.
8. Mi ne havas la tempon por lavi min.
9. Vintre la akvo estas tre malvarma, kaj somere estas tre varma.
10. Mi ne volas, ke dank’ al mi perlaboru grandaj produktantoj de sapo.