Paŭl Peeraerts Published on July 24, 2008
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
[nl] Scharrelkoeien
Posted on August 28, 2008
9 comments (latest 14 months ago)
For! Weg! Parti!
Posted on August 16, 2008
10 comments (latest 14 months ago)
Ipernity-renkontiĝo en Antverpeno
Posted on August 9, 2008
5 comments (latest 13 months ago)
Ipernity-bijeenkomst in Antwerpen
Posted on August 9, 2008
Esperanto-parolantoj: 1000 aktivuloj atingitaj
100 comments (latest 15 months ago)
Esperanto, het groene gevaar?
Posted on June 11, 2008
26 comments (latest 14 months ago)
La veteranoj tie ĉi ;-)
Posted on June 7, 2008
13 comments (latest 16 months ago)
600 vizitintoj/Besucher/visit ors/bezoekers?????
Posted on June 1st, 2008
13 comments (latest 16 months ago)
Voellig Nouveau type de Logiciel sur l'achat de decider
Posted on May 25, 2008
17 comments (latest 17 months ago)

Keyword tags

ipernity
esperanto

Member tags

Ivan MG
Kalle Kniivilä
Lodchjo
Yves Nevelsteen
Cindy Mckee
LaPingvino
Lars Sözüer
Bertilo Wennergren

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 16 491 times

Esperanto-parolantoj: 1000 aktivuloj atingitaj

Thursday July 24, 2008 at 07:49PM

Ipernity havas iom pli ol 1200 Esperanto-uzantojn inter kiuj 1000 aktivaj. Iom pri la historio de Esperanto en ipernity vi legos ĉi-sube:

Kiam mi aliĝis al Ipernity meze de junio 2007, mi longe pensis, ke mi estas la sola Esperanto-parolanto ĉi tie. Mi almenaŭ ne sukcesis trovi iun ajn alian (sed poste montriĝis, ke mi estis nur la dua - vidu la jenan blogaĵon). Mi tiam skribis mian blogon en la germana, ĉar preskaŭ estis nur german- kaj franc-parolantoj tie ĉi. En la momento, kiam fare de Ipernity estis decidite aldoni Esperanton al la interfaco (en tiu tempo ĝi estis nur franca kaj angla) aldoniĝis malgranda deko da Esperanto-parolantoj, ĉefe tiuj, kiujn mi petis kunlabori al la tradukado de la interfaco, do Bertilo, Cindio, Ivan, Kalle, LaPingvino, Lars, Lodchjo kaj Yves. Nun estas almenaŭ 1200, inter kiuj pli ol 50 PRO-membroj. Se vi deziras scii, kiel mi taksis tiujn nombrojn, vidu mian alian blogaĵon www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/25428.


Pluraj prave argumentis, ke tiu cifero estas neniondira. Ĉu ni nombru en la statistiko iun esperantiston, kiu ja aliĝis, sed neniam aktivis? Pro tio, danke al skripto, kiun faris Lars, mi ekde juni 2008 aparte nombris tiujn Esperanto-parolantojn, kiuj tute ne aldonis iujn ajn dokumentojn, kiuj neniam skribis en sia blogo, kaj kiuj havas nur unu kontakton (ĉar ĉiu novulo, kiu nenion faras, ja havas unu kontakton, nome Lea!). Vi vidos do ĉi-supre en la statistiko duan kaj trian linion ekde junio. La supra verda estas la nombro de aktivuloj (aldonis almenaŭ dokumentojn aŭ blogaĵojn aŭ kontaktojn) kaj la malsupra purpura estas la nombro da pasivuloj (aldonis nek dokumentojn nek blogaĵojn nek kontaktojn).

