About this blog

  • 20 posts
  • 2 949 visits
April 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

Published at 01:18PM ( 0 comments / 103 visits )
This post is public

March 7th, 2012

SENPAGE



Okaze de la 8a de marto ĉiuj virinoj povas viziti senpage italajn ŝtatajn muzeojn, vilaojn, monumentojn, arkeologiajn lokojn, arkivojn kaj bibliotekojn.

http://www.beniculturali.it/mibac/opencms/MiBAC/sito-MiBAC/MenuPrincipale/LuoghiDellaCultura/Ricerca/index.html

giovanna garzoni vaso di vetro con fiori
giovanna garzoni vaso di vetro…

GIOVANNA GARZONI (1600 – 1670)
Published at 10:58PM ( 0 comments / 80 visits )
This post is public

December 22nd, 2011

KRISTNASKO 2011


BONAN KRISTNASKON


(Giovanni di Paolo- Vatikana Pinakoteko)
Published at 10:47PM ( 0 comments / 208 visits )
This post is public

December 15th, 2011

Bildstria filmo

LA GEFIANĈOJ
LA GEFIANĈOJ

La bildstria filmo rakontas la eventojn de la romano "La gefianĉoj" ĝis la sepa ĉapitro.

el vimeo.com/26864536



Published at 06:09PM ( 1 comment / 185 visits )
This post is public

October 17th, 2011

LA MONAĤINO DE MONZA- SUOR VIRGINIA MARIA.

LA MONAĤINO DE MONZA

SUOR VIRGINIA MARIA.


(20a UECI-Kongreso: Prelego de Norma Covelli)

Alessandro Manzoni diskonigis la Monaĥinon de Monza al granda nombro da legantoj per sia ĉefverko: La Gefianĉoj. Oni povas difini ĝin historia romano, ĉu pro la personoj reale travivintaj, ĉu pro la historia kredebleco de la elpensitaj figuroj, kiuj, kvankam ne ekzistantaj, enkarniĝas laŭ sociaj tipoj kaj klasoj de tiu jarcento, aŭ ili eĉ prezentas sintezon de ĉiuj tempoj.

En La Gefianĉoj tamen, la monaĥino ludas duan rolon .La aŭtoro enkondukas sin en la romanon por priskribi kiel okazis la forrabo de Lucia kiu estis transdonita de la monaĥino al la rabistoj per danĝera artifiko. Du virinoj: la unua kontraŭ la alia sed ambaŭ viktimoj de la tiama societo. La aŭtoro supozis ke estas sufiĉe readapti tiun foran historion aldonante mallongan sciigon pri perversiĝo por malpli pezigi la skandalon de monaĥino sur la vojo de krimo, kvankam kaŭze de trudita elekto kaj kontra lia sorto.
Por plibone koni la historion de la monaĥino de Monza ni devas legi la antaŭan redakton de la romano kiu titoliĝas Fermo kaj Lucia, en kiu la aŭtoro dediĉas tutan parton al ŝiaj travivaĵoj interplektante historion kun elpensaĵon. Li konformiĝas al la sciigoj raportataj de kanoniko Ripamonti, kiu vivis en Monza en tiama periodo, kaj poste, kiel sekretario de kardinalo Federico Borromeo en Milano havis liberan aliron al la ĉefepiskopejo kie oni konservas la procesajn protokolojn kontraŭ la monaĥino. El tiuj noticoj Manzoni ĉerpis la inspiron por interpreti siamaniere la historion de Gertrude kun la bela, sed samtempe suferaspekta vizaĝo de Virginia Maria, alivorte de Marianna de Leyva.

Oni supozas ke ŝi naskiĝis en la jaro 1575 aŭ 76. Ŝia patrino, Virginia Marino, estis filino de la plej riĉa bankisto en Milano. Jam vidvino, kun kvin gefiloj, ŝi reedziniĝis kun Martino de Leyva, ido de eminenta hispana familio, kies prapatro obtenis de Karlo la kvina la gubernion de Milano. Oni destinis Martino-n, duenaskitan filon, al la soldata kariero. De tiu geedziĝo naskiĝas Marianna, kiu, bedaŭrinde, post dek monatoj iĝas orfa je patrino. Oni konfidas ŝian edukadon al la onklinoj, ĉar la patro, ĉiam okupita en militaj kampanjoj, ofte malĉeestas. Kvankam ŝia edukado sekvas religiajn principojn, tamen ne antaŭmontriĝas ŝia monaĥiniĝo sed, pli vere, prezentiĝas edziniĝa perspektivo, ĉar la patrino postlasis al ŝi, kiel doton, riĉan heredaĵon. Post dek jaroj de vidveco, la patro decidas reedziĝi kun nobela hispanino kaj definitive transloĝiĝi al Valenza alproprigante al si mem grandan parton de la filina doto.

Marianna estas dektrijara kiam la ceteraj parencoj insistas ĉe ŝi por akiri ŝian eniron en monaĥinejon Sankta Margherita en Monza por la novica stato.
En la Manzoneska fikcio Marianna estas la eta Gertrude kiun tro severa patro, la princo, destinas ek de ŝia naskiĝo al monaĥiniĝo por ke la familia posedaĵo transiru netuŝita al la unuenaskita filo. Pro tio li ordonas ke la infanino ludu nur per pupoj monaĥine vestitaj kaj ilustras al ŝi ĝojoplenan estonton kiam ŝi fariĝos abatino en konvento. Ŝi tiam rajtos ricevi grandan povon, multajn avantaĝojn kaj privilegiojn. En la princa palaco, simila al ora kaĝo, Gertrude kreskas izolita de ĉiuj. Ŝi ne rajtas partopreni festojn, ŝi eliras el la domo nur dum maloftaj okazoj, ŝi estas formetita en sian ĉambron kun ĉambristinoj gvatantaj ĉiun ŝian movon por raporti ĝin al la princo. Eĉ familianoj kaj domhelpantoj kondutas sammaniere. En tia malagrabla kaj sensensa etoso, Gertrude rimarkas junan paĝion kiu montras ian atenton kaj ridetas al ŝi. Li estas la ununura homo kiu sin montras afabla kaj sentema. Gertrude iĝas scivolema kaj decidas skribi al li bileton kiun, kompreneble, ĉambristino malkovras, deŝiras de ŝia mano kaj transdonas al la princo. Gertrude pasigas la sekvantajn tagojn kun teruro atendante la patran reagon kiu ne malfruas. La princo punigas kaj forpelas la paĝion kaj enŝlosigas la filinon en ŝian ĉambron. Por akiri lian pardonon Gertrude skribas al li leteron en kiu ŝi amare pentas pro sia eraro kaj sin deklaras disponebla al ia ajn pagenda puno. La princo kaptas la okazon por aktivigi sian planon. Li alvokas la filinon al si kaj sin montras favora al pardono kvankam ŝia kulpo estas tre grava. Kiu nobelulo ŝatus edziĝi kun princino kiu malhonoris nobelan, famkonatan familion? Por ripari la honton estas nur unu rimedo: la eniro en konventon kaj la monaĥiniĝo. Gertrude aŭ pli ĝuste Marianna de Leyva havas neniun altemativon, kaj, apenaŭ dekvinjara, post la novica stato, monaĥiniĝas alprenante la nomon Suor Virginia Maria en memoro de sia patrino.

Je komenco si havas neriproĉeblan konduton, pruvo estas ke ĉiuj admiras ŝin. Ŝi respondecas pri edukejo sed samtempe ŝi honoras siajn devojn kiel feŭdsinjorino de Monza, anstataŭante la patron kiu forestas. Si ekloĝas en aparta alo de la monaĥinejo kie ŝi ĝuas multan liberecon. Si administras la juston, promulgas ediktojn, priskribas arestojn, nuligas punojn. Kvar kunfratinoj, ŝiaj kamaradinoj dum la novica stato kaj ordenpromeso, kunloĝas kaj kunlaboras kun ŝi.

En domo najbara al tiu alo de la konvento loĝas Giovanni Paolo Osio (Egidio en la Gefianĉoj de Manzoni) bela junulo, riĉa kaj nenifara, iom fripona kiel, cetere, sia patro kaj siaj fratoj malfame konataj en Monza pro iliaj friponaĵoj. Li tamen frekventas tre altrangajn nobelulojn. Suor Virginia ekrimarkas ke li, de sia ĝardeno amindumas edukatinon konfidatan al ŝiaj zorgoj. Ŝi eĉ ekscias ke oni suspektas lin pro la mortigo de agento de de Leyva, eble pro interesaj aferoj. Kiel ministro pri justico, ŝi ordonas lian areston kaj forpeligas lin de la urbo. Li refuĝas en Pavia sed revenas al Monza la sekvantan jaron ĉar liaj influaj protektantoj, eĉ la ĉefmonaĥino mem, kiu de longe estas lia amikino, insistas ĉe Suor Virginia por ke ŝi revoku la ekzilon de la junulo.

Dume la kolero de la monaĥino kontraŭ li iom post iom estingiĝis, male, ŝi eksentas, subite, fortan allogon por li kaj ŝi gvatas lin kiam li malsupreniras en ĝardenon. La junulo ekrimarkas tion kaj ekspluatas la situacion. Li sin adresas al la amiko pastro Paolo Arrigone, la pridiskutata parokestro de S.Maurizio en Monza, kiu amuziĝas komponante amversojn kaj povas facile eniri en konventon. La junulo petas de li konsilon pri kion fari. La pastro helpas lin skribi leteron al la monaĥino proponante al ŝi renkontiĝon.

"Kaj la malfeliĉulino respondis", per tiu frazo Manzoni interrompas la de li konsideratan tristan historion. Tamen la antaŭa redakto de la romano "Fermo kaj Lucia" kaj la verkoj de aliaj aŭtoroj, kiuj pritraktis la saman temon, permesas al ni pliprofundiĝi en la kono de tiu "trista historio" ĝis la drama konkludo.

Sekve de la morto de la patro, Suor Virginia sentas sin fine libera de skrupuloj, ĉu pri la administra ofico, ĉu pri la plenumo de ĉastecvoto kontraŭvole esprimita, sed neniam konsentita. Pro tio ŝi akceptas unuan renkontiĝon kun la junulo. Sekvas multaj aliaj kiuj estigas striktan rilaton longdaŭre deko da jaroj, kun la kunkulpeco de kelkaj kunfratinoj, servantaj fratinoj kaj domhelpantoj kiuj loĝas aŭ frekventas tiun alon de konvento.

Naskiĝas mortnaskita infano, kaj la monaĥino tre malkvietiĝas. Ŝi volus forigi la junulon, forgesi lin por ĉiam, ŝi kvazaŭ intencus sinĵeti en la puton de la konvento. Ĉiam pli ŝi konvinkiĝas ke sia "amsufero" estas kaŭzata de sorĉaĵoj kaj sin helpas per ekzercoj por liberigi sin de tiu turmentanta magio, sed vane, ĉar ŝi jam ekmarŝis laŭ danĝera vojo kiu ne havas revenon.
La rilatoj rekomenciĝas kvankam malpli oftaj. Naskiĝas infanino kiun Osio laŭleĝe agnoskas kaj kunportas al sia hejmo por prizorgi ŝin. La kunkulpaj kunfratinoj klopodas por ke Suor Virginia plutenu la kontaktojn kun la infanino. Iafoje ili organizas kaŝan eliron de la monaĥino el la konvento por viziti la filinon, alifoje ili alportas la infaninon al ŝi internen de la konvento.

Sed iom post iom la situacio ekruiniĝas. Okaze de antaŭanonco pri vizito de kanoniko al la monaĥinejo, iu servanta fratino, kelkfoje krude punita de Suor Virginia, pro venĝo minacas ke ŝi raportos al la vizitonto ŝian aman rilaton. La monaĥino kaj la kunkulpaj fratinoj, por eviti la plej malbonon, minacas ŝin pri morto, sed la knabino ne intencas submetiĝi al ilia ordono. Osio, kaŭze de tio, nepre devas mortigi ŝin, sed la murdo restas sekreta ĉar li sukcesas konvinki ĉiujn ke la knabino forfuĝis propravole el la konvento. Suor Virginia, alarmita, admonas eĉ siajn helpantinojn, ke se ili ne silentus ili estus trafitaj de la sama fino. Intertempe la voĉoj pri la neregulecoj en tiu konvento, pli kaj pli disvastiĝas tiom ke ili alvenas al Milano kaj atingas la orelojn de Kardinalo Federico Borromeo. Osio, celante ĉesigi la diskoniĝon de noticoj, estas devigata mortigi ĉiujn perfidajn parolintojn. Kontraŭ lin furiozas akuzoj; juĝistoj kaj, persone, la guberniestro de Milano obsedas lin. Li rifuĝas en monaĥinejo kaj kaŝiĝas en ĉambreto apuda al tiu de Suor Virginia. La kardinalo kaptigas perforte la monaĥinon kaj enŝlosigas ŝin en konvento de Milano. Tie ŝi, fine, submetiĝas al la neceso konfesi ĉiujn kulpojn.

