Kelkaj membroj de Ipernity petis min iom rakonti pri mi ...
|
| Lange Leemstraat 144c |
Esperante
Mia esperantistiĝo estis en 1965. Tiu, kiu regas la nederlandan lingvon, kaj interesiĝas, povas ĉi-sube vidi la gazetartikolon, en kiu estis anoncita mia diplomitiĝo (kune kun tiu de famaj Esperanto-parolantoj, kiel la muzikisto Jo Haazen kaj la verkisto Leopold Vermeiren).
|
| Diplomitiĝo |
Post kiam mi lernis Esperanton mi decidis studi lingvojn (ĉu hazarde aŭ pro mia kono de Esperanto?) kaj ekonomion en la altlernejo Karolo la Granda en Antverpeno.
Profesie mi laboris kiel entreprena ĵurnalisto ĉe la firmao Agfa-Gevaert de 1971 ĝis 1979. Tie mi estis ĉefredaktoro de unu entreprena gazeto kaj mi kunlaboris pri alia. La "bela junulo" ĉi sube estis mi en tiu tempo. La foto aperis tiam en Positief, la entreprena gazeto de Agfa-Gevaert.
|
| Agfa-Gevaert |
Mi ne nur profesie estis ĵurnalisto, sed ankaŭ hobie. Jam baldaŭ post mia esperantistiĝo, en 1970, mi iĝis redaktoro de la nederlandlingva priesperanta revuo Esperanto-Panorama kaj restis en tiu funkcio ĝis 1990 (la revuo poste ricevis alian nomon: Horizon.taal, titolo kiu estis samtempe vortludo: horizontale kaj horizonta lingvo).
En 1971 mi tradukis la germanan Esperanto-kurson Esperanto programita de Hermann Behrmann al la nederlanda lingvo kaj eldonis ĝin. Ĝi iom furoris en la nederlandlingva regiono kaj nun ankoraŭ estas uzata.
En tiu periodo (ankoraŭ feliĉa fraŭlo) mi multe movadumis. Mi estis prezidanto de la Esperanto-grupo La Verda Stelo en Antverpeno de 1976 ĝis 1979. En 1979 mi eklaboris kiel direktoro de GCA, unu el la tiamaj oficejoj de Universala Esperanto-Asocio kaj poste kiel direktoro de Flandra Esperanto-Ligo (ĝis nun).
|
| Monato |
Kiam Interreto komencis populariĝi, mi verkis kelkajn broŝurojn
por komencantoj, kiel Interreto ... inter kio? (aperis en
Esperanto, nederlanda, franca kaj angla) kaj Malgranda manlibro
pri HTML (nur en Esperanto). En tiu periodo min kunlaboris kun Knooppunt, asocio por la popularigo de Interreto kaj poste kun Agora. Ambaŭ uzis Esperanton kiel oficialan lingvon. Pro tio kunlaboro mi estis unu el la unuaj personoj en mia lando, kiu havis retpoŝton kaj mi uzis tiun "kapablon" por Flandra Esperanto-Ligo kaj por Monato, kiuj estis inter la unuaj Esperanto-entreprenoj, kiuj disponis pri retaliro.
Familie
Mi havas tri grandiozajn infanojn (ke ili estas grandiozaj, mi tamen eksciis nur lastatempe - kiam siatempe mi devis kantadi lulkantojn en la espero, ke ili finfine endormiĝos, mi ne konsideris ilin tiel grandiozaj ...)
Karen
Stijn
. Karen, la pli aĝa filino, studas psikologion. Stijn, la filo, studas medicinon kaj intencas esti flegisto. Liesbet, la pli juna filino, ŝatus esti flegistino. Do ĉiuj eniris la medicinan sektoron. Tion ili certe heredis de sia patrino.
Liesbet
Kaj mi havas grandiozan kunulinon. Tina kaj mi estas kunaj preskaŭ ĉiam, i.a. pro la fakto, ke ŝi parttempe laboras en la sama oficejo kiel mi, ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Ĉiuj kvar ankaŭ estas anoj de ipernity. Do se vi ŝatus ekkoni ilin aŭ iliajn verkojn, serĉu la membro-etikedojn dekstre de tiu ĉi teksto.
Tina
Hobie
De multaj jaroj mi estas amatora fotografo. La mikrobo kaptis min, kiam mi laboris ĉe Agfa-Gevaert. Kvankam Agfa-Gevaert Antverpeno ne produktis filmojn por fotoamatoroj (sed ekzemple rentgenajn filmojn), la oficistoj ja povis sufiĉe malmultekoste akiri filmojn. Mian unuan fotokameron mi aĉetis en la 70aj jaroj. Temis pri Minolta SRT-101 kun amaseto da diversaj objektivoj. Mi plej ofte uzis diafilmon Agfachrome Professional. La plej belajn inter tiuj diapozitivoj mi bitigis antaŭ nelonge per la skanilo Fujifilm SP-2000. Mi estis tre kontenta pri la aparataro, sed, la sola malavantaĝo estis ĝia pezo. Daŭre promeni kun 10 kilogramoj da objektivoj ne estis vere alloga. Pro tio mi ekeksperimentis per la cifereca fotilo Canon PowerShot A5 Zoom. Se oni komparas la tiaman kvaliton (1999) kun la nuna, la diferenco estas okulfrapa. Mi do ne estis tre kontenta kaj efektive konservis tre malmultajn bildojn el tiu periodo.
|
| Ĉielen |
Fine de la sama jaro mi akiris, kune kun Stijn, la duonprofesian fotilon Canon PowerShot S3 IS. Ankaŭ ĝi ne estas perfekta (enfokusigi sub mallumaj cirkonstancoj estas preskaŭ neebla), sed en 99 % de la okazoj, ĝi liveras tion, kion oni deziras!
