Paŭl Peeraerts Published on December 2nd, 2007
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
Babile pri fotografio: diagonaloj
Posted on December 16, 2007
12 comments (latest 22 months ago)
Babile pri fotografio: ŝablonoj
Posted on December 13, 2007
6 comments (latest 22 months ago)
Tpoigarifo
Posted on December 11, 2007
12 comments (latest 22 months ago)
Iom pri mi
Posted on December 5, 2007
29 comments (latest 20 months ago)
Hundo de Flandrio
2 comments (latest 22 months ago)
Ĝeneralaj kondiĉoj por uzado
Posted on November 19, 2007
105 comments (latest 22 months ago)
[de]+[eo] Mal vorstellen ... Ĉu mi rajtas prezenti?
Posted on November 12, 2007
1 comment (latest 2 years ago)
[nl] The mother your visit is a sleep to the favor or to the bed your mind
Posted on November 9, 2007
8 comments (latest 23 months ago)
200!
Posted on November 7, 2007
8 comments (latest 2 years ago)

Keyword tags

esperanto
flandrio

Member tags

Lodchjo

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. Read 2 032 times

Hundo de Flandrio

Sunday December 2nd, 2007 at 03:47PM

Kio estas Flandrio? Por multaj eksterlandanoj ĝi estas nur "iu regiono", kiun ili konas el Hundo de Flandrio, novelo en kiu la ĉefroluloj mortas je kristnaska nokto en la katedralo de Antverpeno.

 

Detalo de la katedralo
Detalo de la katedralo
Ouida (1839-1908), estis angla aŭtorino, naskiĝinta el angla patrino kaj franca patro. Post iu vizito al Hoboken, urboparto de Antverpeno en Flandrio, ŝi verkis „Hundo de Flandrio” kaj publikigis ĝin en 1872. La verko en Britio apenaŭ konis sukceson, sed iel unu ekzemplero atingis Japanion, estis tradukita japanen, kaj tie furoris kaj nun post pli ol jarcento ankoraŭ furoras. La plimulto de la japanaj infanoj konas la aventurojn de la knabo Nelo kaj lia hundo Patraŝ, kiuj ĉiutage iris de sia hejmloko Hoboken al Antverpeno por aĉeti lakton.

Intertempe aperis cent milionoj da ekzempleroj de la novelo. La japana versio konis pli ol 300 eldonojn, la angla pli ol cent.

La libro estis filmita kvar fojojn (1924, 1935, 1959 kaj en 1999 denove de Metro Goldwin Mayer). En 1975 aperis en Japanio desegnita filmo pri la samaj aventuroj kaj unu jaron poste en Germanio oni kreis felietonan version.

La esperantlingva versio
La esperantlingva versio
Kaj en Flandrio mem? Ĝis hodiaŭ la plimulto de la Antverpenanoj tute ne scias, kial ĉiujare dekmiloj da japanoj vizitas la katedralon, sed unue iras al la statuo pri la hundo, tuj apud la enirejo. Ili ne konscias, pri unu el siaj plej famaj eksportproduktoj, malgraŭ tio, ke Antverpeno antaŭ nelonge dediĉis statuon al „sia” plej konata hundo en unu el la plej turismaj placoj de la urbo.

En Esperantujo la vivo de Nelo kaj lia hundo Patraŝ estas iom konata, danke al la traduko fare de Lode Van de Velde (ne nur tradukisto, sed ankaŭ fama Ipernity-fotografo!) La verko (kun ISBN-numero: 90 77066 08 X) estas havebla ĉe bonaj librovendejoj, aŭ rekte de la eldonejo.

 

2 Comments / add your comment?

Imre Szabo says:
Esperanto estas komuna, heredita trezoro de Euxropo. Estas jam tempo, ke aperu en gxi cxiuj perloj de la Euxropa literaturo unu post la alia. Tial mi gxojas pro la serio de FEL, kaj precipe pro la Hundo de Flandrio.
Mi anoncas, ke la 1-an de januaro mi metos en tiun cxi retejon duonon de la plena vivoverko de Attlia József, plej granda poeto de la hungara 20a jarcento. Antaux sepdek jaroj, la 3an de decembro 1937 li mortis sur la fervojaj reloj de vilagxo Balatonszárszó.
Imre Szabó
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lodchjo says:
Ah, mi nur nun rimarkas tiun chi artikolon; mi devus pli ofte legi la blogojn, sed mi tiel fokusighas al la fotoj mem.... do, dankon pro la mencio de mia traduko!
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...