Ipernity havas iom pli ol 1200 Esperanto-uzantojn inter kiuj 1000 aktivaj. Iom pri la historio de Esperanto en ipernity vi legos ĉi-sube:
Kiam mi aliĝis al Ipernity meze de junio 2007, mi longe pensis, ke mi estas la sola Esperanto-parolanto ĉi tie. Mi almenaŭ ne sukcesis trovi iun ajn alian (sed poste montriĝis, ke mi estis nur la dua - vidu la jenan blogaĵon). Mi tiam skribis mian blogon en la germana, ĉar preskaŭ estis nur german- kaj franc-parolantoj tie ĉi. En la momento, kiam fare de Ipernity estis decidite aldoni Esperanton al la interfaco (en tiu tempo ĝi estis nur franca kaj angla) aldoniĝis malgranda deko da Esperanto-parolantoj, ĉefe tiuj, kiujn mi petis kunlabori al la tradukado de la interfaco, do Bertilo, Cindio, Ivan, Kalle, LaPingvino, Lars, Lodchjo kaj Yves. Nun estas almenaŭ 1200, inter kiuj pli ol 50 PRO-membroj. Se vi deziras scii, kiel mi taksis tiujn nombrojn, vidu mian alian blogaĵon www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/25428.
Pluraj prave argumentis, ke tiu cifero estas neniondira. Ĉu ni nombru en la statistiko iun esperantiston, kiu ja aliĝis, sed neniam aktivis? Pro tio, danke al skripto, kiun faris Lars, mi ekde juni 2008 aparte nombris tiujn Esperanto-parolantojn, kiuj tute ne aldonis iujn ajn dokumentojn, kiuj neniam skribis en sia blogo, kaj kiuj havas nur unu kontakton (ĉar ĉiu novulo, kiu nenion faras, ja havas unu kontakton, nome Lea!). Vi vidos do ĉi-supre en la statistiko duan kaj trian linion ekde junio. La supra verda estas la nombro de aktivuloj (aldonis almenaŭ dokumentojn aŭ blogaĵojn aŭ kontaktojn) kaj la malsupra purpura estas la nombro da pasivuloj (aldonis nek dokumentojn nek blogaĵojn nek kontaktojn).
Send a message
Search for members

Roland Platteau says:
Bona, ke vi pluigas la nombradon! Gratulon !
Roland Platteau says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Lars Sözüerpro replies:
Bergino Dalepro says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Przemysław Wierzbowski says:
Reza replies:
Moho says:
Berko Miklos says:
Mielo says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Mondocivitano says:
Kinlaso says:
Jean Bosco Malanda says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Kiel ofte vi ĝisdatigas ĉi tiun diagramon?
Scivoleme,
Anĉjo.
P.S.: ĉu pli ĝustas "kiel ofte" aŭ "kiom ofte"?...
Paŭl Peeraertspro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
La kurbo velkas!
Lars Sözüerpro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ek! Ni varbu!
:-)
Erzsébet Tuboly says:
Reza says:
Mi dankas vin pro valora via laboro kaj insisto altiri geesperantistojn al ipernity!
Mia vice mi multajn irananojn altiris kaj persone mi tre ĝuas ipernity-on!
:)
František Horáčekpro says:
elkoran gratulon el la mezo de Eúropo, Brno! Laú mia opinio tio signifas, ke Esperanto vere estas vivanta en nia cxiutaga vivo, tio tre gxojas min, cxar mi klopodas ankaú cxiutage vivi kun Esperanto. Mi havas la senton, ke mi jam en antaúa vivo estis esperantisto...
Lars Sözüerpro says:
Ladislao says:
Ladislao edited this comment 22 months ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
500 samideanoj en Ipernity!
Vere ĝojiga novaĵo!
Ni ĉiuj tostu je la sano de Paul kaj de la aliaj kiuj esperantigis Ipernity-n!