Dua hobio mia estas "lingvo". Ĉio kio rilatas al lingvo fascinas min, kaj jam fascinis min dejunaĝe. Mi tiam, kiel multaj kun mi, kreis ankaŭ mian "propran lingvon". Tre bedaŭrinde la manuskripto perdiĝis, sed mi ankoraŭ bone memoras, ke "mia lingvo" ankaŭ havis afiksojn, kaj regulajn finaĵojn! Kiel malgranda infaneto mi estis edukita dulingve (nederlande - france), sed nur dum kelkaj jaroj. Kiam mi estis dek-du-jaraĝa loĝis ĉe ni pola fuĝintino. Ŝi parolis germane kun ni. Tiel mi do eklernis la germanan kvazaŭ aŭtomate. En gimnazio aldoniĝis al tio la deviga lernado de la angla kaj iom poste aldoniĝis Esperanto. En la altlernejo mi devis studi krome la hispanan. Sed provoj lerni la rusan kaj la polan (ambaŭ dum unu jaro) grandioze fiaskis kaj не понемаю kaj nie rozumiem estas la solaj heroaj postrestaĵoj de tiu tempo!
Send a message
Search for members





Farri says:
La jaron 1991, multnacia eldona entrepreno aĉetis la modestan eldonejon kie mi laboris, kaj subite fariĝis aldonaĵo de belga oficejo. La belgoj uzigis ĉiujn la saman komputil-sistemon kaj trejnis min operaciumi kaj eĉ programi per sistemo IBM AS/400. Neniam mi estis dirinta ke mi profesiiĝus pri informadiko. Fakte oni elektis min por tiu posteno pro la scipovo de la franca kaj de la angla.
Tial mi fariĝis komputil-zorganto kaj longe restadis en Bruselo kaj en Bilbao. Sed al tiu vivo min alportis hazardo. Mi neniam planis vivi tiel, kaj la streĉo, la envioj, ruzeco de grimpuloj, kaj ceteraj aspektoj de la oficeja mondo ne plu eltenis. La jaron 2003 mi ĉesis.
Mia vivo ege ŝanĝiĝis. Mi plene dediĉis min al muziko, al lingvolernado, al esperanto-movado, ĵurnalismi por la okcitana, kaj nur al aferoj vere plenigaj. Mi lernis vivi per malmulta mono, sed feliĉe kaj kontente.
Laŭlonge de mia profesia kariero mi multon lernis, ne nur profesi-nivele sed ankaŭ home. Mi konis tre interesajn homojn kaj sciis pri ilia vivo, iliaj ŝatoj, iliaj eksterlaborejaj okupoj, ktp. Ĉies interkonatiĝo estas ege instrua.
De antaŭ sufiĉe longa tempo vi kaj mi laboras kune, kaj tamen, pro la distanco kaj la distanca laboro, ni ne konis unu la alian samkiel oni konas samoficejanojn. Tial mi legis vian blogaĵon kaj mi ĝuis ĝin.
Estas plezuro interkonatiĝi, kara.
Amike,
Farri
Paŭl Peeraerts pro replies:
Béla Apáti Kovács says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Manolo pro says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Paŭl Peeraerts edited this comment 11 months ago.
Jomo Ipfelkofer says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Cindy Mckee pro says:
--
Vidita en la ĉefpaĝo de uzanto (?)
Paŭl Peeraerts pro replies:
Peter Bowing says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Mirabelinka says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Paŭl Peeraerts edited this comment 11 months ago.
Mirabelinka says:
Dorota says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Moho says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Stijn@Work pro says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Stijn@Work pro replies:
Pjer says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Lodch.jojo pro says:
Chu vi kontentas pri via? Chu al vi mankas ne havi spegulrefleks-aparaton? Kial vi decidis ne acheti spegulrefleks-aparaton? Chu oni povas komplete intershanghi la lenson?
Mi havas ankorau malnovan Canon Eos 300 + ekstra lenso 70-210mm en la shranko. Nepre tiun achetitan lenson mi ne volas lasi en angulo de mia shranko, sed la nova Canon Eos 300D kostas iom tro por mi (kvankam en marto, la impostoj redonos al mi belan sumon)... chu vi havas iun konsilon?? Chu vi konsentas pri baterio+shargilo?
Paŭl Peeraerts pro replies:
Lodch.jojo pro replies:
Sed nun oni vidas la rezulton sur ekrano en ambau kazoj, do chu vere necesos la prismo?
Mi hierau (per reklamo de la ttt-ejo de grobet), vidis powershot S5 kun lenso ekivalenta al 36-432mm, tio sufichu lau mi. Min speciale ghenas che mia poshfotilo estas la nepovo _mem_ fokusigi. Ekz. kiam mi fotas nur-rustan surfacon, estas preskau ne-eble bone enfokusigi tion per la automata fokusigo.
Do, chu vi povas mane kontroli la fokuson?
Paŭl Peeraerts pro replies:
Dimitrije Janicic says:
Cxu vi partoprenos kongreson el Litovio? Eble mi vidos tiam...