Paŭl Peeraerts Published on December 5, 2007
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
Petro
Posted on January 11, 2008
4 comments (latest 9 months ago)
Babile pri fotografio: diagonaloj
Posted on December 16, 2007
12 comments (latest 10 months ago)
Babile pri fotografio: ŝablonoj
Posted on December 13, 2007
6 comments (latest 10 months ago)
Tpoigarifo
Posted on December 11, 2007
12 comments (latest 10 months ago)
Iom pri mi
29 comments (latest 8 months ago)
Hundo de Flandrio
Posted on December 2nd, 2007
2 comments (latest 11 months ago)
Ĝeneralaj kondiĉoj por uzado
Posted on November 19, 2007
105 comments (latest 10 months ago)
[de]+[eo] Mal vorstellen ... Ĉu mi rajtas prezenti?
Posted on November 12, 2007
1 comment (latest 12 months ago)
[nl] The mother your visit is a sleep to the favor or to the bed your mind
Posted on November 9, 2007
8 comments (latest 12 months ago)

Keyword tags

esperanto

Member tags

Paŭl Peeraerts
Tina S.
Stijn@Work
Liesbet Peeraerts
Kamie
Helena Tylipska

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 2015 visits / 1 vote

Iom pri mi

Wednesday December 5, 2007 at 04:19PM

Kelkaj membroj de Ipernity petis min iom rakonti pri mi ...

Lange Leemstraat 144c
Lange Leemstraat 144c
Mi naskiĝis en Antverpeno, en la flandra parto de Belgio, antaŭ multaj multaj jaroj subpinte de unu el la tiam plej altaj domoj de la urbo (Antverpenanoj eble interesiĝas pri la vidaĵo, kiun mi kiel infano tie povis rigardi: se jes, alklaku la apudan brunan foton).

Esperante

Mia esperantistiĝo estis en 1965. Tiu, kiu regas la nederlandan lingvon, kaj interesiĝas, povas ĉi-sube vidi la gazetartikolon, en kiu estis anoncita mia diplomitiĝo (kune kun tiu de famaj Esperanto-parolantoj, kiel la muzikisto Jo Haazen kaj la verkisto Leopold Vermeiren).

Diplomitiĝo
Diplomitiĝo

Post kiam mi lernis Esperanton mi decidis studi lingvojn (ĉu hazarde aŭ pro mia kono de Esperanto?) kaj ekonomion en la altlernejo Karolo la Granda en Antverpeno.

Profesie mi laboris kiel entreprena ĵurnalisto ĉe la firmao Agfa-Gevaert de 1971 ĝis 1979. Tie mi estis ĉefredaktoro de unu entreprena gazeto kaj mi kunlaboris pri alia. La "bela junulo" ĉi sube estis mi en tiu tempo. La foto aperis tiam en Positief, la entreprena gazeto de Agfa-Gevaert.

Agfa-Gevaert
Agfa-Gevaert


Mi ne nur profesie estis ĵurnalisto, sed ankaŭ hobie. Jam baldaŭ post mia esperantistiĝo, en 1970, mi iĝis redaktoro de la nederlandlingva priesperanta revuo Esperanto-Panorama kaj restis en tiu funkcio ĝis 1990 (la revuo poste ricevis alian nomon: Horizon.taal, titolo kiu estis samtempe vortludo: horizontale kaj horizonta lingvo).

En 1971 mi tradukis la germanan Esperanto-kurson Esperanto programita de Hermann Behrmann al la nederlanda lingvo kaj eldonis ĝin. Ĝi iom furoris en la nederlandlingva regiono kaj nun ankoraŭ estas uzata.

En tiu periodo (ankoraŭ feliĉa fraŭlo) mi multe movadumis. Mi estis prezidanto de la Esperanto-grupo La Verda Stelo en Antverpeno de 1976 ĝis 1979. En 1979 mi eklaboris kiel direktoro de GCA, unu el la tiamaj oficejoj de Universala Esperanto-Asocio kaj poste kiel direktoro de Flandra Esperanto-Ligo (ĝis nun).

Monato
Monato
Ekde la fondo de la internacia revuo Monato (bildo maldekstre, kun titolfoto farita de mi) en 1980 mi kunlaboris kun ĝi, parte kiel redaktoro de la rubrikoj Recenzoj (1992-1995), Noticoj (1992-1997) kaj Leteroj (2006 ĝis nun) kaj plejparte kiel redakcia sekretario kaj kiel aŭtoro de kelkaj artikoloj, precipe pri komputado kaj pri mia regiono (1992 ĝis nun).

Kiam Interreto komencis populariĝi, mi verkis kelkajn broŝurojn
por komencantoj, kiel Interreto ... inter kio? (aperis en
Esperanto, nederlanda, franca kaj angla) kaj Malgranda manlibro
pri HTML
(nur en Esperanto). En tiu periodo min kunlaboris kun Knooppunt, asocio por la popularigo de Interreto kaj poste kun Agora. Ambaŭ uzis Esperanton kiel oficialan lingvon. Pro tio kunlaboro mi estis unu el la unuaj personoj en mia lando, kiu havis retpoŝton kaj mi uzis tiun "kapablon" por Flandra Esperanto-Ligo kaj por Monato, kiuj estis inter la unuaj Esperanto-entreprenoj, kiuj disponis pri retaliro.

 

Familie

Mi havas tri grandiozajn infanojn (ke ili estas grandiozaj, mi tamen eksciis nur lastatempe - kiam siatempe mi devis kantadi lulkantojn en la espero, ke ili finfine endormiĝos, mi ne konsideris ilin tiel grandiozaj ...)

Karen
Karen
Stijn
Stijn
Liesbet
Liesbet
. Karen, la pli aĝa filino, studas psikologion. Stijn, la filo, studas medicinon kaj intencas esti flegisto. Liesbet, la pli juna filino, ŝatus esti flegistino. Do ĉiuj eniris la medicinan sektoron. Tion ili certe heredis de sia patrino.

Tina
Tina
Kaj mi havas grandiozan kunulinon. Tina kaj mi estas kunaj preskaŭ ĉiam, i.a. pro la fakto, ke ŝi parttempe laboras en la sama oficejo kiel mi, ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Ĉiuj kvar ankaŭ estas anoj de ipernity. Do se vi ŝatus ekkoni ilin aŭ iliajn verkojn, serĉu la membro-etikedojn dekstre de tiu ĉi teksto.

Hobie

De multaj jaroj mi estas amatora fotografo. La mikrobo kaptis min, kiam mi laboris ĉe Agfa-Gevaert. Kvankam Agfa-Gevaert Antverpeno ne produktis filmojn por fotoamatoroj (sed ekzemple rentgenajn filmojn), la oficistoj ja povis sufiĉe malmultekoste akiri filmojn. Mian unuan fotokameron mi aĉetis en la 70aj jaroj. Temis pri Minolta SRT-101 kun amaseto da diversaj objektivoj. Mi plej ofte uzis diafilmon Agfachrome Professional. La plej belajn inter tiuj diapozitivoj mi bitigis antaŭ nelonge per la skanilo Fujifilm SP-2000. Mi estis tre kontenta pri la aparataro, sed, la sola malavantaĝo estis ĝia pezo. Daŭre promeni kun 10 kilogramoj da objektivoj ne estis vere alloga. Pro tio mi ekeksperimentis per la cifereca fotilo Canon PowerShot A5 Zoom. Se oni komparas la tiaman kvaliton (1999) kun la nuna, la diferenco estas okulfrapa. Mi do ne estis tre kontenta kaj efektive konservis tre malmultajn bildojn el tiu periodo.


Ĉielen
Ĉielen
En 2006 mi donacis al Tina novan fotilon: Casio EX-Z750: mirinda kvalito por tiel kompakta aparateto. Do baldaŭ mia malnova Canon PowerShot A5 malaperis en ŝrankon kaj restis tie.
Fine de la sama jaro mi akiris, kune kun Stijn, la duonprofesian fotilon Canon PowerShot S3 IS. Ankaŭ ĝi ne estas perfekta (enfokusigi sub mallumaj cirkonstancoj estas preskaŭ neebla), sed en 99 % de la okazoj, ĝi liveras tion, kion oni deziras!

Dua hobio mia estas "lingvo". Ĉio kio rilatas al lingvo fascinas min, kaj jam fascinis min dejunaĝe. Mi tiam, kiel multaj kun mi, kreis ankaŭ mian "propran lingvon". Tre bedaŭrinde la manuskripto perdiĝis, sed mi ankoraŭ bone memoras, ke "mia lingvo" ankaŭ havis afiksojn, kaj regulajn finaĵojn! Kiel malgranda infaneto mi estis edukita dulingve (nederlande - france), sed nur dum kelkaj jaroj. Kiam mi estis dek-du-jaraĝa loĝis ĉe ni pola fuĝintino. Ŝi parolis germane kun ni. Tiel mi do eklernis la germanan kvazaŭ aŭtomate. En gimnazio aldoniĝis al tio la deviga lernado de la angla kaj iom poste aldoniĝis Esperanto. En la altlernejo mi devis studi krome la hispanan. Sed provoj lerni la rusan kaj la polan (ambaŭ dum unu jaro) grandioze fiaskis kaj не понемаю kaj nie rozumiem estas la solaj heroaj postrestaĵoj de tiu tempo!