:-)
Peter Bowing says:
Tamen kiom da esperantistoj estas ĉe ipernity en nur Eûropo? Eble unu ipernity-a esperantisto por ĉiu miliono da homoj.
Lars Sözüerpro replies:
Peter Bowing says:
Ankaû interesas scii la numeroj da esperantitoj en ĉiu lando.
Paŭl Peeraertspro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
ĉu ne estas teĥnike eble kompitilaŭtomate esplori la tutan blogpaĝaron (mi substrekas ke devus temi nur pri blogo-paĝoj!) de Ipernity, por serĉi la paĝojn entenantajn, ekzemple, AMBAŬ jenajn vortojn: "kaj", "estas"?
Trovintajn ĉiujn tiajn paĝojn, oni povus sufiĉe facile izoli ĉiujn esperantoparolantojn el ĉiuj ipernityanoj...
Amike,
Anĉjo.
[???ESPERANTO???]
Paŭl Peeraertspro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ege interese, Paul!
Bv diri al mi, ĉu eblas uzi Word-dosierojn por ordigi longajn listojn da vortoj laŭ alfabeta ordo?
Mia ideo jenas:
- mi faris tion kion vi skribis. Tiel mi malkovris ke la blogaj artikoloj entenantaj ambaŭ la vortojn "kaj" kaj "estas" (treege verŝajne: ĉiuj kaj nuraj la blogaj artikoloj esperantlingvaj...) estas, nun, 873.
- por malkovri tre precize kiom da ipernitanoj tutcerte scipovas Esperanton (kaj la ununura "pruvo" pri ilia scipoveco estas ke ili verkis almenaŭ unu blogan artikolon, kompreneble...), oni povus kopii la nomojn de la blogoverkantoj, aperantajn en la post-serĉad-paĝoj pri "kaj" kaj "estas" (iom longa laboro, sed per la opcio "kopiu kaj engluu" ĝi estas plenumebla), en Word-dosieron
- Se eblas ordoni al la programo Word ordigi laŭalfabete la tiel obtenitan liston, oni poste povos tre facile forviŝi el la listo la plurfojajn reaperojn de la sama nomo.
- Fine, kiam oni estos atingintaj la finan liston (ene de kiu ĉiu nomo aperas nur unufoje), sufiĉos peti de la programo Word kiom da vortoj enestas en ĝi: jen, do, la preciza kalkulado de ĉiuj ipernitanoj kies scipovo de Esperanto tutcerte sufiĉas por ebligi al ili verki almenaŭ unu sufiĉe kompleksan esperantlingvan artikolon (fakte, neniu sufiĉe kompleksa/longa esperantlingva artikolo povas malenhavi la vortojn "kaj" kaj "estas"...).
Simple, ĉu ne?
:-)
[???ESPERANTO???]
Paŭl Peeraertspro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
La taksado kiun mi proponas, male, donus ekzaktan nombradon de tiuj kiuj _tutcerte_ regas sufiĉe bone la lingvon, ĉar ĝi baziĝas sur la "pruvo" donita per verkado de almenaŭ unu bloga teksto.
Kompreneble, povus temi pri "sub-"taksado de la tuta esperantoparolantaro, ĉar ĝi NE nombrus la esperantoparoloantojn kiuj nenion verkis en sia blogo, tamen tia taksado donus tre fidindan nombradon de la ipernitanoj kiuj pruvis ke ili ja regas la lingvon, je nivelo sufiĉa por blogumi...
Male, uzi kiel nombrad-kriterion faktojn kiel, ekzemple, la aperon de la vorto "Esperanto" en la paĝo de la profilo, sub la etikedo "interesoj", povas konduti al "super-"taksado de la esperantparolantoj...
Alivorte, oni povus nombri laŭ la proponita sistemo, kaj la titolo ne estus "esperantparolantoj en Ipernito", sed "esperantblogantoj en Iprenito": la akirita taksado nombrus science ekzakte la nombron de tiuj kiuj efektive blogumas Esperante...
Paŭl Peeraertspro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Sen tia komputila ebleco, la laboro estus tro longa...
Cetere, tre pli longa laboro povus esti serĉado de ipernitanoj, pere de la sola vorto "kaj", ene de la tuta ipernita dokumentaro (do, temus pri filmetoj, fotoj, ktp...).
Atente analizante (kiom longa laboro!) la personajn paĝojn de tiuj kiuj enmetis en Iperniton almenaŭ unu dokumenton (ĉi tie ne temus pri blogaj tekstoj...) kiu entenas la vorton "kaj", oni povus rimarki ĉu tiu vorto "kaj" estas vorto de la lingvo Esperanto aŭ ne. Sekve, oni povus listigi la nomojn de nur tiuj kiuj ja uzis la esperantan vorton "kaj" ene de almenaŭ unu el siaj (neblogaj) dokumentoj.
Post tia serĉado, sufiĉus englui ĉi tutan duan liston (nomeblan "ipernitanoj kiuj faris iun ajn uzon de esperantaj vortoj, escepte de blogverkado") en la unuan ("esperantblogantoj en Ipernito").
Akirinte ĉi tiun trian liston, sufiĉus (denove) perkomputile aŭtomate ordigi ĝin laŭ la alfebetordo, kaj sekve viŝi de ĝi ĉiujn eventualajn plurfojajn aperojn de nomoj.
La rezulto estus sufiĉe kredinda proksimuma nombrado de la "ipernitanoj kiuj faris iun ajn uzon de la lingvo esperanto en Ipernito - ĉar la vorto "kaj" estas tre komuna, eĉ en tre mallongaj frazetoj aŭ titoloj...- sendepende de sia nivelo de lingva scipoveco". Tiu nombro verŝajne estus tre proksima al tiu kiu rezultas de viaj taksadoj, kara Paŭl.
Brian Barker says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Roland Platteau says:
Roberto Ballerini - travelingpro says:
--
Seen in robertoballerini home page (?)
Paŭl Peeraertspro replies:
Dorina says:
Odamir says:
Gratulon Paul!
Mike59pro says:
GRATULON pro via belega ideo kaj pro gxia sukceso!!!! Alvenos ankoraŭ multe pli da geamikoj en tia mirinda nova loko de nia Esperantio... :-)
César Dorneles says:
La problemo en la Tria Mondo estas tio, ke ankoraŭ mulmultaj homoj havas rapidan interreton. La brazilanoj tre ŝatas komunikiĝi rete (nehazarde la plej granda E-komunumo en Orkuto estas brazila - preskaŭ 4 mil anoj) sed frontas tian obstaklon.
Mamie Jo Boc says:
Tutkore kaj tre dankeme, mi deziras bonan tagon al vi . Josee
Zhang Xuesongpro says:
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Marilou says:
Karulo (Karles) * says:
František Horáčekpro says:
Cxiutage mi antaúgxojas je ipernitpagxoj, mi tre gxojas vidante vin!
Roberto Tresoldi says:
César Dorneles says:
Eustáquio Maia says:
Dieter Dungert says:
Onklo says:
Andreo Peetermans says:
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Roland Platteau replies:
Doppeltbelichtetpro says:
Ich habe gestern meine erste Esperanto- Lesson absolviert und suche noch verzweifelt nach einem Mentor, der mich online begleiten möchte.
Hättest du da vielleicht den ein oder anderen Kontakt- oder würdest mich dabei unterstützen? :-)
Viva Esperanto!
Lars Sözüerpro replies:
Paŭl Peeraertspro replies:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Estas klare ke Ipernity estas ĝusta loko por esperantistoj kaj ni (Vinilkosmo) ja strebas instigi homojn kaj artistojn aliĝi ĉi tie ...
Mi ja varbas sisteme por Ipernty ĉe niaj aliaj paĝoj en Myspace kaj ĉe Facebook.. jam venis dank'al tio ne malmultaj homoj ĉi tien ...
Necesas esti pli nombraj instigi homojn en Facebook ĉar estas ĉefe junaj esperantistoj tie kaj
laŭ mia scio ankaŭ ĉirkaŭ mil en Facebook, mi pensas ke ili restas en facebook ĉar ne estas sufiĉaj junuloj ĉi tie en Ipernity kaj facebook ankaŭ profitas pro bona famo iom kiel modo...
Kvankam multaj plendas ke ne estas esperanta interfaco...kaj ke ne estas tre alloga loko...
Estas grupo da esperantistoj tie kiu faras premon por ke ankaŭ estu esperanta interfaco en Facebook... nu eble ili tion sukcesos ĉar antaŭ ne tro longe francparolantoj sukcesis finfine havi francan interfacon ...
Do ke la junaj Ipernitianoj kiuj ankaŭ havas paĝon en Facebook aŭ ankaŭ en Myspace instigu kaj helpu siajn amikojn tie malfermi kroman esperantan paĝon en Ipernty... kaj certe tio kreskigos la esperantan reton de Ipernity je 1000 junaj esperantistoj pliaj !!!
Plej muzikajn kaj amikajn salutojn al ĉiuj !
Flo !
Dirkpro says:
Eh? I’d rather stay at English/German. At least i can master the two!
--
Coming from a mailbox (?)
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Why don't you take a look to www.kurso.com.br or to www.lernu.net ?
You coluld discover that, with just 40 of study (it's free, you don't havo to pay anything), you could master a third language very well (it's not a joke: I'm speaking seriously! Just 40 hours!).
C'mon, just try... It's very funny (and also useful: take a look to: www.tejo.org/ps/ps_lingv/ps_de.htm !)
:-)
Amike,
Anĉjo.
Lars Sözüerpro says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Lars Sözüerpro replies:
Andreo Peetermans replies:
Paŭl Peeraertspro replies:
Andreo Peetermans replies:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Mi tamen konstatis ke multaj malfermas paĝon kaj ne revenas en ĝi kaj ne vivigas ĝin .. videblas ke ke multaj de pluraj monatoj ne revenis.. kaj eĉ ne havas amikojn en la kontakta reto.. do necesus ankaŭ kalkuli pri tio...
plej preciza kalkulo estus vere nombri la aktivajn paĝojn .. tiuj ekzemple kiuj venas en sia paĝo kaj ion videbla faras tie almenaŭ minimume unufoje monate..(kaj en esperanto!). do tio estus pli ĝusta maniero enkalkuli... la reala kaj efektiva esperantista membraro en Ipernity...
ĉu ne ?
Amike
Flo !
Zhang Xuesongpro replies:
Se iu ne skribemas, alŝutemas... do almenaŭ li/ŝi devas ofte ensaluti por legi aŭ rigardi. Fakte multaj homoj ne plu vizitas la retejon post la aliĝo.
Nun la helpo jam aperas, ĉu oni ankoraŭ ne scias kiel uzi ipernity? Tio estas esplorinda!
Lars Sözüerpro replies:
Laetaprinco Princo says:
Horst Komnata says:
Salutoj el Berlin
hoKo
Paŭl Peeraertspro replies:
Imre Szabo says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Tina S.pro replies:
Venti - 文缇pro says:
Venti - 文缇 edited this comment 17 months ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Kiam nova ĝisdatigo?
Amike,
Anĉjo
[???ESPERANTO???]
Paŭl Peeraertspro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Dankon!
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
mi nun vere komencas kortreme sopiri al ĝisdatigoj pri la nobro de EOparolantoj...
[???ESPERANTO???]
Paŭl Peeraertspro replies:
Kalle Kniiviläpro says:
Paŭl Peeraertspro replies:
lamondo says:
Ronaldo says:
Ronaldo edited this comment 16 months ago.
Zhang Xuesongpro says:
sezamo says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Dmitri Breĉalov says:
Hermes says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Verda Pino says:
Minosun says: