Paŭl Published on June 7th, 2008
by Paŭlpro

Paŭl's blog

Browse posts
Ipernity-renkontiĝo en Antverpeno
Posted on August 9th, 2008
5 comments (latest 3 years ago)
Ipernity-bijeenkomst in Antwerpen
Posted on August 9th, 2008
Esperanto-parolantoj: 1000 aktivuloj atingitaj
Posted on July 24th, 2008
100 comments (latest 3 years ago)
Esperanto, het groene gevaar?
Posted on June 11st, 2008
26 comments (latest 3 years ago)
La veteranoj tie ĉi ;-)
13 comments (latest 3 years ago)
600 vizitintoj/Besucher/visit ors/bezoekers?????
Posted on June 1st, 2008
13 comments (latest 3 years ago)
Voellig Nouveau type de Logiciel sur l'achat de decider
Posted on May 25th, 2008
17 comments (latest 3 years ago)
Ipernity baldaŭ en eĉ pli da lingvoj
Posted on May 8th, 2008
6 comments (latest 3 years ago)
La najtingalo (Guido Gezelle)
Posted on April 29th, 2008
3 comments (latest 4 years ago)

Member tags

Josée Josée
Paŭl Paŭl
Tina S. Tina S.
J. Kresve J. Kresve
Ivan MG Ivan MG
Kalle Kniivilä Kalle Kniivilä
Lars Sözüer Lars Sözüer

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. Read 3 191 times

La veteranoj tie ĉi ;-)

Saturday June 7th, 2008 at 02:47PM

Longe mi pensis, ke mi estas la plej malnova Esperanto-parolanto en ipernity. Sed ne. Ĉu vi volas scii, kiuj estas niaj veteranoj?

Danke al statistika skripto, kiun programis Lars, mi facile povis ekscii, kiuj estas la Esperanto-veteranoj tie ĉi en ipernity. Mi longe kredis, ke mi estas la unua aliĝinto, sed ne, mi estas la dua ...

La tutunue aliĝinta esperantisto tie ĉi estas ... tatatataraaaaa ... Mamie Jo Boccadifuoco, kiu aliĝis jam la 8an de septembro 2006, do kiam ipernity ankoraŭ estis en la tiel nomata alfa fazo, kaj kiam nur invititoj povis testi ĝin.

9 monatojn poste aldoniĝis mi en la 17a de junio 2007. Post kelktaga testado mi komencis varbi por ipernity kaj tiam aldoniĝis pluraj ene de kelkaj semajnoj:
En la 2a de julio mia amikino Tina
En la 8a de julio du "fuĝintoj" el tiu alia socia retejo: J. Kresve kaj Ivan MG
En la 10a de julio Kalle Kniivilä

Kaj tiel pluriris, kun mezumo de 3 novaj homoj ĉiutage ĝis nun, kiam ni konsistigas unu el la pli fortaj lingvaj komunumoj tie ĉi.

translate into English

13 Comments / add your comment?

Venti - 文缇
Venti - 文缇 says:
Interese!
"... unu el la plej fortaj lingvaj komunumoj tie ĉi": ĉu vi konas la taksadon laŭ lingvo?
3 years ago
Venti - 文缇 edited this comment 3 years ago.
Paŭl
Paŭlpro replies:
Tion laŭ mi eblas sufiĉe facile konstati. Estas klare, ke la franca, germana kaj angla superregas, sed aliaj kutime fortaj lingvoj estas malpli ofte uzataj tie ĉi: hispana, portugala, nederlanda, ĉina, japana.
3 years ago
Odamir
Odamir replies:
Paul, bonvolu informi kiom da esperantistoj jam partoprenas Ipernity?
3 years ago
Paŭl
Paŭlpro replies:
Ni diru, ke ĉeestas certe pli ol mil. Kiom fakte partoprenas, do aktivas uzante sian blogon, aldonante fotojn ktp, ankoraŭ ne estas klara. Lars Sözüer nun faris statistikan skripton el kiu devus esti konstateble, kiom da inter ili blogas, aldonas dokumentojn, ktp.
3 years ago
Imre Szabo
Imre Szabo says:
Tre interesa materialo, do tiel komenciĝas la historio de io grava... Kaj tiu historio estas tre interesa por ni. Ĉu vi povus prezenti ankaǔ aliajn detalojn el nia vivo?
3 years ago
Paŭl
Paŭlpro replies:
Estas ankoraŭ iomete da materialo pri la historio de Esperanto en ipernity tie ĉi.
3 years ago
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski says:
Pro tio mi konvinkiĝis iomete pri ipernity kompare kun facebook, ke ĉi tie oni kreas veran komunumon. Bedaŭrinde, ke la projekto Amikumu ne plu progresas, sed tiu ĉi havas grandan avantaĝon super fermita komunumo: ĉi tie oni ja vole-nevole informas alilingvanojn pri ni.
3 years ago
Petro Kintana
Petro Kintana replies:
Jes, mi aliĝis hieraŭ kaj al mi ŝajnas ke facebook utilas nur por kolekti visaĝojn, por montri kiom da amikoj oni havas, kaj, male, ipernity estas vera komunumo.
3 years ago
Paŭl
Paŭlpro replies:
Bonvenon en ipernity, pqs! Certe vi baldaŭ sentos vin hejme tie ĉi!
3 years ago
Petro Kintana
Petro Kintana replies:
Dankon!
3 years ago
Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr. says:
Bonege! Ja interesa tiu informo. En Orkuto ankaŭ ĉeestas pli ol 1.000. En Vikipedio multe pli ol 2.000.
3 years ago
Olivier
Olivier replies:
En Amikumu ne ĉeestis ankaŭ pli ol 2 000 esperantistoj.

Verŝajne, la esperanto-parolantaj retumantoj (retemuloj) ne estas pli du mil.
3 years ago
Tonyo
Tonyo says:
En Facebook estas grupo "Esperanto", kun 1400 membroj. Tamen, la plejmulto estas komencantoj, ĉefe usonaj, kaj certe kelkaj eĉ ne estas esperantistoj. Sed ĝuste pro tio estas des pli utile kuraĝigi ilin.
Ankaŭ ekzistas grupo "Ipernitarians on Facebook" :-)

Sed kiel komunumo de jam parolantoj, ja pli bone funkcias Ipernity.
3 years ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...