Paŭl Peeraerts Published on December 16, 2007
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
Petro 2
Posted on January 18, 2008
16 comments (latest 4 months ago)
Oftaj demandoj
Posted on January 14, 2008
48 comments (latest 3 months ago)
500!
Posted on January 13, 2008
8 comments (latest 10 months ago)
Petro
Posted on January 11, 2008
4 comments (latest 9 months ago)
Babile pri fotografio: diagonaloj
12 comments (latest 10 months ago)
Babile pri fotografio: ŝablonoj
Posted on December 13, 2007
6 comments (latest 10 months ago)
Tpoigarifo
Posted on December 11, 2007
12 comments (latest 10 months ago)
Iom pri mi
Posted on December 5, 2007
29 comments (latest 8 months ago)
Hundo de Flandrio
Posted on December 2nd, 2007
2 comments (latest 11 months ago)

Keyword tags

esperanto
diagonaloj
diagonalen

Member tags

Kamie

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 1702 visits

Babile pri fotografio: diagonaloj

Sunday December 16, 2007 at 04:39PM

En mia unua babilado pri ŝablonfotografio mi jam diris, ke bildojn, en kiuj la ŝablonoj ne estas paralelaj al la randoj de la foto, oni ĝenerale konsideras pli belaj. Similan regulon ni trovas en alia faceto de la komponado: la diagonaloj.

En fotografio la vorto "diagonalo" havas iom alian signifon ol en matematiko. Ĝi ne estas linio, kiu iras de unu angulo al alia, sed temas pri ĉiu klare rekonebla (kvankan ofte imagata) linio, kiu ne estas paralela al rando de la foto, alivorte ĉiu linio, kiu ne estas horizontala nek vertikala. Preskaŭ ĉiuj fotoj, kiujn ni konas, havas 2 horizontalajn kaj 2 vertikalajn randojn. Se la plimulto de la klare rekoneblaj linioj en iu foto estas paralela al tiuj randoj, la bildo estas plej ofte konsiderata teda. Aldono de aliaj linioj havas la malan efikon. Tiajn bildojn oni plej ofte konsideras viglaj, vivaj. Kiel ekzemplojn mi prenos du tute ordinarajn fotojn el mia propra kolekto. La malgranda foteto dekste montras flagrantajn kandeletojn, kiuj kune kreas horizontalan linion, do linion, kiu estas paralela al la supra rando de la foto. La pli granda foto montras la samajn kandeletojn, en sama loko, sub samaj lumaj cirkonstancoj, sed en ĝi la linioj ne estas paralelaj al la rando, sed estas diagonaloj. Ĉiu, eĉ nespertulo pri fotografio, diros, ke la dua bildo estas la pli bela.

Do, ni evitu havi okulfrapajn horizontalajn liniojn en nia foto. Sed kiel fari, se ni volas foti la horizonton? Ja nenio estas pli horizontala ol la horizonto! Por ke foto kun horizonto ne aspektu teda ekzistas "trukoj". Vi povas ekzemple provi aldoni pliajn liniojn, kiuj ne estas paralelaj al la randoj de la foto, por vigligi ĝin. Ekzemplo estas la ĉi-apuda bildo dekstre, kie la linioj, kiujn formas la fostaro, donas fortecon al la foto. Cetere, parolante pri horizontoj: horizonto estu aŭ nepre tute precize horizontala, aŭ tute ne horizontala, sed ne ie meze. Horizonto, kiu estas iomete oblikva, donas tre amatorecan impreson. Prefere vi rektigu la foton, ekzemple per iu simpla programo kiel Picasa, antaŭ ol publikigi ĝin.

Pri tiu regulo, ke horizontoj nepre estu horizontalaj, ekzistas do escepto. Se ĝi estas tute oblikva, la rigardanto ne sentas tion kiel eraron, sed kiel deziratan bildan elementon. Vidu kiel ekzemplon maldekstre foton, kiun faris mia filino en la strando de Cadzand (Nederlando). La fotmaniero de tiu speco de fotoj eĉ havas specialan nomon: "nederlanda oblikveco" aŭ "nederlanda angulo" (1).

Se ni atente rigardas la liniojn en la supra bildo pri la maro, ni konstatos, ke tiuj linioj ie en la senfina foro (en la tiel nomata "fuĝpunkto") tuŝos unu la alian. Ili estas la radioj de iu imagata grandega ciklo. La sama fenomeno, nomata perspektivo, ankaŭ videblas en la foto pri la kandeletoj, kvankam ĝi tie estas malpli okulfrapa. Akcenti tiun perspektivon tre ofte rezultas en tre interesaj fotoj. Jen dekstre vi vidas alian foton kun fortaj perspektivaj linioj. La bildo estis farita en la nederlanda urbeto Domburg.

Certe ne ĉiu foto nepre devas havi videblajn diagonalojn, sed plej ofte ili donas tre interesan spicon al la bildo.

1. Nederlanda angulo: Ekzistas tre interesa etimologia sciindaĵo pri tiu termino. La oblikvigo de la bildo estis tre populara en Germanio de la jaroj 1930 ĝis 1940, kaj tie ricevis la nomon Deutscher Winkel (germana angulo). La britoj kaj usonanoj miskomprenis tion, kaj supozis, ke Deutsch estas sinonimo de la angla vorto Dutch (nederlanda) kaj do nomis tiun teknikon Dutch tilt (nederlanda oblikvigo). Poste la angla termino iĝis pli populara ol la origina germana, kaj nun do "nederlanda oblikvigo" iĝis fiksa, kvankam origine erara, esprimo.

12 Comments / add your comment?

Jakvo pro says:
dankon por la instruo Paul, certe multaj fotistoj malkovras la valoron de vidi kaj enkadrigi (cxu esperanta vorto?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Dankon pro via vizito kaj pro via komento, Jakvo!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onjo says:
Dankon pro la ekspliko pri la "nederlanda angulo"! kurioze :)
kaj mi kuraĝigas vin daŭrigi la fotolecionetojn!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Dankon pro viaj vortoj, Onjo! Nu, mi havas ankoraŭ kelkajn ideojn, pri flankoj de la fotografio, kiujn mi tre ŝatas. Sed mi preferas ne nomi miajn tekstojn "lecionoj". Mi nur priskribas, kion mi trovis en diversaj libroj, kaj kion mi mem "sentas", kiam mi vidas foton.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lodch.jojo pro replies:
Vi bonege faras, kara!!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Dankon! Estas bele ricevi komplimenton de fakulo!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Lodch.jojo pro replies:
Oh, vi troigas!! Mi estas komplete aŭtodidakto! Eble mia 7a senso?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
Ho! treege interesa. Dankon.
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Mi ĝojas, ke vi ŝatas ĝin, Ronaldo!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Ankau mi dankas la valorajn sciigojn! Mi pensis, ke por foti sufichas nur "vidi", tamen ne: necesas ankau "scii".
Posted 10 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Nu, ion scii, sed antaŭ ĉio atente rigardi! Amike.
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
Zmitro Lapcionak says:
en multaj forumoj kie mi foje vidas fotaĵojn kaj diskutojn/kverelojn, kaj oftaj kritikoj/mokoj estas "fotoshop" - do, spektantoj ne kredas je realeco de fotaĵo, kaj diras ke ĝi estas poste prilaborita per redaktilo.
kaj dua lasta "argumento" estas: "fuŝita horizonto!" - do spektantoj havas neniun ajn punkton por kritiki, tiam ili simple indikas pri ne horizontala horizonto

foje mi vidis tian rimarkon eĉ pri pentraĵo
ljplus.ru/img3/a/d/adam_hlobus/kukuru-07.jpg
Posted 10 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.