Ĉi-matene mia karulino vekis min per la demando “Kiel mi povas esti informita aŭtomate pri ĉiuj novaĵoj en la blogo de difinita persono?” Kun unu malfermita okulo kaj kun unu plu dormanta mi provis aranĝi miajn grizajn ĉelojn.
“En ipernity?”, mi demandis? “Jes ja, en ipernity.” Tio estas tipe Tina. Normalaj virinoj matene komencus per simpla demando, kiun eblus respondi per konciza “jes”, kiel ekzemple “ĉu alŝuti muzikon estas farata sammaniere kiel alŝuti foton?”, sed Tina postulas de mi ĉiujn miajn dum 6 monatoj arigitajn konojn tujtuje, matene, sabate. Sed mi amas ŝin kaj do mi ne protestis. “Mi klarigos poste,” mi diris. Kaj nun do “poste” jam estas “nune”. Cetere, mi forte suspektas, ke tiu subita matena interesiĝo estas klarigebla per la fakto, ke hieraŭ mi prelegis pri ipernity. Eble mi simple disradiis iun ipernitan viruson, kiu dum la nokto kovis sin en inkubacia latenta dormo kaj nun disŝprucis sin tra nia tuta dormĉambro.
Nu, ni lasu ipernititon por reveni al ipernity. Por aŭtomate esti informita pri iuj novaĵoj, ĉu en blogo, ĉu ĉe la dokumentoj, oni povas uzi RSS-fluojn, aŭ en pli simpla lingvaĵo: informfluoj. Por povi legi informfluojn oni tamen bezonas ion pli ol nur ipernity. Oni bezonas RSS-legilon. Ekzistas centoj da diversaj por multaj sistemoj, inkluzive de poŝtelefonoj kaj poŝkomputiloj. Tiu kiu volas koni la diversajn eblecojn por sia sistemo guglu pri la vortoj RSS kaj certe ion trovos. Mi nun donos nur facilan ekzemplon, kiu postulas de mi (kaj de vi, kaj de Tina) malmulte da laboro (nu, estas ja sabato, neniu porko laboras hodiaŭ). Ni uzos kiel ekzemplon la RSS-legilon, kiu estas parto de Fajrovulpo (Firefox, Bon Echo, Mozilo).
Imagu, ke Tina volas sekvi atente la blogon de mia ĉefo Lodchjo. Ŝi malfermu ties blogon, kaj rigardu tute en la subo de la bloga paĝo. Tie videblas la jena frazo:

Ŝi alklaku la ligilon “Plej novaj artikoloj” por esti informita pri la plej novaj artikoloj de Lodchjo. Alklakinte tion, venos la jena bildo:

Interesas nin precipe la blua parto, kiu komenciĝas per http. Normale sufiĉas alklaki ĝin. por ke vi vidu la postan ĉi-suban bildon. Se tio ne funkcias vi kopiu tiun bluan parton (STIR c en Vindozo kaj pluraj Linuksoj) kaj ni gluu ĝin (STIR v) en la serĉotrabon de Fajrovulpo. Farinte tion, kaj enpuŝinte la enigan klavon, Fajrovulpo respondos jene (kaj ni pardonu ĝian iĝ-eraron):

Alklaku la butonon “Aboni nun”. Farinte tion Fajrovulpo petos de vi, kie vi volas krei la ligilon al la dokumentofluo de Lodchjo. Vi povas krei ĝin en via ĉefa menuo Paĝosignoj, sed vi povas krei ankaŭ tute novan menuon speciale por RSS-fluoj.

Alklaku “Aldoni”, kaj vi nun vidos inter viaj paĝosignoj novan kun la titolo “Artikoloj de Lodchjo”. Se vi per via muso tuŝos ĝin, vi vidos flanke de ĝi la plej novajn artikolojn liajn.
Ĉiam kiam vi malfermos Fajrovulpon, ĝi rapide kaj senbrue kontrolos, ĉu Lodchjo verkis novan artikolon, kaj se jes, ĝi montros tujan ligilon al ĝi.
Facile, ĉu ne?

Do, mi iomete pludormos nun. Mi ja ne scias, kiujn problemojn mi morgaŭ matene devos solvi ...
Send a message
Search for members
Cindy Mckee pro says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
David S pro says:
lodino-vanessa pro says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Izabel says:
Hieraŭ mi vekis mian koramikon flustrante : "ĉu vi bone dormadis kara?" li forjetis min dirante : "vi incitas min per viaj malsimplaj matenaj demandoj !!" ...
Izabel edited this comment 2 months ago.
Raj replies:
Izabel replies:
Dany pro says:
--
Seen in a user home page (?)
Paŭl Peeraerts pro replies:
Tina S. pro says:
koran dankon pro via klarigo. Mi estos nun ĉiam bone informita pri viaj novaj artikoloj.
Estis agrable legi, ke vi deklaras al la tuta (Esperanto-)(Ipernity-)mondo ke vi amas min. Mi ankaŭ amas vin. Mi promesas ke mi ankoraŭ multajn interesajn demandojn elpensos por vi.
Via dankema Tina
P.S. Ĉu mi rajtas veki vin ankaŭ dum nokte?
Paŭl Peeraerts pro replies:
Mohammad says: