Certe al ni plaĉas legi librojn. Malfermi ilin, rigardi la foliojn makulitajn per nigraj literoj, kaj kun plezuro komenci ĝui.
Sed jen, en multaj libroj kiuj plezurigas nin, subite ni trovas ĉapitrojn, aŭ kelkajn foliojn, kiuj rakontas ion kio ne taŭgas por ni, aŭ ne gravas por ni, aŭ tute ĝenas nin.
Kion ni faras tiam? Multaj personoj legas ĉion, eĉ tion kio ne plezurigas ilin. Ne gravas kiam estas malmultaj folioj, aŭ malgranda ĉapitro, sed se estas longa rakontado, longa teksto, ĉu ili ankaŭ legu ĉion?
Ekzistas alia ebleco. Tutsimple ni ne legas ne dezirindajn paĝojn. Aŭ ni transpasas ilin, aŭ ni rapide okulumas ilin. Tiam aliaj personoj diras: Ha! Vi ne legas la tutan libron! Ĉu vere? Kvankam ni ne legas "ĉiujn paĝojn", ni legas la libron, kaj dum la tuta legado ni ĝuas kaj spertas plezuron. Kial ne fari tiel?
Ankaŭ kun tiu rimedo ni alfrontas librojn, kiujn ni ne legus se nepre ni devas legi ĉion.
Paulo
translate into English
Send a message
Search for a member