29 Comments / add your comment?

Farri says:
La jaron 1985, estante mi 15-jara adoleskulo, eklaboris mi en eldonejo. Tie mi restis ĝis la jaro 2003. Mia unua okupo estis zorgi pri la poŝto kaj disliveri ĉiuspecajn dokumentojn tra la tuta urbo. Jaron poste mi aĉetis motorciklon kiu tre vigligis mian laboron, kaj tiel mi havis tempon resti en la oficejo kaj lerni. Dum vesperoj mi studadis grafikon kaj dummatene multon lernis el miaj kunuloj, tial, post nelonge, fariĝis grafikisto en la eldonejo.

La jaron 1991, multnacia eldona entrepreno aĉetis la modestan eldonejon kie mi laboris, kaj subite fariĝis aldonaĵo de belga oficejo. La belgoj uzigis ĉiujn la saman komputil-sistemon kaj trejnis min operaciumi kaj eĉ programi per sistemo IBM AS/400. Neniam mi estis dirinta ke mi profesiiĝus pri informadiko. Fakte oni elektis min por tiu posteno pro la scipovo de la franca kaj de la angla.

Tial mi fariĝis komputil-zorganto kaj longe restadis en Bruselo kaj en Bilbao. Sed al tiu vivo min alportis hazardo. Mi neniam planis vivi tiel, kaj la streĉo, la envioj, ruzeco de grimpuloj, kaj ceteraj aspektoj de la oficeja mondo ne plu eltenis. La jaron 2003 mi ĉesis.

Mia vivo ege ŝanĝiĝis. Mi plene dediĉis min al muziko, al lingvolernado, al esperanto-movado, ĵurnalismi por la okcitana, kaj nur al aferoj vere plenigaj. Mi lernis vivi per malmulta mono, sed feliĉe kaj kontente.

Laŭlonge de mia profesia kariero mi multon lernis, ne nur profesi-nivele sed ankaŭ home. Mi konis tre interesajn homojn kaj sciis pri ilia vivo, iliaj ŝatoj, iliaj eksterlaborejaj okupoj, ktp. Ĉies interkonatiĝo estas ege instrua.

De antaŭ sufiĉe longa tempo vi kaj mi laboras kune, kaj tamen, pro la distanco kaj la distanca laboro, ni ne konis unu la alian samkiel oni konas samoficejanojn. Tial mi legis vian blogaĵon kaj mi ĝuis ĝin.

Estas plezuro interkonatiĝi, kara.

Amike,

Farri
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Tre koran dankon pro tiu bela aldono, kara Farri!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Al mi tre placxis Via interesa priskribo pri Vi. Gxi estas majstre verkita. Amike Béla
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Dankon, Béla!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Manolo pro says:
Bela sinprezento, Paul. Sendube viaj admirantoj (mi, inter ili) meritas tiujn vortojn pri vi.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Ŭaŭ, mi ne sciis, ke mi havas admirantojn! Estas agrable aŭdi tion! Kaj tiel longe, ke temas pri admirantoj, kaj ne pri admirantinoj, eĉ mia amikino dormos trankvile! smile. Dankon Manolo!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts edited this comment 11 months ago.
Jomo Ipfelkofer says:
Gratulenda kaj imitinda ideo, prezenti sin kiel vi faris tion!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Dankon pro la vortoj, Jomo! Do ĉu vi estos la dua, kiu rakontos sian vivhistorion?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Dankon, de alia admiranto!

--
Vidita en la ĉefpaĝo de uzanto (?)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Dankon, Cindy, pro viaj karaj vortoj!!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Tre interesa, dankon. Bone estus, se ĉiu esperantisto ĉe ipernity skribus kiel pri si.
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Dankon al vi, Peter!
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Mirabelinka says:
Estas agrable legi pri vi :-) Mi eĉ rimarkis polan akcenton :-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Bardzo dziękuję, pani Hanko!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts edited this comment 11 months ago.
Mirabelinka says:
Ne dankinde, do vi scias pli , ne nur "nie rozumiem" ...
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Dorota says:
Mi estas via admirantino, sed tio tute ne signifas, ke via amikino ne povas trankvile dormi. Mi admiras viajn largxajn interesojn kaj sciojn. Kaj diru pole: bardzo dziękuję, pani Hanko!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Dankon, Dorota!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Moho says:
saluton. tagon en 2001 mi vizitis Antverpenon kaj FEL. tiam akompanis min D-ro Smedt. ege bela urbo kaj neforgesebla promenado tra la urbo. krome mi iam estis kunlaborato de MONATO, antaŭ eble 17 jaroj. mi ĝojas ke tiel facile povas kontakti kun vi. ankaŭ mi estas ĵurnalisto, sed scienca!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Saluton Mohammad, ĉu vi do ne denove volas iĝi kunlaboranto de Monato? Kiel mi jam diris el la blogo de aliaj irananoj, nun neniu raportas pri Irano. Tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ja certe multe interese okazas en Irano! Kiel vi verŝajne scias, vi povas tie ĉi konsulti tutan jarkolekton de Monato por ke vi havu ideon, kiel la revuo nun aspektas, pri kio ĝi temas, ktp.!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Stijn@Work pro says:
Aangezien ik een "lijdend voorwerp" ben in uw artikel, eis ik een vertaling. :-P
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Als je vroeger in de Esperantoles beter had opgelet, dan had je nu geen vertaling nodig gehad laught
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Stijn@Work pro replies:
Tuut tuut tut... daarvan was Mattias de schuldige. :-)
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Pjer says:
Dankon pro tiu ampleksa kaj interesa sinprezento. Vian duan hobion mi komprenas bonege : kiam mi renkontas alilandanon, mi tuj volas lerni lian (sxian) ingvon. Sed estas tro en la mondo ! Ankaux mi ekverkis propran lingvon, sed, versxajne pro tio ke mi estas franclingvano, gxi ne enhavis afiksojn. Bedauxrinde mi rememroras nenion pri gxi.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Ha, interese! Estus bone fari esploron, ĉu entute ekzistas esperantistoj, kiuj en sia junaĝo NE faris propran lingvon!!smile
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lodch.jojo pro says:
Mi vidas ke vi uzas Canon Powershot. Mi tre serioze konsideras acheti novan aparaton por anstatauigi mian kompaktan poshfotilon kun nur 3x zomo.
Chu vi kontentas pri via? Chu al vi mankas ne havi spegulrefleks-aparaton? Kial vi decidis ne acheti spegulrefleks-aparaton? Chu oni povas komplete intershanghi la lenson?
Mi havas ankorau malnovan Canon Eos 300 + ekstra lenso 70-210mm en la shranko. Nepre tiun achetitan lenson mi ne volas lasi en angulo de mia shranko, sed la nova Canon Eos 300D kostas iom tro por mi (kvankam en marto, la impostoj redonos al mi belan sumon)... chu vi havas iun konsilon?? Chu vi konsentas pri baterio+shargilo?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Mi aĉetis tiun aparaton, ĉar en tiu momento mi ne povis aĉeti pli multekostan. Ĝi havas fiksan zomobjektivon, kiun oni ne povas interŝanĝi. Mi estas tre kontenta pri ĝi; ĝi estas ekzemple tre bona por fari portretfotojn. La ĉefa malavantaĝo estas, ke estas tre malfacile enfokusigi sub malbonaj lumaj cirkonstancoj. La Canon Powershot uzas normalajn AA-pilojn, kion mi tre ŝatas. Mi ĉiam havas du rezervajn seriojn de kvar pilojn ĉe mi. Ili estas malmultekostaj kaj unu serio sufiĉas por 300-400 bildoj (sen fulmo).
Posted 10 months ago. ( permalink )
Lodch.jojo pro replies:
Mi dubas chu refleks ankorau entute necesas nuntempe? Antaue necesis por povi vidi kia aspektos sur la filmo, char la vidilo estis en alia loko ol la filmo; do tial la prismo ktp.
Sed nun oni vidas la rezulton sur ekrano en ambau kazoj, do chu vere necesos la prismo?
Mi hierau (per reklamo de la ttt-ejo de grobet), vidis powershot S5 kun lenso ekivalenta al 36-432mm, tio sufichu lau mi. Min speciale ghenas che mia poshfotilo estas la nepovo _mem_ fokusigi. Ekz. kiam mi fotas nur-rustan surfacon, estas preskau ne-eble bone enfokusigi tion per la automata fokusigo.
Do, chu vi povas mane kontroli la fokuson?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Jes, eblas mane enfokusigi, tamen ne tiel facile kiel en analogaj fotiloj siatempaj.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Dankon Pauxl por la interesa kaj bela sinprezento. Mi trovis iuj similecoj, sed vi tamen, estas pli juna ol mi, sed barbo faras vin pli maljuna.
Cxu vi partoprenos kongreson el Litovio? Eble mi vidos tiam...
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.