Du kunfratinoj, teruritaj pro la okazaĵo, sin turnas al Osio kaj petas de li helpon por forfuĝi kune. Li montras sin disponebla sed tuj kiam ili forlasas la konventon, li klopodas liberigi sin de tiuj malkonfortaj atestantinoj, tamen senezulto. La du virinoj estas, hazarde, savataj kaj, kvankam vunditaj kaj en tute malbona stato, ili estas kondukataj antaŭ la enketistojn, al kiuj ili donas plenan konfeson. Giovanni Paolo Osio estas kondamnata, dum kontumaco, al pendigo. Li, intertempe, sukcesis rifuĝi ĉe gastama amiko, kiu, tamen, tuj poste, mortigas lin en la kelo de sia palaco.

Ekas longa proceso dum kiu Suor Virginia kaj la kunkulpulinoj asertas ke Osio minacis kaj instigis sin al krimo. Eĉ sub torturo ili konfirmas tion. Oni aŭdas plurajn atestantojn, oni torturas iujn el ili por koni la tutan veron. Suor Virginia sin defendas, persiste, asertante ke ŝi estas nur viktimo de trudordonoj kaj sorĉaĵoj, sed vane. La kondamna verdikto estas terura: la monaĥino kaj kvar kunkulpaj kunfratinoj estos dumvive enklostritaj en siaj ĉeloj.

Post dekvar jaroj de kompleta izolado Suor Virginia kaj la supervivantaj kunfratinoj estas liberigataj de la puno per dispozicio de kardinalo Federico Borromeo. Suor Virginia, ŝanĝiĝinta en la korpo kaj en la spirito, nun similas skeleton. De modelo de aroganteco ŝi aliformiĝis al modelo de humiliĝo kaj la kardinalo konvinkiĝas pri ŝia perfekta pento. Li komisias al ŝi la starigon de leteraj dialogoj kun monaĥinoj en stato de malforteco aŭ de religia krizo. Li kolektas kaj plutenas tiujn leterojn kun la intenco starigi proceson por beatiga proklamo de Suor Virginia. Sed li mortas antaŭ ŝi kaj la Monaĥino de Monza refalas en la anonimecon. Ŝi pasigos siajn lastajn jarojn en granda humileco ĝis la morto okazinta en la jaro 1650.

Se ni komparas la elpensitan Gertrude kun Virginia Maria de la historio ni povas konstati koincidojn kiuj fontas el la profundo. La du figuroj reproponas la aktualecon de la tento ne eskludante la perspektivon de pento kaj de pardono. Ĉi konsidero ĉeestas ofte en la verkoj de Manzoni. Li subtenas ke la Dia Providenco regas la homan agadon kaj pretigas la destinon de ĉiu el ni .Ĝi estas serio da eventoj, iafoje negativaj kiuj, tamen atingas preskaŭ ĉiam pozitivan solvon.



Molteni Giuseppe (1800-1867)

Musei Civici-Pavia

el KATOLIKA SENTO 5/2006 http://www.ueci.it/k_sento/ks_2006/ks_index06.htm



Published at 02:00PM ( 1 comment / 193 visits )
This post is public

October 9th, 2011

Esperantigo de « LA GEFIANĈOJ »(prelego de pastro B. Cadei)


20a Kongreso UECI- Como


Esperantigo de « LA GEFIANĈOJ » de A. Manzoni
(prelego de pastro Battista Cadei)

Karaj Kongresanoj!
Dankon pro via elkora kaj kuraĝiga akcepto. Post mallonga prezento de la histori-kultura fono de la romano, mi rakontos la aventuron de mia traduko. Pli poste vi povos al mi turni demandojn, rimarkojn, kritikojn.

La epoko de Manzoni
La vivo-tempon de Alessandro Manzoni (1785-1873) influis diversaj kulturaj movadoj. Unue la klerismo, kiu ludis gravan rolon en la franca revolucio, kaj akcelis demokratismajn movadojn. Laŭ ĝi, la homa racio konsistigos la bazon de la estonta individua kaj sociala vivsistemo. La Napoleonan periodon markis la nov-klasikismo, kiu unuflanke taksis la grekan kaj latinan mondon modelo de estetiko, aliflanke iel pravigis la maldemokratan reĝimon de Napoleono. Sed la movado, kiu plejmulte influis nian aŭtoron, estis la romantikismo, kiu reagis kontraŭ la klerisma abstrakta racieco kaj la novklasikisma imitema estetiko. Romantikuloj ŝatas la «rezonojn de la koro», nome la homan sentemon, la spiritan kreivon, la transcendajn valorojn, ĉerpante ilin el la profundo de la individua spirito kaj el la popolo.
La romano kaj ties historia fono
Manzoni publikigis la romanon unuafoje en 1827, sed dum pluraj jaroj li ŝanĝetis kaj poluris ĝin, tiel ke ties definitiva versio, aperinta en 1840, estas rimarkinde malsama ol la unua. Laŭ romantika pensomaniero, li verkis popolan romanon, kies kanvaso disvolviĝas laŭ simpla skemo, trovebla ĉe multe da popolaj literaturoj: bonvirta gefianĉa paro jam estis geedziĝonta, kiam neatendite kontraŭleviĝis amaso da persekutoj kaj katastrofoj, kiuj ŝajnis neniigi tiun revon; fine tamen la du bonmoruloj per la helpo de homoj kaj de la graco de Dio sukcesis geedziĝi, kaj ekde tiam ili vivis... preskaŭ feliĉe. Mi diras «preskaŭ», ĉar sub tiu ŝajna simpleco kuŝas pensema meditado pri l' homara vivkondiĉo, ties racio kaj frenezo, revoj kaj realoj, valoroj kaj vantaĵoj, noblaĵoj kaj malicoj, kio rezultigas tiun ĉi romanon tutmonda majstroverko.
La lingvo de Manzoni
Laŭ la romantika teorio de Alessandro Manzoni, en la beletraj verkoj devas ĉefroli ne princoj aŭ herooj, sed simplaj popolanoj. Konsekvence ankaŭ la lingvo devas celi ne al erudiciuloj kaj pedantoj, sed al malkleraj homoj: tial la verkistoj ne devas serĉi retorikajn rafinaĵojn, ŝatatajn de kleruloj, sed popolan lingvaĵon. Fakte Manzoni strebis al stilo nobla sed facile komprenebla. Ĉi-cele li adiaŭis la tiaman elitan, latineskan kaj retorikan prozon, por imiti la konversacian parolmanieron de la popolo de Florenco, naskiĝurbo de Dante kaj lulilo de la itala lingvo. Pli precize, en la romano ni trovas diversajn lingvo-nivelojn. Patro Cristoforo kaj kardinalo Federigo uzas la bonnivelan stilon de la tiamaj predikantoj; sed la popolanoj, kiel Renzo, Lucia kaj Agnese uzas lingvon tute simplan. Entute la lingvo de Manzoni estas taksata modelo de la modema itala prozo (certe pli moderna ol tiu de Carducci kaj D'Annunzio, kiuj vivis duonan jarcenton pli poste).
Kial kaj kiel mi tradukis
Komence de la okdekaj jaroj de la ĵus pasinta jarcento, ne atendite mi estis komisiita pri la E-programo ĉe Radio Vatikana. Rimarku ke kiel esperantisto mi estas memlernanto (en mia vivo mi vizitis neniun Esperanto-kurson, tiel ke teorie mi estas perfekta analfabeto). Mi do konsciis, ke mi bezonas plibonigi mian lingvan lertecon, por transiri el amatora al profesia nivelo. Por tion plenumi, mi komencis ekzerce traduki la romanon de Manzoni.

Baldaŭ mi konstatis, ke ĝia stilo estas malpli popola ol mi supozis, kaj ke ĝia ŝajna simpleco estas frukto de longa ellaborado kaj eksterordinara bravuro. Fakte la valoro de la romano konsistas ĉefe en ties detaloj. Konsideru ekzemple la subtilajn nuancojn de la priskribitaj mienoj kaj sentoj kaj pejzaĝoj kaj movoj kaj svarmoj de homamasoj: kiam oni legis ilin unufoje, oni ne plu forgesas ilin.

Kiel esperantigi la fajnajn nuancojn de tiu prozo? Kongrue kun la (preskaŭ) popola stilo de la originalo, mi strebis al lingvo klara kaj simpla. Trovi ĝustan ekvilibron inter lingva fideleco kaj intemacia ĝuebleco: jen la granda defio. Mi konfesas, ke plurfoje mi estis tentata rezigni mian provon. Mi tamen ĉiufoje la tenton supervenkis, tiel ke mi guton post guto atingis la finon.

Sed post kiam la traduko estis farita, ĝi kuŝus en mia tirkesto poreteme, se hazarda informo ne trafus italajn esperantistajn gravulojn. La afero okazis jene: iufoje, dum telefonparolo kun Carlo Sarandrea el Romo, mia iama kunlaboranto kaj nuna respondeculo de la E-programo ĉe Radio Vatikana, mi al li konfidencis ke la traduko de La Gefianĉoj, komencita kiam mi estis en Romo, estas nun finita. Post kelke da monatoj, Carlo telefonis al mi, ke ĉe la demando, kion publikigi okaze de la Universala Kongreso okazonta en Florenco en 2006, la estraranoj de la Itala E-Federacio esprimis embarason, pro tio ke ili havas nenion taŭgan por tio. Tiam Sarandrea diris: Cadei ĵus fintradukis La Gefianĉojn. Fakte post kelke da semajnoj mi estis petita disponigi la manuskripton, kies eldonon ili prizorgos. Mi respondis jese, sed kondiĉe ke oni havigu al mi la helpon de diverslingvaj samideanoj, kiuj legu, reviziu kaj korektu la tekston. Tial samideano Renato Corsetti trovis por mi diversajn helpantojn, al kiuj mi estas tre danka. Inter la neitalaj menciindas samideanoj Nakamura Masami el Japanio, Vinko Oŝlak, sloveno delonge vivanta en Aŭstrio, kaj Lorenzo Tomezzoli, naturalizita franco. Inter la italaj, apartan mencion meritas d-ro Antonio De Salvo, kiu eĉ dufoje analize tralegis la tutan verkon. Ĉiun rimarkon kaj konsilon de la reviziintoj mi ĉiufoje serioze konsideris, sed la finan solvon decidis mi, tiel ke entute vi rajtas konkludi, ke pri ties plibonigo dankindas helpintoj, dum pri eventualaj difektoj... kulpas la tradukinto.

Komence mi intencis meti malmulte da piednotoj; sed pli poste mi konsideris ke eĉ la originala teksto bezonas klarigojn por italoj, kaj mi konkludis ke des pli tion bezonas intemacia legantaro. Tial mi provizis la tradukon kaj per piednotoj, kaj per fina glosaro.

Mi klopodis eviti neologismojn, sed da ili mi devis allasi almenaŭ du, nome monatio kaj landskneĥto. Aliajn vortojn, ekz. bravulo, kriaĵo, gardanto, ŝmiristo, avertisto, mi uzis kun speciala nuanco. Klarigoj pri unuj kaj aliaj troveblas en la glosaro.

Foje Manzoni citas (aŭ inventas) barokajn tekstojn, garnitajn per erudiciaj retorikaĵoj; tion li faras ironie, por karikaturi la bombastan stilon de la deksepa jarcento, falsan kaj malproksiman de la popolo. Tiujn verajn aŭ fikciajn citaĵojn, mi klopodis esperantigi per diversaj artifikoj, inter kiuj la forlaso de la artikoloj, kaj la uzo de la litero h anstataŭ supersignoj.

Por la konkreta eldono, la kontaktojn kaj intertraktojn prizorgis s-ino Michela Lipari, al kiu mi estas tre danka, ĉar mi konscias ke tio postulis de ŝi multe da laboro, kaj ŝi faris eĉ vojaĝojn de Romo ĝis Macerata, kie estas la presejo.

Eraretoj estas malmultaj, sed ne mankas, malgraŭ la tuta diligenteco de mi, de s-ino Lipari kaj de la presisto:

1) Eraro estas en la didaskalio (kiun ne redaktis mi) de la dua mapo. La ĝusta formo devus esti: «Lokoj ofte menciitaj en la romano». Krome en tiu mapo devus aperi la nomo de rivero Adda - kiu ludas ne bagatelan rolon en la romano - landlime inter Milanio kaj Venecia Respubliko.

2) Je la paĝoj 1 kaj 2 malaperis du piednotoj.

3) Ek de la ĉapitro XXII la numerado de la piednotoj fariĝas kontinua. La ĝusta formo estus, kiel en la antaŭaj ĉapitroj, komenci ek de numero 1 ĉe la komenco de ĉiu ĉapitro.
Konklude
Mi finas mian diradon per la vortoj de Manzoni: Se nia historio «al vi ne tute malplaĉis, estu pro ĝi danka al la verkinto, kaj iom ankaŭ al la ĝustiginto [permesu ke mi diru: iomete ankaŭ al la tradukinto]. Se male ni sukcesis vin tedi, vi kredu, ke tio ne estis farita intence». Dankon.
Battista Cadei



prelego di pastro B.Cadei









Published at 01:44PM ( 1 comment / 151 visits )
This post is public

June 12nd, 2011

LA SANKTEJO DE LA MADONO DE CZĘSTOCHOWA EN BRIANZA

LA IREJO DE S-ta AŬGUSTENO

VALGREGHENTINO-LA SANKTEJO DE LA MADONO DE CZĘSTOCHOWA


La sanktejo estas dediĉita al Johano Paŭlo la 2a kaj al la Madono de Częstochowa.
Ĝi situas en la kvartalo Dozio en la komununo Valgreghentino (Lecco) je sescentmetroj sur la marnivelo.
Malsame al aliaj sanktejoj de la Irejo de Sankta Aŭgusteno, ĉi tiu preĝejo ne estis konstruita por danko pro ricevita miraklo aŭ post iu apero. Ĝia origino havas specialan historion.

En la jaro 1976, dum la tuta jaro, la familioj de Valgreghentino gastigis, laŭvice dum kelkaj tagoj, ikonon prezentantan la veneritan Madonon de Czestochowa, kiun la tiama paroĥestro pastro Alfredo Zoppetti pentrigis de la pentristo Bergagna, artisto de la Lernejo pri la religia arto "Beato Angelico" en Milano.

Per ĉi tiu gesto la familioj volis montri sian solidarecon kun la Pola Eklezio, tiutempe persekutata.
Kiam la pilgrimado en la domoj finiĝis, oni decidis enloĝigi la ikonon en tre malnova preĝejeto staranta sur monteto, en la eta kvartalo nomata Dozio.
La preĝejeto havis longobardan originon, kaj pro sia malbona stato devis esti detruita.
En Julio de la jaro 1977, dank' al la laboro de multaj voluntuloj, la nova sanktejo estis konsekrita.
Post unu jaro, viro alveninta el la sama lando de la Nigra Madono fariĝis papo kun la nomo de Johano Paŭlo la 2a.
Oni povas atingi la sanktejon per aŭtomobilo veturante laŭ asfaltita strato, iomete malrekta kaj mallarĝa, kiu trairas belkreskajn kaj vastajn arbarojn.
Eblas ankaŭ piediri dum preskaŭ unu horo irante laŭ fascina mulvojeto, kiu deiras de la placo de la paroĥa preĝejo.
Sur la muroj de la sanktejo estas pentritaj la “irejoj” de Maria, komencante de la vojaĝo por renkonti la kuzinon Elisabetta ĝis al ŝia glora eniro en la ĉielo. Pastro Melzi, artisto de la lernejo “Beato Angelico”, pentris ĉi tiujn epizodojn. La skulptisto Galletti estas la aŭtoro de la bronzaj pordoj kaj de la statŭo prezentanta la papon Johano Paŭlo la 2a, lokita sur la placeto en la jaro 1982.
De la antaŭpreĝeja placeto oni povas admiri la valon de la rivero Adda kaj la monton Resegone.


VALGREGHENTINO (pron. valgregentino)

BRIANZA (pron. brianca)