100 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
ah nu! pli ol cent do!
Bona, ke vi pluigas la nombradon! Gratulon !
Posted 2 years ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
mi kreis Excel tabelon, kaj grafoj pri tiu evoluo (malfeliĉe mi ne scias kiel sendi ĝin al vi, sed vi povus meme fari similan, al mi nur unu minuton bezonis), tre interesa, bela kurbo! mi konjektas ke la kvanto iros ĝis 250.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Dankon pro la bona ideo!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Jen malpruvita konjekto
Posted 23 months ago. ( permalink )
Bergino Dalepro says:
Kio signifas "PRO-membro"? Mi ne komprenas tiu esprimo.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ekzistas senpaga membreco ĉe ipernity (tiun vi havas), kaj ekzistas pagita membreco. Tion oni ankaŭ nomas "PRO-membreco". La diferencon inter la du membrecoj vi povas trovi en la oftaj demandoj
Posted 23 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski says:
Esperantigo de la reto Ipernity estis bonega ideo! Al ĝia populareco sendube helpis multegaj informoj en esperantlingvaj medioj, kiel ekz. liberafolio.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Prave!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Moho says:
Gratulon kaj dankon.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Berko Miklos says:
Jes ja, granda kresko. Mi ekpartoprenis tie cxi antaux kelkaj semajnoj kaj mi tre gxuas cxion.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Vivu la Esperanto ! :-)
Posted 23 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Vivu Esperanto!
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Mondocivitano says:
ESPERANTO ESTAS VIVA!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Kinlaso says:
bonan blogon! Esperanton vivu :)
Posted 23 months ago. ( permalink )
Jean Bosco Malanda says:
Kio signifas "PRO-membro"? Mi ne komprenas tiu esprimo.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ekzistas senpaga membreco ĉe ipernity (tiun vi havas), kaj ekzistas pagita membreco. Tion oni ankaŭ nomas "PRO-membreco". La diferencon inter la du membrecoj vi povas trovi en la oftaj demandoj.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Saluton, Paulo!
Kiel ofte vi ĝisdatigas ĉi tiun diagramon?

Scivoleme,
Anĉjo.

P.S.: ĉu pli ĝustas "kiel ofte" aŭ "kiom ofte"?...
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ĉiam, kiam mi havas tempon, kaj kiam mi konstatas "signifan kreskon"! Lastatempe tio estis 2-3 fojojn semajne.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ho!
La kurbo velkas!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Estas kontraŭ tio nur unu rimedo: invitu pli da E-istoj ĉi tien kaj informu kiam ili aliĝas.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Prave!
Ek! Ni varbu!
:-)
Posted 23 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Koran gratulon Paul :), kaj al vi kaj kunlaborantoj kiuj faris E-surfacon, cxar la plimulto de e-parolantoj pli volonte uzas "hejmecan" medion.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza says:
kara Paŭl!
Mi dankas vin pro valora via laboro kaj insisto altiri geesperantistojn al ipernity!
Mia vice mi multajn irananojn altiris kaj persone mi tre ĝuas ipernity-on!
:)
Posted 22 months ago. ( permalink )
František Horáček says:
Estimata Paúl,

elkoran gratulon el la mezo de Eúropo, Brno! Laú mia opinio tio signifas, ke Esperanto vere estas vivanta en nia cxiutaga vivo, tio tre gxojas min, cxar mi klopodas ankaú cxiutage vivi kun Esperanto. Mi havas la senton, ke mi jam en antaúa vivo estis esperantisto...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Bonege, do se la kresko daŭros tiel, ĉiuj esperantistoj estos ĉi tie post nur 2000 jaroj... ;-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Mi publikigis la ligilon de tiu ĉxi afiŝo ankaŭ ĉe klaku.net.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Ladislao edited this comment 22 months ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ho!
500 samideanoj en Ipernity!
Vere ĝojiga novaĵo!
Ni ĉiuj tostu je la sano de Paul kaj de la aliaj kiuj esperantigis Ipernity-n!
:-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Certe, ipernity estas bona hejmo por la esperantistoj. Mi sincere dankas vin.

Tamen kiom da esperantistoj estas ĉe ipernity en nur Eûropo? Eble unu ipernity-a esperantisto por ĉiu miliono da homoj.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Ĉu tio estas multe aŭ malmulte?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Mi opinias, ke la vera numbro da esperantistoj ĉe ipernity sciiĝus, se troviĝus kiom da membroj skribas iomete aû pli esperante ĉebloge aû ĉe aliaj ipernity-aj lokoj.

Ankaû interesas scii la numeroj da esperantitoj en ĉiu lando.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Tio eblas sufiĉe facile en tiu adreso. Alklaku la +-signon por zomi al tiuj landoj, kie estas tre multaj.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Karaj,
ĉu ne estas teĥnike eble kompitilaŭtomate esplori la tutan blogpaĝaron (mi substrekas ke devus temi nur pri blogo-paĝoj!) de Ipernity, por serĉi la paĝojn entenantajn, ekzemple, AMBAŬ jenajn vortojn: "kaj", "estas"?
Trovintajn ĉiujn tiajn paĝojn, oni povus sufiĉe facile izoli ĉiujn esperantoparolantojn el ĉiuj ipernityanoj...

Amike,
Anĉjo.

[???ESPERANTO???]
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Jes, certe oni povas. Alklaku dekstre supre la ligilon Serĉi artikolojn de membroj kaj tajpu kaj estas en la serĉotrabo.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Mmmmmmm!
Ege interese, Paul!

Bv diri al mi, ĉu eblas uzi Word-dosierojn por ordigi longajn listojn da vortoj laŭ alfabeta ordo?

Mia ideo jenas:

- mi faris tion kion vi skribis. Tiel mi malkovris ke la blogaj artikoloj entenantaj ambaŭ la vortojn "kaj" kaj "estas" (treege verŝajne: ĉiuj kaj nuraj la blogaj artikoloj esperantlingvaj...) estas, nun, 873.

- por malkovri tre precize kiom da ipernitanoj tutcerte scipovas Esperanton (kaj la ununura "pruvo" pri ilia scipoveco estas ke ili verkis almenaŭ unu blogan artikolon, kompreneble...), oni povus kopii la nomojn de la blogoverkantoj, aperantajn en la post-serĉad-paĝoj pri "kaj" kaj "estas" (iom longa laboro, sed per la opcio "kopiu kaj engluu" ĝi estas plenumebla), en Word-dosieron

- Se eblas ordoni al la programo Word ordigi laŭalfabete la tiel obtenitan liston, oni poste povos tre facile forviŝi el la listo la plurfojajn reaperojn de la sama nomo.

- Fine, kiam oni estos atingintaj la finan liston (ene de kiu ĉiu nomo aperas nur unufoje), sufiĉos peti de la programo Word kiom da vortoj enestas en ĝi: jen, do, la preciza kalkulado de ĉiuj ipernitanoj kies scipovo de Esperanto tutcerte sufiĉas por ebligi al ili verki almenaŭ unu sufiĉe kompleksan esperantlingvan artikolon (fakte, neniu sufiĉe kompleksa/longa esperantlingva artikolo povas malenhavi la vortojn "kaj" kaj "estas"...).

Simple, ĉu ne?
:-)

[???ESPERANTO???]
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Mi ne havas Word kaj do ne povas respondi al vi. Sed mi dubas, ĉu la rezulto estus tre interesa. Mi povus tuj citi dekon da esperantistoj, kiuj flue parolas la lingvon, estas membroj de Ipernity, sed tamen ne havas blogon.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Sed, aliflanke, sendube ni tute ne povas diri ke estas esperanto-parolanto tiu kiu NUR skribas en sia profilo: "interesoj: esperanto"... Ĉu ne?
La taksado kiun mi proponas, male, donus ekzaktan nombradon de tiuj kiuj _tutcerte_ regas sufiĉe bone la lingvon, ĉar ĝi baziĝas sur la "pruvo" donita per verkado de almenaŭ unu bloga teksto.
Kompreneble, povus temi pri "sub-"taksado de la tuta esperantoparolantaro, ĉar ĝi NE nombrus la esperantoparoloantojn kiuj nenion verkis en sia blogo, tamen tia taksado donus tre fidindan nombradon de la ipernitanoj kiuj pruvis ke ili ja regas la lingvon, je nivelo sufiĉa por blogumi...
Male, uzi kiel nombrad-kriterion faktojn kiel, ekzemple, la aperon de la vorto "Esperanto" en la paĝo de la profilo, sub la etikedo "interesoj", povas konduti al "super-"taksado de la esperantparolantoj...

Alivorte, oni povus nombri laŭ la proponita sistemo, kaj la titolo ne estus "esperantparolantoj en Ipernito", sed "esperantblogantoj en Iprenito": la akirita taksado nombrus science ekzakte la nombron de tiuj kiuj efektive blogumas Esperante...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Prave. Se oni nomas la liston "Bloghavantoj" aŭ simile, via listo verŝajne estos tre preciza.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Do, la ununura problemo kiun mi devus solvi, por realigi tian listigon, estas: ĉu iu povas klarigi al mi kiel mi povus perkomputile aŭtomate re-ordigi liston laŭ la alfabeta ordo?
Sen tia komputila ebleco, la laboro estus tro longa...

Cetere, tre pli longa laboro povus esti serĉado de ipernitanoj, pere de la sola vorto "kaj", ene de la tuta ipernita dokumentaro (do, temus pri filmetoj, fotoj, ktp...).
Atente analizante (kiom longa laboro!) la personajn paĝojn de tiuj kiuj enmetis en Iperniton almenaŭ unu dokumenton (ĉi tie ne temus pri blogaj tekstoj...) kiu entenas la vorton "kaj", oni povus rimarki ĉu tiu vorto "kaj" estas vorto de la lingvo Esperanto aŭ ne. Sekve, oni povus listigi la nomojn de nur tiuj kiuj ja uzis la esperantan vorton "kaj" ene de almenaŭ unu el siaj (neblogaj) dokumentoj.
Post tia serĉado, sufiĉus englui ĉi tutan duan liston (nomeblan "ipernitanoj kiuj faris iun ajn uzon de esperantaj vortoj, escepte de blogverkado") en la unuan ("esperantblogantoj en Ipernito").
Akirinte ĉi tiun trian liston, sufiĉus (denove) perkomputile aŭtomate ordigi ĝin laŭ la alfebetordo, kaj sekve viŝi de ĝi ĉiujn eventualajn plurfojajn aperojn de nomoj.
La rezulto estus sufiĉe kredinda proksimuma nombrado de la "ipernitanoj kiuj faris iun ajn uzon de la lingvo esperanto en Ipernito - ĉar la vorto "kaj" estas tre komuna, eĉ en tre mallongaj frazetoj aŭ titoloj...- sendepende de sia nivelo de lingva scipoveco". Tiu nombro verŝajne estus tre proksima al tiu kiu rezultas de viaj taksadoj, kara Paŭl.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Brian Barker says:
Bonega kontribuo Necesas inviti pli da Esperantistoj aligxi
Posted 21 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraertspro replies:
Bonege Brian! Vi scias, ke vi povas fari tion preskaŭ aŭtomate, ĉu ne? Simple alklaku la ligilon inviti, kiu troviĝas sube de ĉiu paĝo.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
aliflanke estas membroj de Ipernity, kiuj certe tre bone parolas, sed ne havoj "kaj" en sia spco, ĉa estas nenio, ekzemple mi trovis: Emily Barlaston !
Posted 20 months ago. ( permalink )
Roberto Ballerini - travelingpro says:
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraertspro replies:
Koran dankon. Roberto!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Ankau nur gratuli mi povas! Allogi geamikojn - regantajn sufiche bone Esp-on - jam malpli.... pli sukcesa estis esperantigi ne-esperantistojn, ol "iperumigi" ne-iperumantojn...
Posted 20 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Bonege! Mi tre ŝatas Ipernity, ĉi tie mi renkontis multajn esperantajn amikojn kaj eĉ neesperantistoj. Ĝi estas tre bona diskoniganto de Esperanto.
Gratulon Paul!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Dankegon pro tiom da gxojo, tiom da felico, tiom da amikeco ke oni povas trovi ĉi tie dank'al esperanto ... dank'al vi, kara Paŭl!!!

GRATULON pro via belega ideo kaj pro gxia sukceso!!!! Alvenos ankoraŭ multe pli da geamikoj en tia mirinda nova loko de nia Esperantio... :-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Mi jam invitis keljajn homojn en mia urbo.
La problemo en la Tria Mondo estas tio, ke ankoraŭ mulmultaj homoj havas rapidan interreton. La brazilanoj tre ŝatas komunikiĝi rete (nehazarde la plej granda E-komunumo en Orkuto estas brazila - preskaŭ 4 mil anoj) sed frontas tian obstaklon.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Gratulojn Paùl, eble mi jam diris al vi, la feliĉon kiun alportas al mi ĉiun tagon, la interkomunikado kun tiom da esperantistoj ! Mi ne povas ĉeesti en U K , nun estas facile babili kun loĝantoj el multaj landoj , do dankon al vi . Mi provas inviti amikojn, sed ne ĉiuj respondas, domaĝe, tamen mi ne rezignas kaj daùre invitas, hodiaù mi sendos invitilon en Aùstralio, ni vidos la rezulton .
Tutkore kaj tre dankeme, mi deziras bonan tagon al vi . Josee
Posted 20 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro says:
Ĉu ĉiuj kontaktoj de Flandra E-Ligo estas esperantistoj? Ĉar iuj mi ne certas. Se jes, mia reto estas la dua kompleta!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Jes, certe!
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Marilou says:
Mi multe ŝatas tiun retlokon kie mi renkontis tiom da interesajn homojn.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Nerekta propagando pri Ipernitio estas konfiguracii la privatan poŝtilon tiel ke ĝi aŭtomate aldonu la ligilon de la propra ipernitpaĝo apud la subskribon de ĉiu elironta poŝto.
Posted 20 months ago. ( permalink )
František Horáček says:
Grandan dankon Paúl!

Cxiutage mi antaúgxojas je ipernitpagxoj, mi tre gxojas vidante vin!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Kara Paul, danke al Mimi mi konatighis kun Ipernity, kaj ghi tuj farighis mia plej shatata E-o pagharo...Mi baldau pasos al PRO abono. Dankon pro via pionira laboro :)
Posted 19 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Ipernitio nuntempe faras parton de mia ĉiutaga vivo. Ni kresku pli kaj pli laŭnombre!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Eustáquio Maia says:
Esperanto estas pli videbla ĉe Ipernity ol ĉe aliaj retoj dank' al esperantigo ĉi tien.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Dieter Dungert says:
Saluton, kara Paŭl! Malfrue, sed certe ne tro malfrue ankaŭ mi volas danki pro via valorega laboro, dank´al kiu Ipernity fariĝis mia virtuala hejmo. Dankon!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Bonege ! Vivu Esperanto ! Ni faru Ipernity -n hejmloko de Esperantistoj. Danke al Ipernity,mi trovis kelkajn malnovajn Esperantistojn. kiujn mi longe ne renkontis.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Jen ni vidas ke por esperantistoj tre gravas nia nombro. Ju pli ni kvantas, des pli ni povas fari.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Gravas ne nur la kvanto, sed ankaŭ la kvalito. Kaj mi kun plezuro rimarkas, ke kvalito tute ne mankas tie ĉi!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Roland Platteau replies:
la fotoj de Reza, la poemoj de Cezaro, kelkaj famuloj (eĉ fantaziaj famuloj - prenu ĝin laŭvole - kiel Silfer!), revuoj, internaciaj diskutoj pri Tibeto rekte kun ĉino, ktp, ktp. Ja!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Doppeltbelichtetpro says:
Bona Idea! :-)
Ich habe gestern meine erste Esperanto- Lesson absolviert und suche noch verzweifelt nach einem Mentor, der mich online begleiten möchte.
Hättest du da vielleicht den ein oder anderen Kontakt- oder würdest mich dabei unterstützen? :-)

Viva Esperanto!
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Lars Sözüerpro replies:
Bekommt man bei diesem Kurs nicht automatisch einen Mentor zugewiesen?
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraertspro replies:
Leider gibt es im Moment keinen deutschsprachigen Mentor ...
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Saluton Paŭl kaj ĉiuj Ipernitianoj...
Estas klare ke Ipernity estas ĝusta loko por esperantistoj kaj ni (Vinilkosmo) ja strebas instigi homojn kaj artistojn aliĝi ĉi tie ...
Mi ja varbas sisteme por Ipernty ĉe niaj aliaj paĝoj en Myspace kaj ĉe Facebook.. jam venis dank'al tio ne malmultaj homoj ĉi tien ...
Necesas esti pli nombraj instigi homojn en Facebook ĉar estas ĉefe junaj esperantistoj tie kaj
laŭ mia scio ankaŭ ĉirkaŭ mil en Facebook, mi pensas ke ili restas en facebook ĉar ne estas sufiĉaj junuloj ĉi tie en Ipernity kaj facebook ankaŭ profitas pro bona famo iom kiel modo...
Kvankam multaj plendas ke ne estas esperanta interfaco...kaj ke ne estas tre alloga loko...

Estas grupo da esperantistoj tie kiu faras premon por ke ankaŭ estu esperanta interfaco en Facebook... nu eble ili tion sukcesos ĉar antaŭ ne tro longe francparolantoj sukcesis finfine havi francan interfacon ...
Do ke la junaj Ipernitianoj kiuj ankaŭ havas paĝon en Facebook aŭ ankaŭ en Myspace instigu kaj helpu siajn amikojn tie malfermi kroman esperantan paĝon en Ipernty... kaj certe tio kreskigos la esperantan reton de Ipernity je 1000 junaj esperantistoj pliaj !!!
Plej muzikajn kaj amikajn salutojn al ĉiuj !
Flo !
Posted 18 months ago. ( permalink )
Dirkpro says:
Hä? Da bleibe ich lieber bei Englisch/Deutsch, das kann ich zumindest!

Eh? I’d rather stay at English/German. At least i can master the two!


--
Coming from a mailbox (?)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ciao Dirk!

Why don't you take a look to www.kurso.com.br or to www.lernu.net ?
You coluld discover that, with just 40 of study (it's free, you don't havo to pay anything), you could master a third language very well (it's not a joke: I'm speaking seriously! Just 40 hours!).
C'mon, just try... It's very funny (and also useful: take a look to: www.tejo.org/ps/ps_lingv/ps_de.htm !)
:-)

Amike,
Anĉjo.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Fakte ipernity ne havos jam baldaŭ 50000 membrojn. Estas nur la membronumero kiu atingos 50000. Sed ŝajnas ke la unua numero estas 10000 - almenaŭ mi neniam trovis malpli altan. Kaj la numeroj estas ankaŭ uzataj por grupoj, da kiuj ekzistas ĉ. 1000-2000 laŭ mia takso. Aldone estas multaj kontoj kiuj jam estas viŝitaj. Mi taksas ke estas fakte nur ĉ. 35000 membroj nun (kalkulante ankaŭ tiujn multajn kiuj neniam ekaktivis).
Posted 18 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Interesa konstato! Do ni povas esti 3 ĝis 4 % de la tuta membraro. Jes, vere kiel en la reala mondo smile
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Lars Sözüerpro replies:
Mi jam aŭdis multajn troigojn, sed ĉi tiu estas la pinto!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans replies:
3 elcentoj? Mi timas ke 3 elmiloj pli ĝustas...
Posted 18 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Se la takso de Lars pri la membroj en ipernity estas ĝusta (35000) kaj se mia takso pri la Esperanto-parolantoj en ipernity estas ĝusta (950), tiam estus 2,7 %, ĉu ne?
Posted 18 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans replies:
Mi parolis pri la esperantistokvanto en la tuta mondo, bonvolu pardoni la neklaron.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
saluton ..
Mi tamen konstatis ke multaj malfermas paĝon kaj ne revenas en ĝi kaj ne vivigas ĝin .. videblas ke ke multaj de pluraj monatoj ne revenis.. kaj eĉ ne havas amikojn en la kontakta reto.. do necesus ankaŭ kalkuli pri tio...
plej preciza kalkulo estus vere nombri la aktivajn paĝojn .. tiuj ekzemple kiuj venas en sia paĝo kaj ion videbla faras tie almenaŭ minimume unufoje monate..(kaj en esperanto!). do tio estus pli ĝusta maniero enkalkuli... la reala kaj efektiva esperantista membraro en Ipernity...
ĉu ne ?
Amike
Flo !
Posted 17 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro replies:
Mi samopinias kun vi.
Se iu ne skribemas, alŝutemas... do almenaŭ li/ŝi devas ofte ensaluti por legi aŭ rigardi. Fakte multaj homoj ne plu vizitas la retejon post la aliĝo.
Nun la helpo jam aperas, ĉu oni ankoraŭ ne scias kiel uzi ipernity? Tio estas esplorinda!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Fakte mi ĵus verkis skripton kiu konservas la datumojn, kiuj necesas por fari kalkulojn de tia speco. Farenda estas ankoraŭ la parto de la skripto, kiu efektivigas la kalkulojn kaj montras la rezultojn.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Laetaprinco Princo says:
GRATULON vi faris tre bonan laboron amiko !!!!...Princo
Posted 17 months ago. ( permalink )
Horst Komnata says:
Ĉu tio signifas, ke Vi estas ia Inicianto de ĉi tiea Esperanto-Traduko? Tiam mi tre dankas al Vi. Ĝis nun Iper estas la ununura Loko, en kie mi eblas renkontiĝi Homojn germanlingvaj kaj el la tuta Mondo samtempe. Jen, mi estas Ano de la nova Generacio de Esperanto-Parolantoj. :)
Salutoj el Berlin
hoKo
Posted 17 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ne, mi ne estas la iniciatinto. Iniciatis la Esperanto-tradukon la estroj de ipernity mem. Mi nur kunlaboris en la tradukado al Esperanto.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Gratulon Paŭl! Kaj ni ankoraŭ ne menciis, ke via artikolo estas sur la 2a loko de la furorlisto de Ipernity!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Jes, mi ĵus konstatis tion!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Tina S.pro replies:
Kaj nun jam en la unua loko!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Venti - 文缇pro says:
Esperanto estas lingvo facila kaj bela, tre taŭga por tiu ĉi internacia retejo. Dankegon al la retejaj administrantoj, kiuj komprenis la avantaĝojn de Esperanto. Vivu Esperanto en Ipernity!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Venti - 文缇 edited this comment 17 months ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Saluton, Paŭl!
Kiam nova ĝisdatigo?

Amike,
Anĉjo

[???ESPERANTO???]
Posted 16 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Mia intenco estis post la mila alveninto liveri iom pli detalajn statistikojn, sed "mia programisto" Lars ankoraŭ ne estas preta. Sed unu eron mi jam povas riveli al vi. Iuj homoj prave plendis, ke tiu 1000 estas neniondira cifero. Estas ja inter tiuj mil pluraj kiuj malfermas konton, kaj poste neniam plu ensalutas aŭ ion faras. Lars do nun kreis skripton, per kiu eblas konstati, kiom da Esperanto-parolantoj "nenion faras". Pli konkrete: kiom inter ili neniam alŝutis ion ajn, neniam skribis ion en sia blogo kaj neniam aldonis iun ajn al sia amikaro. Montriĝas, ke temas pri 166 homoj. Do 900 ja estas aktivaj. Lars intencas plibonigi la skripton, tiel ke eblos vidi ne nur, ke ili estas aktivaj, sed kiom aktivaj ili estas.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Tre interesa laboro!
Dankon!

[???ESPERANTO???]
Posted 16 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Kara Paŭl,
mi nun vere komencas kortreme sopiri al ĝisdatigoj pri la nobro de EOparolantoj...

[???ESPERANTO???]
Posted 16 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Baldaŭ, baldaŭ!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Paul, ĉu vi ne volus verki por Libera Folio artikolon pri la Esperanto-parolantoj en Ipernity, pri la statistikaĵoj kaj aliaj interesaj aferoj, kiujn baldaŭ rivelos al ni la skripto de Lars? Ja vi ne povas jam denove tion fari en Monato, ĉu? :-)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ne, mi ne planas raporti pri tio en Monato. Ĝis nun la skripto de Lars informas nin, krom pri la nombro de Esperanto-parolantoj, pri la nombro de "pigruloj" (tiuj, kiuj nenion alŝutis, nenion verkis kaj ne anigis aliajn al sia reto) kaj pri kelkaj "aktivuloj": kiom da havas pli ol 100 fotojn, kiom da pli ol 100 blogaĵoj, kiom da pli ol 100 amikoj kaj simile. Tia statistikumado komenciĝis nur antaŭ deko da tagoj; do la statistika valoro estas ankoraŭ iom magra. Sed se pri tio vi jam volas intervjui min, estos honoro por mi smile
Posted 16 months ago. ( permalink )
lamondo says:
Mi ĉiam pensas ke veraj Esperantistoj devas havi lokon por kuniĝi. Tiu ejo nun estas Ipernitio.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
Gratulon Paŭl kaj ni vivu Esperanto!!!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Ronaldo edited this comment 15 months ago.
Zhang Xuesongpro says:
ipernity-esperantistoj sur la monda mapo:
Esperantistoj en ipernity
Posted 15 months ago. ( permalink )
sezamo says:
Ipernity igxos la hejmo de geesperantistoj de la tuta mondo,mi esperas.Pauxlo,mi dankas vin kaj aliajn viajn kolegojn pro viaj diligentaj laboroj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Saluton Sezamo! Mi sugestas, ke tute sube de tiu ĉi paĝo vi alklaku la vorton "Esperanto". Ekde tiam la iksoj en viaj novaj kontribuoj aŭtomate transformiĝos al la ĝustaj literoj, kaj ĉiu povos pli bone legi viajn vortojn!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov says:
Bonege ja! :)))
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Hermes says:
por la grafiko, vi devus fari kolorojn malsamajn por ke oni pavas bone vidi, malgraŭ via komento malsupra
Posted 15 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Estas tri diversaj koloroj, sed efektive la verda kaj la purpura tro similas unu al la alia. Ĉu iu uzanto de OpenOffice scias, kiel adapti kolorojn en grafikaĵo?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Verda Pino says:
Koran dankon por via vere signifia artikolo kaj statistikaj donitaĵoj. Mi esperas, ke en la venonta jaro, pli ol pli geesperantistoj scios kaj partoprenos al nia "hejmreto"!!!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Minosun says:
Gratulon al ni mem, karaj geesperantistoj tra la mondo!
Posted 15 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...