Longe mi pensis, ke mi estas la plej malnova Esperanto-parolanto en ipernity. Sed ne. Ĉu vi volas scii, kiuj estas niaj veteranoj?
Danke al statistika skripto, kiun programis Lars, mi facile povis ekscii, kiuj estas la Esperanto-veteranoj tie ĉi en ipernity. Mi longe kredis, ke mi estas la unua aliĝinto, sed ne, mi estas la dua ...
La tutunue aliĝinta esperantisto tie ĉi estas ... tatatataraaaaa ... Mamie Jo Boccadifuoco, kiu aliĝis jam la 8an de septembro 2006, do kiam ipernity ankoraŭ estis en la tiel nomata alfa fazo, kaj kiam nur invititoj povis testi ĝin.
9 monatojn poste aldoniĝis mi en la 17a de junio 2007. Post kelktaga testado mi komencis varbi por ipernity kaj tiam aldoniĝis pluraj ene de kelkaj semajnoj:
En la 2a de julio mia amikino Tina
En la 8a de julio du "fuĝintoj" el tiu alia socia retejo: J. Kresve kaj Ivan MG
En la 10a de julio Kalle Kniivilä
Kaj tiel pluriris, kun mezumo de 3 novaj homoj ĉiutage ĝis nun, kiam ni konsistigas unu el la pli fortaj lingvaj komunumoj tie ĉi.
Send a message
Search for members
Venti - 文缇 pro says:
"... unu el la plej fortaj lingvaj komunumoj tie ĉi": ĉu vi konas la taksadon laŭ lingvo?
Venti - 文缇 edited this comment 5 months ago.
Paŭl Peeraerts pro replies:
Odamir replies:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Imre Szabo says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Przemysław Wierzbowski says:
pqs replies:
Paŭl Peeraerts pro replies:
pqs replies:
Fernando Maia Jr. says:
Olivier replies:
Verŝajne, la esperanto-parolantaj retumantoj (retemuloj) ne estas pli du mil.
Tonyo says:
Ankaŭ ekzistas grupo "Ipernitarians on Facebook" :-)
Sed kiel komunumo de jam parolantoj, ja pli bone funkcias Ipernity.