RESEGONE
RESEGONE

Published at 02:02PM ( 0 comments / 191 visits )
This post is public

May 1st, 2011

Renkontiĝo de 150 katolikaj blogantoj



Renkontiĝo de 150 katolikaj blogantoj -Romo

Listo de la elektitaj blogantoj

1. Agnieszka Woszczyńska www.teologia.blox.pl
2. Alberto Piccini: http://www.maestroalberto.it/
3. Aldo Padovan www.katholisches.info
4. Alessandro Gilioli: http://gilioli.blogautore.espresso.repubblica.it/
5. Alessio Jacona: http://www.thewebobserver.it/
6. Alfonsus Widhiwiryawan : http://alfoesercizi2010.blogspot.com/
7. Allison Girone www.TotusTuusFamily.blogspot.com
8. Andrea Gagliarducci: http://www.mondayvatican.com/
9. Andres Beltramo http://www.e-consulta.com/blogs/sacroyprofano
10. Angela Ambrogetti: http://www.ilportonedibronzo.it/
11. Anna Arco http://www.catholicherald.co.uk/author/anna/
12. Anna Spatola http://ordovirginumsicilia.splinder.com/
13. Antonio González http://catinfor.com/blog/
14. Antonio Spadaro http://www.cyberteologia.it/
15. Artur Stopka http://arturstopka.blog.onet.pl
16. Bohdan Pankevych http://risu.org.ua/ua/index/blog/~Bohdan+Pankevych
17. Brandon Vogt http://www.thinveil.net/
18. Carol Glatz http://cnsblog.wordpress.com/
19. Carole Brown http://www.light2nations.org/
20. Christoph Gstaltmeyr http://www.religion.schule.at/
21. CM Paul http://cmpaul.wordpress.com/
22. Costanza Miriano: http://costanzamiriano.wordpress.com/
23. D. Catherine Wybourne http://www.ibenedictines.org/
24. Daniel Luecking http://www.medienkonsument.de/
25. Daniel Pajuelo sm http://smdani.marianistas.org
26. Danielle van Lith http://www.vngmagazine.nl/
27. David Ratnarajah http://www.olirumiraivan.com/
28. Dominique Rimaz http://lesuisseromain.hautetfort.com/
29. Dorothy Wolanin http://wolanka-cojestzazakretem.blogspot.com/
30. Dylan Parry http://areluctantsinner.blogspot.com/
31. Eberhard Wagner http://blog.eberhardwagner.com/
32. Edmar Araújo www.medidasdefe.com
33. Elizabeth Scalia http://www.patheos.com/community/theanchoress/
34. Eloi Aran Sala www.elblocdeleloi.blogspot.com www.focnou.cat
35. Eric Le Meur http://henri.mondion.free.fr/index.php/2011/03/
36. Eva Janosikova http://www.madrid11.com/en
37. Felio Vilarrubias http://www.siempresacerdotes.blogspot.com/
38. Fr Gerard Dunne OP www.irishdominicanvocations.blogspot.com
39. Francesco Diani: http://www.blogcattolici.it e http://www.siticattolici.it/
40. Francesco Spagnolo: http://www.esseciblog.it/
41. Gabriel Burke http://www.frgabrielburke.blogspot.com/
42. Gabriele Niola: http://sonovivoenonhopiupaura.blogspot.com/
43. Georg Feßlmeier http://www.triff-den-papst.de
44. Georg Schimmerl http://gfsch.blogspot.com/
45. Giorgio Maria Faré http://www.santuariodivinamaternita.com/
46. Giovanna Maria http://geniofemminile.blogspot.com/
47. Guillaume Luyt http://blog.paixliturgique.fr
48. Hendrick Jolie http://pfarrer-jolie.blogspot.com/
49. Hilary White http://anglocath.blogspot.com/
50. http://santagostinopavia.wordpress.com/
51. Imrich Gazda http://www.svetkrestanstva.sk/
52. Eric van den Berg http://www.isidorusweb.nl/
53. J.Francisco Jiménez http://www.forumlibertas.com/frontend/forumlibertas/seccion.php?id_seccion=27
54. James Bradley http://www.ordinariateportal.wordpress.com/
55. James Tucker http://fireofthylove.com/
56. Jane Mossendew http://thoughtsfromoasisinfrenchcatholicism.blogspot.com/
57. Javier Alba http://familiavidaylibertad.blogspot.com/
58. Jens Albers http://frischfischen.de/
59. Joan Lewis http://www.ewtn.com/news/blog.asp?blog_ID=1
60. Johannes Paul Jacob Chavanne http://www.facebook.com/pages/Stift-Heiligenkreuz/151746389020?ref=nf
61. Johannes Roger Hanses http://vita-in-deum.de/blogs/johannes
62. Jorge Enrique Mújica http://actualidadyanalisis.blogspot.com
63. Jorge H. Luna www.mexico.mg.org.mx
64. José Manuel Vidal López www.religiondigital.com
65. Jose María Barrera Murillo http://custodiosdesanpedro.blogspot.com
66. Joshua Evangelista: http://reporters.blogosfere.it/
67. jovens Sem Fronteiras http://jsfronteiras.blogspot.com/
68. Juan Alejandro www.padrenuestro.net
69. Juan José Garcia-Noblejas scriptor.org
70. Julio Gomez Sotero www.parroquiadebecerril.wordpress.com
71. Kathy Schiffer http://kathyschiffer.com
72. Katrina Ebersole http://thecrescat.blogspot.com/
73. Kelvin Frometa http://www.tucristo.com
74. Klaus Peper http://kathspace.com/community/Volmar/blog/
75. Lorenzo http://www.qualcosadelgenere.com/
76. Lisa Hendey http://catholicmom.com/
77. Ljudmila Hribar http://pensamientosjuanpablo2do.blogspot.com
78. Loub Gerhard http://www.loub.at/
79. Luca Fabbri: http://www.religionereligioni.blogspot.com/
80. Luca Paolini: http://www.religione20.net
81. Luca Sofri: http://www.wittgenstein.it e www.ilpost.it
82. Luciano Giustini: http://www.lucianogiustini.org/
83. Luigi Coronel http://prieststuff.blogspot.com/
84. Luis Badilla Morales: http://ilsismografo.blogspot.com
85. Luis Fernando Pérez Bustamante http://www.infocatolica.com
86. Mader Isma Kasia Aga www.franciszkanska3.pl
87. Manuela und Stefan Ehrhardt http://zeitzubeten.org/
88. Marco Fioretti: http://informaticaetica.com/
89. Marco Freccero: http://marcofreccero.blogspot.com/
90. Marco Sanavio: http://www.famigliacristiana.it/famiglia/un-prete-in-rete/blog/un-prete-in-rete_180211084434.aspx
91. Maria Elisabetta Marinoni http://genitoriliceoparini.forumattivo.com/
92. Marilena Ruah: http://nobell.it/
93. Mario Aversano http://www.iltesoro.org/
94. Marjeta Pija Cevc http://hranazazivljenje.blogspot.com/
95. Mark Aurel Erszegi http://vatikanifigyelo.freeblog.hu/
96. Marta Nin http://www.catalunyareligio.cat/?q=blog/358
97. Mary O'Regan http://thepathlesstaken7.blogspot.com/
98. Marypaz de Mencos http://loquevale.wordpress.com/
99. Massimiliano Badolati: http://tech.fanpage.it
100. Massimo Granieri: http://www.maxgranieri.it/ e http://www.latprov.it/
101. Massimo Melica: http://www.massimomelica.net/
102. Matthias Suess http://www.matthiassuess.de/blog/
103. Mattia Marasco: http://www.mattiamarasco.it/i-miei-blog/
104. Mauricio Viquez http://ars-parroquiavirtual.blogia.com
105. Mayra Novelo de Bardo www.es.catholic.net
106. Michael Blume http://www.chronologs.de/chrono/blog/natur-des-glaubens
107. Miguel de la Lastra Montalbán, o.s.a http://www.buscadoresdedios.blogspot.com/
108. Moreno Migliorati: http://www.spiritualseeds.info/
109. Mussie Zerai http://habeshia.blogspot.com/
110. Narda Centeno http://fromthepews.wordpress.com/
111. Néstor Mora http://www.religionenlibertad.com/blog.asp?idautor=145
112. P. Fortea http://blogdelpadrefortea.blogspot.com/
113. Padre Stéphane Jourdain http://lemessin.wordpress.com/
114. Paolo Benanti: http://sinderesi.wordpress.com
115. Paolo Benvenuto: http://www.sguardocattolico.it/
116. Paolo Padrini http://passineldeserto.blogosfere.it/
117. Paolo Rodari: www.palazzoapostolico.it
118. Pavel Levushkan http://catholic.baznica.info/
119. Pe. Djalma Lúcio Magalhães Tuniz, scj http://djalmascj.blogspot.com/ http://boccadiroma.blogspot.com/
120. Pedro José González Rodenas www.llenadlastinajas.blogspot.com
121. Peter Wurm http://www.peterwurm.com/
122. Philomena Ewing http://blueeyedennis-siempre.blogspot.com/
123. Pierre-Baptiste Cordier http://peube.wordpress.com/
124. Ralph Anderl http://www.ic-berlin.de/
125. Rocco Palmo http://www.whispersintheloggia.blogspot.com/
126. Roderick Vonhögen http://sqpn.com/
127. Rodrigo Gurgel http://rodrigogurgel.blogspot.com/
128. Ronald Glaeser Freelance journalist
129. Rosangela Mancusi http://mv.vatican.va
130. Rosario Carello: http://www.rosariocarello.it/
131. Sandro Magister:http://www.chiesa.espressonline.it

140. Susan Vigilante http://www.desperateirishhousewife.blogspot.com/
141. Susan Windley-Daoust http://www.ironiccatholic.com/
142. Taylor Marshall http://www.cantuar.blogspot.com/
143. Thomas Peters http://www.americanpapist.com
144. Tim Kelleher http://www.firstthings.com/
145. Vicente Javier Navas www.vecinosdefuenlabrada.blogspot.com
146. Virginia Bonard www.ciudadnueva.org.ar
147. Vito Martinez http://vocationstory.blogspot.com/
148. Vittorio Saraceno http://isgabrasil.blogspot.com
149. Wagner Moura http://diasimdiatambem.wordpress.com/
150. Xavier Arnaud http://www.leforumcatholique.org/



Published at 01:45PM ( 0 comments / 96 visits )
This post is public

April 26th, 2011

POR INFANOJ- la perdiĝinta ŝafo 2

Cento pecorelle
aveva il buon pastore
bianche, nere e belle
son tutto il suo amore-
Alla sera stanco
al tramontar del sole
conta fino a cento
ringrazia il Signore.
C'era anche la luna
in quella sera quando
ne mancava una
ancor sta raccontando.
Era piccolina
ed anche capricciosa
Là sulla collina
è andata a far che cosa?
Parte il pastore
che va alla ricerca
corre ore ed ore
di nulla si spaventa
Mancano le stelle
è la pecorella
una voce fine
invoca la sua stella.
Dunque il pastore
la prende sulle spalle
batte il suo cuore
correndo per la valle
Tutto sorridente
a casa va contento
dice alla gente
ne ho di nuovo cento
Siamo pecorelle,
Gesù è il buon pastore,
sane, buone e belle
ci vuole il Signore
Tutto sorridente
a casa va contento
dice alla gente
ne ho di nuovo cento.
Siamo pecorelle
Gesù è il buon pastore
sane buone e belle
ci vuole il Signore
Centon da ŝafinoj
la bon-ŝafisto havis
blankajn, nigrajn belajn
kiujn li tre amis.
Je la sunsubiro
vespere li tre lacas
nombras li ĝis cento
kaj la Sinjoron dankas.
Estis eĉ la luno
en la vespero kiam
unu el ili mankis
kiel li rakontas ĉiam.
Ĝi et-eta estis
kaj ofte ĝi kapricis,
sur ĉi tiun monteton
pro kio ĝi suriris?
Startas la ŝafisto
por trovi la perditan,
kuras li longtempe
nenio lin timigas.
Mankas jen la steloj
kaj tiu ŝafineto
per mallaŭta voĉo
alvokas sian stelon.
Do la bon-ŝafisto
surŝultre ĝin li prenas
batas lia koro
la valon li trakuras.
Tute ridetanta
al hejmo li revenas
li al ĉiuj diras
denove cent mi havas.
Estas ni ŝafinoj,
Jesuo la ŝafisto,
sanaj, bonaj, belaj
nin volas la Sinjoro.
Tute ridetanta
al hejmo li revenas
li al ĉiuj diras
denove cent mi havas.
Estas ni ŝafinoj,
Jesuo la ŝafisto,
sanaj, bonaj, belaj
nin volas la Sinjoro.



La presebla libro estas ĉi tie :

http://www.ueci.it/porinfanoj/

Published at 05:26PM ( 1 comment / 112 visits )
This post is public

Published at 10:18PM ( 0 comments / 89 visits )
This post is public

April 13rd, 2011

LA IREJO DE S-ta AŬGUSTENO-KATOLIKA SENTO- 2011/2

LA IREJO DE S-ta AŬGUSTENO


De kelkaj jaroj multaj turistoj laŭiras la mal­novajn religiajn pilgrimvojojn kiuj trairas Eŭropon.
La plej famaj vojoj estas la “Irejo de Santiago” kaj la “Vojo Francigena”. Dum la frua Mezepoko la Vojo Francigena kunligis la urbon Canterbury en Anglujo kun Romo.
La historio rakontas, ke estis Sigerico, ĉefepi­skopo de Canterbury, la unua kiu laŭiris ĉi tiun itineron por iri vizite al Papo Johano la 15a.
La Irejo al la Sanktejo de Santiago de Kom­postelo estas la itinero, kiun la pilgrimantoj faris, de la 9a jarcento p.K., por viziti la tombon la Apostolo Jakobo.
En Brianza, malgranda regiono norde de Mila­no, estas nova pilgrimvojo: “La Irejo de S-ta Aŭgusteno”. Ĝi kunligas la 25 sanktejojn ĉeest­antajn en la teritorio. En Brianza, pro la venerado de la Virgulino Maria, la loĝantoj estigis multajn sanktejojn, ikonojn, kapelojn kaj mariajn grotojn.
La irejo estas tiel nomata, ĉar Sankta Aŭgu­steno el Ipono loĝis en Brianza, pli precize, en Cassago, post sia konvertiĝo. Malsame ol la aliaj religiaj irejoj, tiu de S-ta Aŭgusteno havas ringan formon. La pilgrimantoj, je la fino de la itinero, revenas al la startopunkto.
La start-kaj-alven-punkto estas en la urbo Monza. Oni povas laŭiri la irejon piede, bicikle aŭ aŭtomobile. Ĝi estas longa 350 kilometrojn.
Krom la sanktejoj, laŭlonge de la itinero, la pilgrimantoj povas admiri la plej gravajn historiajn kaj arkitekturajn lokojn: preĝejojn, monaĥejojn, malnovajn kaj modernajn monumentojn, naturajn parkojn, tre belajn vilaojn. Estas atestoj de longobar­da kaj romanika arto; inter la plej signifoplenaj estas la Katedralo de Monza, la preĝejo de Aglia­te, la baziliko de S-ta Vincenzo en Galliano, ktp.
Oni povas trairi tre industriiĝintajn lokojn, sed ankaŭ belajn antaŭalpajn pejzaĝojn kun ĉarmaj lagetoj (lagoj de Pusiano, de Alserio kaj de Annone).
Laŭ la peto de pliaj pilgrimantoj oni decidis pli­longigi la itineron je 65 kilometroj.
Pro tio, post la 25 mariaj sanktejoj, la pilgrim­antoj povas fini la iradon per du aŭ tri etapoj por viziti, en Milano, la Bazilikon de S-ta Ambrogio, de kiu Sankta Aŭgusteno ricevis la bapton, kaj, en Pavia, la Bazilikon de “S-ta Petro en Ora Ĉielo”, kie estas la tombo de S-ta Aŭgusteno.
El Pavia la pilgrimantoj povas iri pluen, ĝis Romo per la “Vojo Francigena”, kiu trairas la urbon Pavia.
Aŭ, el Pavia, la marŝado povas daŭri ĝis Genova. Piede la pilgrimantoj povas laŭiri la tre antikvan vojon nomatan “Vojo de la Salo”.
En la 7a jarcento la longobarda reĝo Liutpran­do elaĉetis la korpon de S-ta Aŭgusteno el la piratoj, kiuj antaŭe ŝtelis ĝin dum atako al la urbo Ipono.
Liutprando transportigis per ŝipo el Sardinio al Ĝenovo, la urnon kun la restaĵoj, kaj poste pro­cesie laŭ la supre menciita “Vojo de la Salo” ĝis Pavia, kie estis la sidejo de la longobarda reĝo­lando.
Oni povas akiri pliajn sciigojn el la libro:
Il cammino di Sant' Agostino.Un pellegrinaggio in Brianza


de Renato Ornaghi kaj konsultante la retejojn:


http://www.cassiciaco.it/navigazione/cammino/cammino.html




IL CAMMINO DI Sant'AGOSTINO

Da alcuni anni molti turisti percorrono le antiche vie religiose che attraversano l’Europa.
Le più famose vie sono “Il Cammino di Santiago” e la “Via Francigena”. Durante il primo Medioevo la Via Francigena collegava la città di Canterbury in Inghilterra a Roma.
La storia racconta che fu Sigerico, arcivesco­vo di Canterbury, il primo che percorse questo itinerario per visitare il Papa Giovanni XV.
Il Cammino al “Santuario di Santiago di Com­postella” è l’itinerario che i pellegrini facevano, dal IX secolo d.C., per visitare la tomba dell’apostolo Giacomo.
In Brianza, piccola regione a nord di Milano, c’è un nuovo cammino: “Il Cammino di S.Agosti­no”. Esso collega i 25 santuari esistenti sul terri­torio. In Brianza, grazie al culto della Vergine Maria, gli abitanti realizzarono molti santuari, icone, cappelle e grotte mariane.
Il cammino è chiamato così, perché Sant'Ago­stino di Ippona abitò in Brianza, precisamente a Cassago, dopo la sua conversione. Diversamente dagli altri cammini religiosi, quello di S.Agostino ha una forma circolare. I pellegrini, alla fine del­l’itinerario, arrivano al punto di partenza.
Il punto di partenza e di arrivo è nella città di Monza. Si può percorrere il cammino a piedi, in bicicletta o in automobile. È lungo 350 chilometri.
Oltre ai santuari, lungo l’itinerario, i pellegrini possono ammirare i più importanti luoghi storici e architettonici: chiese, monasteri, monumenti antichi e moderni, parchi naturali, ville molto belle. Ci sono testimonianze dell’arte longobarda e romanica; tra i più significativi ci sono il Duomo di Monza, la chiesa di Agliate, la basilica di S.Vincenzo a Galliano, ecc.
Si possono attraversare luoghi industriali, ma anche bei paesaggi prealpini, paesaggi con poetici laghetti( lago di Pusiano, di laghi di Pusiano, di Alserio e di Annone)
Dopo le richieste di alcuni pellegrini si è deci­so di allungare l’itinerario di altri 65 chilometri.
Per questo, dopo i 25 santuari mariani, i pel­legrini possono finire il cammino con altre due o tre tappe per visitare, a Milano, la Basilica di Sant'Ambrogio, da cui Sant'Agostino ricevette il Batte­simo, e, a Pavia, la Basilica di “S.Pietro in Ciel d’Oro”, dove c’è la tomba di S.Agostino.
Da Pavia i pellegrini possono prolungare il viaggio fino a Roma per la “Via Francigena” che attraversa la città di Pavia.
Altrimenti, da Pavia il cammino può continuare fino a Genova. A piedi i pellegrini possono percor­rere l’antichissima via chiamata”Via de Sale”.
Nel 7°secolo il re longobardo Liutprando ri-scattò il corpo di S.Agostino dai pirati che prece­dentemente lo avevano rubato durante un attacco alla città di Ippona.
Liutprando fece trasportare l'urna con i resti dalla Sardegna a Genova per nave, e poi in processione lungo la sopraccitata “ Via del Sale” fino a Pavia, dove c’era la sede del regno longo­bardo.
Si possono ottenere ulteriori notizie dal libro:
Il cammino di Sant'Agostino. Un pellegrinaggio in Brianza
di Renato Ornaghi e consultando i siti:
http://www.cassiciaco.it/navigazione/cammino/cammino.html


Monza- Santuario di Santa Maria delle Grazie

Vedano al Lambro – S. della Madonna della Misericordia
Lissone – Santuario della Madonna del Borgo
Triuggio (Rancate) – Santuario di Santa Maria Assunta
Seregno – Santuario della Madonna di Santa Valeria
Desio – Santuario della Madonna del Pellegrino
Cesano Maderno - Santuario di Santa Maria della Frasca
Cucciago – Santuario della Madonna della Neve
Cantù – Santuario della Madonna dei Miracoli
Alzate Brianza – Santuario della Madonna di Rogoredo
Inverigo – Santuario di S. Maria della Noce
Monguzzo - Santuario di Nostra Signora di Lourdes
Caslino d’Erba – Santuario della Madonna di S. Calocero
Valmadrera – Santuario della Madonna del Latte
Pusiano – Santuario di Santa Maria Madonna della Neve
Cassago Brianza - Domus Augustini
Bevera di Barzago - Santuario di Santa Maria Nascente
Airuno - Santuario della Madonna Addolorata
Colle Brianza (Cagliano) – Sant. della Madonna del Sasso
Montevecchia - Santuario della Beata Vergine del Carmelo
Merate (Sabbioncello) - Santuario di Santa Maria Nascente
Imbersago - Santuario della Madonna del Bosco
Cornate d’Adda – Santuario della Madonna della Rocchetta
Ornago - Santuario della Beata Vergine del Lazzaretto
Vimercate – Santuario della Beata Vergine della Rosario
Monza - Santuario di Santa Maria delle Grazie











Published at 02:10PM ( 2 comments / 261 visits )
This post is public

April 13rd, 2011

POR INFANOJ-la du konstruistoj

LA PARABOLO DE LA DU KONSTUISTOJ



Published at 11:12AM ( 0 comments / 45 visits )
This post is public

April 11st, 2011

POR INFANOJ-la bona semisto

LA PARABOLO DE LA BONA SEMANTO









Published at 11:20AM ( 0 comments / 39 visits )
This post is public

April 11st, 2011

POR INFANOJ- la perdiĝinta ŝafo

LA PARABOLO DE LA PERDIĜINTA ŜAFO







Published at 11:04AM ( 0 comments / 67 visits )
This post is public

April 8th, 2011

SENPAGE

9-17 Aprilo 2011

Dum naŭ tagoj vi eniros la italajn ŝtatajn muzeojn

senpage

Vi povos viziti muzeojn, arkeologiajn lokojn,ŝtatajn arkivojn kaj

bibliotekojn

http://www.beniculturali.it/mibac/export/MiBAC/sito-MiBAC/Contenuti/MibacUnif/Eventi/visualizza_asset.html_53962581.html

Published at 10:38PM ( 0 comments / 124 visits )
This post is public

Published at 10:21PM ( 0 comments / 97 visits )
This post is public

Published at 10:32PM ( 0 comments / 74 visits )
This post is public

Published at 10:31PM ( 0 comments / 138 visits )
This post is public


   ← previous   1 2   next →   

( 20 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Fossati Tiziana

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...